Gondero
Gondero
(ጎንደር Gonder)
Kastelo de Iyasu
Lando Etiopio
Regiono Amhario
Loĝantaro 342 000 (2016)
Alto ĉ.2200 m

Gondero (amhare ጎንደር Gonder, internacie Gondar) estas urbo en Nordetiopio en norda Etiopio, en la koro de Amhario, la devenlando de la Amharoj.

Ĝi kuŝas meze de altaj montaroj je 2100 m super la marnivelo, nur 40 km norde de la Lago Tana.

Fondita de la imperiestro Fasilida en 1635, ĝi estis ĉefurbo de Etiopio ekde tiu jaro ĝis 1855 kaj ankoraŭ entenas gravajn konstruaĵojn de tiu tempo. UNESKO enmetis la historian centron de Gondero, Fasil Ghebbi, en la Mondan Heredaĵon.

Kompreni redakti

Gondero kuŝas je ĉirkaŭ 2200 m super la marnivelo en montara areo norde de Lago Tana. Ĉirkaŭe estas montoj kun pintoj inter 2600 kaj 2900 m, kaj Gondero mem estas sur altaĵo superrigardanta la kunfluon de la rivero Magech kaj de ĝia alfluanto Angereb (la pli malgranda - alia samnoma rivero, pli granda, fluas pli norde).

Gondero estis ĉefurbo de Etiopio de la 17-a al la 19-a jarcento kaj estas riĉa je monumentoj de tiu tempo.

Historio redakti

Fondis Gonderon la imperiestro (negus) Fasiladas (ፋሲልደስ; mallonge ankaŭ Fasil) ĉirkaŭ 1635. Laŭ mito, hermito diris al li sekvi bubalon, kaj fondi la urbon sur la marĉo kie la bubalo haltos.

Antaŭ Fasilidas la imperiestroj de Etiopio (tiam entenanta nur Nordetiopion) ne havis konstantan loĝlokon, sed loĝis en provizoraj domaroj (aŭ tendaroj) en la areo de la Lago Tana. La patro de Fasilidas tamen elektis kiel provizoran ĉefurbon ankaŭ ekzistantan urbon (Gorgora-n).

 
Librejo de Johano la 1-a

Eble komence simila estis la ideo de Fasilidas, kiam li fondis Gonderon, sed baldaŭ li donis al la urbo pli firman konsiston, ĉar li sekigis la marĉon, konstruigis tie fortikaĵon kaj apude sep preĝejojn. La postaj impieriestroj aldonis palacojn kaj aliajn konstruaĵojn. La kerno de la tiama urbo hodiaŭ estas konata per la nomo de Fasil Ghebbi kaj vizitebla.

Gondero restis ĉefurbo de Etiopio ĝis 1864.

Klimato redakti

La klimato de Gondero estas tropika, montara klimato. La temperaturo estas kutime inter 19-23°C (nokte) kaj 26-30°C (tage) dum la tuta jaro, krom la pluvaj monatoj (de junio al septembro), kiam ĝi estas iom pli malvarma (17-18°C nokte kaj 23-25°C tage). Aparte varmaj aŭ malvarmaj tagoj povas okazi, sed neniam la temperaturo falis sub 12°C aŭ superis 35°C.

Pluvaj tagoj estas oftaj inter majo kaj oktobro, kaj tre oftaj en julio kaj aŭgusto; de decembro al februaro kutime tute ne pluvas.

Aliri redakti

Aliri aviadile redakti

La flughaveno de Gondero, nomata Atse Tewodros (Imperiestro Teodoro), situas ĉ.15 km sude de la urbo. Estas nur naciaj flugoj (precipe al Adis-Abebo).

Aliri trajne redakti

Ne estas proksimaj fervojoj.

Aliri buse redakti

Aliri aŭte redakti

De Adis-Abebo al Gondaro estas ĉirkaŭ 650 km. La vojo ne ebligas veturi rapide, do necesas ĉirkaŭ 9-10 horojn.

Moviĝi redakti

Piede redakti

Per publika transporto redakti

Aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Gondero
 
Fasil Ghebbi


10...

Fari redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.