| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Piemonto | |
Loĝantaro | 89.411 | |
Alto | 95 |
Alesandrio, itale: Alessandria, estas urbo en Piemonto en Italio. Ĝi estas la tria plej granda urbo en Piemonto laŭ nombro de loĝantoj.
Kompreni
redaktiAlesandrio estas urbo kiu leviĝas en la aluvia ebenaĵo formita de la riveroj Tanaro kaj Bormida, proksime de ilia kunfluejo; norde ĝi limas la Monferrato-montetojn, riĉajn je vitejoj kaj sude la unuajn branĉojn de la Liguria Apeninoj. Ĝi estas 36 km de Asti, 21 de Tortona, 39 de Voghera, 32 de Casale Monferrato.
Historio
redaktiĜia nomo eternigas la memoron pri papo Aleksandro la 3-a. Legendo diras ke, dum la sieĝo de la urbo fare de Frederiko Barbarossa en 1174, Gagliaudo Auleri, malriĉa paŝtisto, decidis manĝigi al sia bovino la tutan grenon, kiun li posedis, kaj poste eliri por paŝti ĝin. La trupoj de Barbarossa tuj kaptis lin kaj buĉis la bovinon. Je sia miro ili malkovris, ke la ventro de la besto estas plena de tritiko. Ili deduktis ke manĝaĵo daŭre estis abunda en la urbo kaj ĝi ne kapitulacos post mallonga tempo, tiel ke ili rezignis kaj Aleksandrio estis liberigita.
Fakte la urbo naskiĝis en la dua duono de la 12-a jarcento sur jam ekzistanta urba kerno konsistanta el la antikva vilaĝo Rovereto. La urbo en 1168 alprenis sian nunan nomon honore al papo Aleksandro la 3-a, kiu en tiu periodo promulgis la agojn kontraŭ la Sankta Romia Imperio kaj kiu ekskomunikis Frederiko Barbarossa.
La 29an de oktobro 1174 Alessandria suferspertis atakon de la imperiaj trupoj kiuj jam konkeris Suzon kaj Asti en la antaŭaj monatoj kaj kiuj tamen restis blokitaj antaŭ la ĉirkaŭfosaĵo kiu ĉirkaŭis la urbon: tiel komenciĝis longa sieĝo kiu finiĝis la 12an de aprilo 1175, Sankta vendredo, kun la kapitulaco de la viroj de Barbarossa. En 1183, post la Paco de Konstanca kaj laŭ la ordoj de la Empiro, la urbo alprenis la nomon de Cezareo, sed konservis ĝin por mallonga tempo. En 1198 ĝi iĝis libera municipo.
Klimato
redaktiAlessandria estas karakterizita per tipe Pada-klimato, kun malvarmaj, nebulaj vintroj kaj varmaj, malsekaj someroj. La pluvoj ne estas tre abundaj (ĉirkaŭ 600 mm), kaj falas ĉefe aŭtune kaj printempo. Ĝi havas pli kontinentan klimaton ol la resto de Piemonto. Vintroj, pro la pli granda nombro da nebulaj tagoj, tendencas esti pli rigidaj (averaĝe de +0,4 gradoj en januaro), dum someroj estas sufokaj sed multe pli sunaj kaj pli sekaj: la plej varma monato, julio, havas averaĝan temperaturon de +24 gradoj. kaj ĝi estas ankaŭ la plej seka, kun 32 mm da pluvo ofte koncentrita en unu aŭ du temporaloj (somere, atlantikaj ŝtormoj tendencas flui multe pli norden).