| ||
Lando | Etiopio | |
Regiono | Dire-Daŭo | |
Loĝantaro | 285 000 (2016) | |
Alto | 1276 m |
Dire-Daŭo (amare: ድሬ ዳዋ, /Dǝre Dawa/; orome: Dirre Dhawaa; internacie: Dire Dawa) estas urbo en Orientetiopio en Etiopio.
Kompreni
redaktiFondita en 1905 apud stacidomo en la fervojo Ĝibuto - Adis Abebo, Dire Daŭa ne havas longan historion kiel urbo. Ĝi tamen rapide kreskis kiel komerca kaj industria ujo kaj hodiaŭ ĝi estas aŭtonoma urbo, la sola krom Adis Abebo.
La areo estis historie loĝata de somalaj islamanoj. Nuntempe Dire-Daŭo estas tre miksa urbo, nur ĉirkaŭ kvarono de la loĝantoj estas denaske somallingvanoj, preskaŭ la duono oromoj kaj preskaŭ kvarono amaroj.