Nordetiopio
Nordetiopio
Lando Etiopio
Aksumo, alta memorŝtono (steleo)

Nordetiopio estas plej norda parto de Etiopio. Ĝi ne estas oficiala regiono, sed nur turisma nomo por areo respondanta al la tri oficialaj regionoj:

En Tigrajo kaj Amhario restas multaj monumentoj de antikvaj ŝtatoj.

En Nordetiopio estas ankaŭ gravaj naturaj vidindaĵoj: la plej altaj montaroj de Etiopio, la plej granda lago, fonto de la Blua Nilo, la malsupra valo de la rivero Avaŝo.

Subregionoj redakti

Urboj redakti

Esperantaj urboj redakti

Aliaj cellokoj redakti

  • Lago Tana (amhare ጣና Tana), ĉirkaŭ 85 km longa kaj 65 km larĝa, sed nur 15 m profunda, grava pro sia bestaro sed ankaŭ pro siaj historiaj monumentoj (precipe monaĥejoj);
  • Akvofalo de la Blua Nilo (amhare ጥስ እሳት Tis Issat), la dua plej granda akvofalo en Afriko;
  • Nacia Parko Simien (amhare ስሜን Səmen), entenanta montojn ĝis 4500 m kaj apartajn bestojn (la etiopan lupon, la etiopan kapron, la etiopan kolombon ktp) kaj plantojn (la afrikan olearbon, la etiopan rozon ktp);
  • Malsupra Valo de la rivero Avaŝo (አዋሽ Awaŝ), en Afario, unu el la plej gravaj ejoj en la mondo por la restaĵoj de antikvaj homedoj, inter kiuj la fama Lucy (virina Australopithecus afarensis), vivinta antaŭ 3 milionoj da jaroj; la valo estas ankaŭ nature grava, ĉar ĝi estas sekcio de unu el la plej grandaj geologiaj fendoj en la mondo, la Granda Rifto aŭ Granda Fendo;
  • Lago Abbe, sala lago sur la landlimo kun Ĝibutio.

Kompreni redakti

Montara lando kun profundaj valoj, Nordetiopio estis la lulilo de la etiopa civilizo, kiel atestas antikvaj monumentoj.

Tereno redakti

 
Ras Daŝan

En Nordetiopio estas alta montoĉeno, la montoj Simien, kun pluraj pintoj super 4000 m. Ras Daŝen (aŭ Daŝan, amhare ራስ ዳሸን Ras Daŝən), atinganta 4543 m, estas la plej alta monto en Etiopio kaj la deka en Afriko.

Historio redakti

La Aksuma Reĝlando naskiĝis ĉirkaŭ en la 4-a jarcento a.K. ĉirkaŭ la nuntempa landlimo inter Eritreo kaj Etiopio, kaj entenis grandan parton de la nuna Eritreo kaj dum pluraj jarcentoj nur la plej nordan zonon de Nordetiopio.

Post tempo de granda prospero, kiam la aksumanoj konkeris la tutan Nordetiopion kaj aliajn landojn ekster nuna Etiopio, la Aksuma Reĝlando malfloris. Pli-malpli ĉirkaŭ la jaro 1000 ankaŭ la aksuma kulturo rompiĝis kaj naskis du fratajn kulturojn: la tigrajan (komunan al Eritreo kaj Tigrajo en Nordetiopio) kaj la amharan (komence nur en Amhario).

(...)


Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri aviadile redakti

Eniri trajne redakti

Nuntempe (2023) ne estas fervojoj en Nordetiopio, nur planoj (kaj eĉ komencitaj konstruaĵoj).

La plano de 2022 estigos longan fervojon de Adis Abebo al Gondero tra Kombolĉo (apud Dese) kaj pretere ĝis Sudanhavenurbo (angle Port Sudan, arabe Bur Sudan) kaj Kartumo. Laŭ pli malnova plano la fervojo post Kombolĉo atingus Mekele.

Eniri buse redakti

Moviĝi redakti

Buse redakti

Trajne redakti

Aŭte redakti

Vidi redakti

Fari redakti

Komuniki redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Manĝi redakti

Tradiciaj manĝaĵoj redakti

Vegetarismo kaj veganismo redakti

Trinki redakti

Alkoholaĵoj redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Sano redakti

Respekto redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Esperantaj renkontiĝoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.