aŭtonoma regiono en nordokcidenta Italio
Aosta Valo
Aosta Valo
(Valle d'Aosta, Vallée d'Aoste)
Alpa ibekso
Ĉefurbo Aosto
Areo 3261 km²
Loĝantaro 125 332 (2019)

(Itale: Toscana - elp. To'skana), Aosta Valo (Itale: Valle d'Aosta aŭ, neoficiale, Val d'Aosta; (France: Vallée d'Aoste; arpitane: Val d'Outa) estas aŭtonoma regiono en Nordokcidenta Italio.

Urboj redakti

 

Estas nur unu vera urbo en Aosta Valo, t.e. ĝia ĉefurbo, Aosto (kaj malgranda: ĉ. 34mil loĝantoj).

Aliaj cellokoj redakti

  • Courmayeur, ĉe la itala piedo de la Blanka Monto (ĉ. 4800m)
  • Breuil-Cervinia, ĉe la itala piedo de la Materhorno (preskaŭ 4500m). En la valo de Cervino estas la vilaĝo Torgnon, malgranda skiejo je 1500 m de alteco, kiu ofertas ĉion, kio necesas por havi neforgeseblan ferion, danke al la oportuneco de loĝejaj instalaĵoj, efikeco kaj sekureco de skideklivoj.
  • Gressoney, ĉe la sudokcidenta piedo de la Monto Rosa (ĉ. 4600m)

Noto: Monterosa Ski estas areo inter Aosta valo kaj Piemonto, inkluzive de la valoj de Ayas, Gressoney, kaj Valsesia. Areo en daŭra evoluo, kie eblas skii en ĉiaj manieroj; tre konsilinde provi en Champoluc, Gressoney-La Trinité, kaj Alagna Valsesia.

  • Cogne kaj Rhêmes, ĉe la norda bordo de la Nacia Parko Granda Paradizo (ĉ. 4060m)
  • Montpasejoj Granda Sankta Bernardo (2469m), inter Italio kaj Svislando, kaj Malgranda Sankta Bernardo (2188m), inter Italio kaj Francio
  • Bard, malgranda vilaĝo, inkluzivita en la listo de La plej belaj vilaĝoj en Italio.
  • Pila - vilaĝo en la komunumo Gressan, atingebla de Aosto per strato, kiu je 5 km de Aosto devojiĝas direkte al la orienta monteto de Gressan; Alternative, ĝi povas esti atingita per municipa vojo kiu komenciĝas de la ĉefurbo (Taxel) de Gressan. Ekde 1957 oni povas atingi ĝin ankaŭ rekte de Aosto per la Aosta-Pila kablovojo.

Pila estas la perfekta kunfandiĝo inter sugestiaj montaj pejzaĝoj, sportoj kaj vintraj agadoj por la ĝuo de plenkreskuloj kaj infanoj.

  • La Thuile - De la plej kruta deklivo en Italio ĝis la 13 km dediĉitaj al komencantaj skiantoj, La Thuile estas ĉiukaze la ĝusta skiloko por ĉiu.
  • Chamois - Vilaĝo, atingebla nur per kablovojo, kiu oferas 18 km da skivojoj, kaj ringo en la arbaro, 20 km-ojn longa, irebla kun la neĝrakedoj je la piedoj.


Kompreni redakti

Aosta Valo, malgraŭ ĝi estas la plej malgranda itala regiono,havas centojn da km de ski-vojoj kaj por alpa skiado kaj por marŝa skiado. 180 skiliftoj, spektaklaj kuroj kun la ŝuaj rakedoj, kaj entuziasmigaj itineroj for de la skivojo. Skiantoj, kaj komencantoj, kaj spertaj, ĉiuj trovas kion ili serĉas.

Ne maltrafu la multnombrajn alternativojn por libera tempo, la lokoj de historia-kultura intereso abundas. La Aosta Valo estas ankaŭ paradizo por eko-daŭrigeblaj ferioj: la etoso estas la ĝusta por halti kelkajn tagojn, reŝargi la bateriojn kaj ekiri denove.

Tereno redakti

 
La rivero Dora Baltea ĉe la Kastelo de Bard, apud la loko kie ĝi foriras al la regiono.

La nomo de Aosta Valo ĝuste celas ke ĝi estas granda valo de iu rivero; tiu rivero nomiĝas Dora Baltea kaj estas alfluanto de Pado, kiun ĝi trafas en Piemonto, oriente de Chivasso.

Ĉirkaŭ la valo estas pluraj el la plej altaj montoj de Alpoj, grandaj masivoj disigitaj de altaj montopasejoj.

Okcidente estas la landlimo inter Italio kaj Francio: estas la montopasejo Malgranda Sankta Bernardo (2188m) kaj la masivo de la Blanka Monto (4810m).

La masivo de la Blanka Monto tuŝas ankaŭ la norda landlimo (kun Svislando). Laŭ tiu landlimo estas la montopasejo Granda Sankta Bernardo (2469m), poste estas la masivo de Grand Combin, kies plej alta pinto (4314m) estas tamen norde de la landlimo, do tute en Svislando. Post tiu masivo estas longa sinsekvo de montoj inter 3000m kaj 4000m, interrompitaj de nur 3 pasejoj inter 2800m kaj 2900m, uzeblaj nur piede, ĝis la masivo de Materhorno, kiu atingas 4478m. Okcidente de Materhorno, la landlimo restas super 3200m, kun montoj ofte super 4000m (Breithorn, 4165m, Castor 4228m, Lyskamm 4527m), kunligantaj ĝin al Monto Rosa, kies plej alta pinto, la pinto Dufour, tuŝas 4634m.

 
En la Aosta Valo, la glaciejo de Rutor estas la plej granda glaciejo tute sub 4000m

Oriente la regionlimo de la Aosta Valo disigas ĝin de Piemonto. Norde estas ankoraŭ alta pinto, apartenanta al masivo de la Monto Rosa, la Piramido Vincent (4215m), sed poste la montoj malaltiĝas, ĉar la Dora Baltea forfluas de la valo tra la sudorienta angulo.

La longa suda regionlimo ankaŭ disigas la Aostan Valon de Piemonto. Inter la montopasejo Nivolet (2612m), okcidente, kaj la montopasejo Larisa (2584m), oriente, estas multaj montoj super 3000m kaj en la mezo la masivo de la Granda Paradizo (itale Gran Paradiso), atinganta 4061m. Oriente de la montopasejo Larisa, la montoj malaltiĝas ĝis la valo.

Kompreneble, estas ankaŭ la valetoj de la mallongaj alfluantoj de Dora Baltea, kaj pluraj malgrandaj glaciaj lagoj.

 
La historia montopasejo Granda Sankta Bernardo (2469m) estis tre grava dum la Romia Imperio kaj poste dum Mezepoko. Nuntempe, pro la ekzisto de pluraj tuneloj, ĝi estas malpli grava.

Glaciejoj ne estas tiom abundaj kiom en Svislando, ĉar la suda flanko de Alpoj estas pli varma kaj pli kruta. La plej grandaj glaciejoj estas apud la plej altaj montoj (Blanka Monto, Materhorno, Monto Rosa) kaj apud la Granda Paradizo. Estas ankaŭ granda glaciejo sudoriente de la montopasejo Malgranda Sankta Bernardo, ĉe la monto Rutor, malgraŭ ĝia plej alta parto tuŝas nur 3486m.



Historio redakti

La historio de la Aosta Valo strikte rilatas kun la neceso transiri Alpojn.

Jam dum prahistorio estis komercoj inter Nordeŭropo kaj Italio, kaj la komercistoj bezonis transiri la Alpojn kun ĉaroj, ĉevaloj aŭ azenoj. Estis tamen malmulte de montopasejo sufiĉe malaltaj, precipe en la Okcidentaj Alpoj. Unu el la plej gravaj estis tiu kiu nomiĝas hodiaŭ Granda Sankta Bernardo (antikve "Monto de Jupitero").

Do, estis grava komerca vojo kiu, de la Pada Ebenaĵo, malsupreniris malkrute laŭ la bordo de la Dora Baltea ĝis ĉ. 600m, kaj poste pli krute laŭ la valetoj de kelkaj riveretoj ĝis 2400m.

Estas kelkaj postsignoj de prahomoj loĝintaj en la valo ĉ. 4-5mil jarojn a.K., sed ili estis verŝajne ne multnombraj.

Dum la 1-a jarmilo a.K. alvenis kelta popolo, la Salassoj (latine Salasses). La Romianoj venkis ilin dum la 1-a jarcento a.K. kaj en 25 a.K. fondis Augusta Praetoria Salassorum, nuntempe Aosto.

Post la falo de la Romia Imperio (476) kaj pluraj mallongdaŭraj ŝanĝoj, la Aosta Valo estis akirita de Burgonjo (575). Karolo la Granda aljuĝis ĝin al la nova Reĝlando de Italio (774), Oto la Granda denove al Burgonjo (952) kaj Konrado la 2-a al la Graflando de Savojo (ĉ. 1033).

Ekde tiam, la Aosta Valo apartenis al la Graflando, poste Duklando de Savojo, poste Reĝlando de Sardinio, ĝis la unuiĝo de Italio (1861).

Etnoj kaj lingvoj redakti

Altaj montoj favoras la ekziston, en proksimaj valoj, de malsamaj etnoj.

La plimulto de la loĝantoj de la Aosta Valo devenas de miksaĵo kiun la romia konkero de la valo okazigis inter la lokaj keltoj kaj la romianoj. Kvankam la latina lingvo superregis, kelkaj keltaj vortoj pretervivis ĝis nun. Post la falo de la Romia Imperio, la latina evoluis simile al Savojo, kaj ekaperis la arpitana, lingvo meza inter la franca kaj la occitana. La nuntempa aostvala estas fakte dialekto de la arpitana, kvankam pluraj taksas ĝin dialekto (patois) de la franca.

Dum mezepoko, de Svislando transiris la Alpojn la valzoj, germanaj grupoj parolantaj alemanan (sud-germanan) dialekton. En la Aosta Valo ili loĝas apud la orienta limo, en la valo de la rivero Lys.

Hodiaŭ estas du oficialaj lingvoj en la Aosta Valo: la itala kaj la franca.

Klimato redakti

Evidente, la klimato de Aosta Valo multe varias laŭ la alto de la lokoj.

Ĝenerale, ĝi similas la klimaton de Piemonto kaj de Norditalio: malvarmaj vintroj, sed ne aparte malvarmaj (la plej malalta temperaturo iam ajn registrita en Aosto estas -18°C), kaj varmaj someroj. Pluvoj estas pli abundaj somere.

En la Aosta Valo povas blovi aparta vento, la feno (germane föhn, itale favonio). Tiu vento direktas plej ofte de nordo al sudo. Sur la svisa flanko ĝi supreniras, kaj estigas pluvojn, sekiĝante sin; superinta la plej altan montokreston, ĝi subeniras kaj, pro fizika leĝo, varmiĝas. Kiam ĝi atingas la valojn, ĝi estas seka kaj varma, kaj kapablas altigi la temperaturon de 10°C kaj plu en malmultaj horoj.

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Estas malgranda flughaveno apud Aosto, sed ne estas regulaj flugoj tien.

La plej proksima komerca flughaveno estas en Torino. Ankaŭ Milano-Malpensa estas sufiĉe proksima.

Eniri trajne redakti

Estas nur unu fervojo en Aosta Valo, de Aosto al Ivrea-Chivasso (en Piemonto). De Chivasso eblas trovi aliajn trajnojn al Torino aŭ Milano.

De/al Torino necesas kutime ĉ. 2 horojn, kun trajnŝanĝo en Ivrea. De/al Milano necesas kutime ĉ. 3½-4 horojn, kun trajnŝanĝoj en Chivasso kaj Ivrea.

Eniri aŭte redakti

La regiona teritorio estas tute monta; la ĉefvojaksoj situas en la valfundo, kaj estas la Ŝtata Vojo de Aosta Valo 26, la Ŝtata Vojo 27 kaj la aŭtovojo A5 (Tunelo Torino - Aosta - Blanka Monto). De la ŝtatvojo 26 disbranĉiĝas ĉiuj vojoj kiuj ligas la valfundon al la flankaj valoj. Koncerne vojsignojn, ĉie en la Aosta Valo la signoj estas dulingvaj itala - franca; la toponimoj de la loĝataj centroj estas skribitaj nur en la oficiala franca formo escepte de la municipo de Aosta (en la franca Aoste). En la municipoj de Gressoney-Saint-Jean, Gressoney-La-Trinité kaj Issime, la signoj estas trilingvaj en la itala-franca-germana.

Aosta Valo estas transirita de la aŭtovojo A5; la parto de Quincinetto ĝis Aosto, 59,5 km, estas administrata de SAV S.p.A. kun 5 aŭtovojaj pagbudoj (Pont-Saint-Martin, Verrès, Châtillon/Saint-Vincent, Nus kaj Aosta Est), dum la parto de Aosta Orienta ĝis la ŝtatlimo estas de RAV - Raccordo Autostradale Valle d'Aosta S.p.A., firmao apartenanta al la Gruppo Autostrade per l'Italia. La aŭtovojo A5 estas la plej multekosta en Italio.

Eniri buse redakti

Eniri piede redakti

Transportiĝi redakti

Publika transporto redakti

Trajnoj redakti

Busoj redakti

Publika transporto en Valle d'Aosta estas administrata de la kompanio Arriva Italia. Koncerne la urban publikan transportservon de la ebenaĵo, la koncesiulo estas SVAP. La firmao funkcianta en publika transporto en la malsupra Aosta Valo estas VITA.

Veturi aŭte redakti

Piediri redakti

Vidi redakti

  • Castello Savoia - france, Château Savoie - Gressoney-Saint-Jean
  • Castello di Fénis - Unu el la ĉefaj kasteloj en la Aosta Valo
  • Forte di Bard - Sur la kluso superstaranta la samnoman vilaĝon kaj Hône
  • Muzeo de tradiciaj metioj de Aosta Valo - Situanta en la municipo Fénis, ĝi elmontras la grandan riĉecon de la metiista tradicio de Aosta Valo, kiu estas transdonita de pli ol mil jaroj kaj kiu estas ankoraŭ pli viva hodiaŭ ol iam ajn.
  • Regiona Arkeologia Muzeo de Aosto
  • Regiona Muzeo de Natursciencoj de la Aosta Valo - Ene de la kastelo Saint-Pierre.
  • Muzeo Manzetti - en la Centro Saint-Bénin

Romiaj monumentoj redakti

 
La Pont d'Aël

En Aymavilles troviĝas belega akvedukta ponto (Pont d'Aël) de romia epoko kiu estis uzata por irigacio kaj provizo por la Augusta Prætoria Salassorum, la nuna Aosto. Hodiaŭ ĝi estas utiligita kiel piedvojo por ekskursoj.

En Pont Saint-Martin troviĝas la samnoma ponto el la komenco de la unua jarcento a.K. dum la tempo de Aŭgusto. Kun ununura spano de ĉirkaŭ 36 metrojn ĝi estas strato jam ekde pli ol dumil jaroj.

 
Romiaj strato kaj arko en Donnas

Donnas havas uno el la plej gravaj antikvaĵoj kaj pli bone konservita de Aosta Valo: parto de la romia konsula vojo al Gaulio, ĉizita en la roko apike sur la Doro Baltea, kiu tuj ekster la antikva vilaĝo estas superstarata de ŝtona arko dika ĉirkaŭ 4 metrojn kun mejloŝtona nombro XXXVI (la mejloj de Augusta Prætoria Salassorum, la nuna Aosto).

 
Foruma "Cryptoporticus" de Aosto

Aosto estas la urbo kun la plej romiaj monumentoj en la Aosta Valo, elstaras la arko de Aŭgusto el 25 a.K. La monumenta romia teatro, la foruma kriptoportiko, galerio kun du navoj artikitaj sur tri flankoj, sekcio de la muroj kiu ankaŭ inkludas la Pretorian Pordegon, kaj ŝtonponton.

Fari redakti

Aosta Valo, kulturo kaj tradicio, kie vintre oni skias plej proksime al la ĉielo!

Skii. Vintre ski-amantoj trovos multajn lokojn por skiado, kvankam ne en ĉiuj valoj. En pluraj lokoj la montoj estas tro krutaj aŭ valangoj tro oftaj por skiado. En aliaj lokoj, skivojoj mankas pro la neceso protekti la naturan medion.

Kaj en aliaj sezonoj?

Marŝi, grimpi. Amantoj de montoj sendube emos marŝi aŭ grimpi tra la imponaj montaroj de la regiono.

Marŝi estas rekomendinda ankaŭ al la nespertuloj, nur elektu la plej facilajn vojojn, kaj pligrandigu la tempojn montratajn laŭ via paŝado. Aldone, ne forgesu taŭgajn ŝuojn kaj vestojn kaj preparu vin se eble pluvos.

Spekti naturon. Naturamantoj povos ĝui la Nacian Parkon de Granda Paradizo, unu el la plej malnovaj en Italio: marŝi, miri, foti, observi bestojn.

Foti. Aosta Valo estas tre taŭga por fotistoj, precipe se ili interesiĝas pri montoj, glaciejoj, riveroj riĉaj je akvo, sed ankaŭ pri bestoj, arboj kaj floroj.

Boati sur rapidaj riveretoj. Estas pluraj riveretoj plenaj je rapide fluanta akvo en la taŭgaj sezonoj.

Ĝui eventojn. Estas pluraj festivaloj kaj alispecaj eventoj. Serĉu informojn interrete!

Komuniki redakti

La plej parolataj lingvoj en Aosta Valo estas la itala kaj la franca. En Gressoney-Saint-Jean, Gressoney-La-Trinité kaj Issime, la loĝantaro parolas ankaŭ la germanan kaj la Valseran, kiu estas parolata pli norde, trans la limo, en Svislando. La plej disvastigita minoritata lingvo estas dialekto de la arpitana, aŭ franc-provenca (loke, patois valdôtain).

Aĉeti redakti

Skikarto:

Promocio "Magic Skipass" estas iniciato por helpi eltrovi itinerojn nekutimaj, kun la slogano: "La magio de skiado je malalta prezo".

aĉetebla Rete ĉe: skilife.ski

Prezoj (vintro 2023):

Adoltoj: €100,00 - Knaboj sub 14 jaroj: 80,00 - Ĝis 8 jaroj: senpage.

Utiligebla dum 6 tagoj, sed ne pli ol tri tagoj en la sama loko.

Ĝi inkludas:

  • Unu horo de lernado kun ski-instruisto,
  • Unu nokton en hotelo por du neplenaĝuloj.

(Estas limigoj - do pli bone kontroli la detalojn).

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

La Aosta Valo estas regiono de gastronomiaj produktoj, kiuj esprimas, en ĉiu sezono, la esencon de la montoj kun intensaj kaj decidaj gustoj.

Tradiciaj manĝaĵoj redakti

  • Fontina DOP Alpeggio - al tiu ĉi fromaĝo estas dediĉita premio, la Modon d'Or, kiu ĉiujare estas asignita al la plej bonaj fromaĝblokoj por reliefigi tiun ĉi tradicia produkto el aostvalaj bovinoj, kiu estas la ĉefa gastronomia produkto de la regiono.

Krom Fontina fromaĝo, estas ankaŭ aliaj bonegaj produktoj; ĉilastaj tamen en malgrandaj kvantoj, interalie:

Salumaĵoj, kaŝtanoj, pomoj, piroj Martin, "pan ner" (nigra pano), kaj riĉa variaĵo de vinoj DOC.

Vegetarismo kaj veganismo redakti

Trinki redakti

Alkoholaĵoj redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Sano redakti

Respekto redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Esperantaj renkontiĝoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.