lando en orienta Afriko
Tero > Afriko > Orientafriko > Etiopio
Etiopio
Etiopio
ኢትዮጵያ, Ityoppya
Flago
Situo de Etiopio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Adis-Abebo
Areo 1 127 127 km²
Loĝantaro 102 milionoj (2016)
Horzono UTC+3

Etiopio (amhare ኢትዮጵያ, Ityoppya) estas lando en Orientafriko, vasta iom pli ol 1 miliono da km². Grandparte montara, ĝi ne entenas marbordojn. La loĝantoj, ĉirkaŭ 120 milionoj, denaske parolas diversajn lingvojn, inter kiuj la amharan, kiu estas la oficiala lingvo.

La lando estas politika centro de Afriko, ĉar en ĝia ĉefurbo Adis-Abebo estas la sidejo de la Afrika Unio.

Kompreni redakti

Nomo redakti

La nomo "Etiopio" respondas al la antikva greka nomo Αἰθιοπία /aiθio'pia/, devenanta de la greka vorto ἀἰθίοψ /ai'θiops/, kunmetaĵo de αἴθω (bruli) kaj ὤψ (vizaĝo), do "brulita vizaĝo", t.e. "nigrhaŭtulo". Do, en la antikva tempo la nomo celis teorie la tutan Afrikon, almenaŭ la tutan parton de ĝi tiam konatan, krom la zono apud la Mediteraneo (norda Egiptio, Libio, Numidio). Fakte, tamen, ĝi celis precipe la orientan Afrikon, ĉar okcidenta Afriko estis preskaŭ nekonata.

Verŝajne la unua reganto uzinta tiun nomon, prenitan de la greka, estis la reĝo Ezano (4-a jarcento p.K.), post kiam li konkeris plurajn najbarajn landojn aldonitajn al sia reĝlando de Aksumo.

Tereno redakti

Etiopio kuŝas ambaŭflanke de la Granda Rifto (Granda Fendo), trakuranta la tutan orientan Afrikon de Ĝibuto al Mozambiko. En Etiopio la norda parto de la Granda Fendo estas la longa valo de la rivero Avaŝo (aŭ Aŭaŝo) (አዋሽ /a'ŭaŝ/), en Afario; la suda parto estas markata de ĉeno de lagoj, de la lago Zŭaj (ዝዋይ /zəway/), la plej norda, ĝis la granda lago Turkana (ቱርካና), la plej suda, kies norda pinto apartenas al Etiopio kaj la cetero al Kenjo.

La kerno de Etiopio konsistas el montaroj tranĉitaj de profundaj valoj, okcidente de la Granda Fendo. La plej alta pinto superas 4500 m. Meze de tiuj montoj la lago Tana, la plej vasta en Etiopio (3600 km²), estas la fonto de la Blua Nilo, kiu post pli ol 1700 km konfluas kun la Blanka Nilo en Ĥartumo, Sudano. La Blua Nilo en Etiopio estas nomata ዓባይ (a'bai).

Historio redakti

Etnoj redakti

Klimato redakti

Regionoj redakti

Oficiale, Etiopio estas federacio de dek aŭtonomaj landoj kaj du aŭtonomaj urbegoj. De turisma vidpunkto tamen pli taŭgas kunigi ilin en malpli longan liston (vidu ankaŭ la mapon ĉi tie):

 
Centra Etiopio (Adis-Abebo)
Turisma regiono entenanta la ĉefurbon Adis-Abebon kaj la ĉirkaŭa historia reĝlando Ŝeŭa (ሽዋ)
Norda Etiopio (Aksumo, Gondero, Lalibelo, Simien, Lago Tana)
Historia kerno de Etiopio, kun gravaj monumentoj kaj ĉarmaj montaroj
Orienta Etiopio (Dire-Daŭo, Hararo)
Islamana regiono, loĝata grandparte de somaloj, kun mezepokaj moskeoj
Suda Etiopio (Lago Abaja, Aŭasa)
La regiono de la Granda Fendo (angle: Great Rift), riĉa je ĉarmaj lagoj kaj sovaĝaj savanoj, kun pluraj indiĝenaj triboj
Okcidenta Etiopio (Ĝima)


Urboj redakti

La ĉefurbo de Etiopio estas:

  • Adis-Abebo (አዲስ አበባ, Addis Abäba). Kun ĉirkaŭ 4 milionoj da loĝantoj, la urbo situas je 2200-2500 m super la mara nivelo.

La ceteraj urboj estas multe pli malgrandaj. Ni mencias:

  • Aksumo (አክሱም, Axum), turisme grava urbo en norda Etiopio, ĉefurbo de grava reĝlando inter la 1-a kaj la 10-a jarcento, kun historiaj tomboj kaj altaj memorŝtonoj.
  • Aŭasa (አዋሳ, Awasa), 300mil loĝantoj, ĉe la samnoma lago (129 km²).
  • Dese (ደሴ, Dessie), 170mil loĝantoj, en la Amhara regiono.
  • Dire-Daŭo (ድሬ ዳዋ, Dire-Dawa), 300mil loĝantoj.
  • Gondero (ጎንደር, ​Gondero/Gondaro), ĉefurbo de Etiopio de 1632 al 1855, kun pluraj monumentoj de tiu tempo.
  • Hararo (ሐረር, Harar), 4-a sankta urbo por la islamanoj, riĉa je historiaj moskeoj, konstruitaj en la Mezepoko aŭ mallonge poste.
  • Ĝima (ጅማ, Jima/Jimma), reĝlanda ĉefurbo dum la 19-a jarcento, kun kelkaj monumentoj de tiu tempo.
  • Lalibelo (ላሊበላ, Lalibela), urbeto en norda Etiopio malgranda sed turisme tre grava pro siaj monolitaj preĝejoj fositaj en rokaj tavoloj dum la Mezepoko.
  • Mekele (መቐለ/መቀሌ, Mäqälle/Mek'ele), ĉefurbo de Tigrajo, la regiono kie oni parolas la tigrajan, apud la landlimo kun Eritreo.

Aliaj cellokoj redakti

Eniri redakti

Eniri aviadile redakti

La plej grava flughaveno estas la Internacia Flughaveno de Adis-Abebo-Bole (IATA-kodo: ADD).

Eniri trajne redakti

La sola fervojo enirante Etiopion el aliaj landoj estas la fervojo de Ĝibuto (en Ĝibutio) al Adis-Abebo tra Dire-Daŭo.

Eniri buse redakti

Eniri piede redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi trajne redakti

Transportiĝi buse redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

Fari redakti

Komuniki redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Tradiciaj manĝaĵoj redakti

Vegetarismo kaj veganismo redakti

Trinki redakti

Alkoholaĵoj redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Sano redakti

Respekto redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Esperantaj renkontiĝoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.