distrikta urbo en Ĉeĥio
Šumperk
Šumperk Flago (aŭ blazono)
Lando Ĉeĥio
Loĝantaro 24 910
Alto 330

Šumperk estas urbo en norda Moravio, iama centro de teksaĵa industrio kaj ĉiama enirejo en la regionon de la montaro Jeseníky.

Šumperk (Ĉeĥio)
Šumperk (Ĉeĥio)
DEC
Šumperk
Šumperk
Šumperk
Situo de Šumperk.

Kompreni redakti

Historio redakti

La ekloĝiĝo en la loko nomata kiel "Bela Monto" (en la germana Schönes BergSchönberg) komenciĝis dum la 13-a jarcento kiam la bohemiaj reĝoj (sub kiuj Moravio apartenis) invitadis novalvenintojn en la montarajn ĉelimajn regionojn por ekuzi ĝis tiam neuzatan grundon. La mezepoka urbo floris per agado de lokaj agrikulturistoj, ministoj kaj sekve donis laboron ankaŭ al diversaj metiistoj, inter kiuj la plej signifaj por la estonteco de la urbo estis drapistoj kaj tolteksistoj.

La Batalo sur Blanka Monto kaj sekvanta Tridekjara Milito kaŭzis la finon de la ĝistiama florado de la urbo. La urbo estis elrabita de sveda militistaro kaj post kelkaj jaroj fajrego grandskale damaĝis la urbon. Post tiaj malfacilaj tempoj aperis spaco por ĉasado de sorĉistoj kun viktimoj kaj inter malriĉaj kaj (ĉefe en pli posta tempo) inter riĉaj homoj.

Renovigita agrikultura agado kaj pluraj sociaj kaj teknikaj inventoj de la 18-a kaj la 19-a jarcentoj kreis bazon por la loka teksaĵa industrio. La riĉaj teksaĵaj entreprenistoj (ĉefe germanparolantaj) dum la 19-a jarcento konstruis siajn vilaojn kaj aliajn domojn en la urbo surbaze de planoj de diversaj vienaj arĥitekturistoj kio donis al la urbo la kromnomon "eta Vieno". Pluraj el tiaj konstruaĵoj restis en la urbo ĝis nuntempo.

La plimulto de la germanparolantoj restis en la urbo ankaŭ post la deklaro de sendependa Ĉeĥoslovakio en 1918 kaj plene finiĝis kun la dua mondmilito kaj forpelo de la germanparolantoj, kiujn anstataŭigis novalvenintoj el aliaj partoj de la lando. La ĉeĥlingva nomo Šumperk estis kreita surbaze de la germana nomo Schönberg.

Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

La ĉefa trajnstacidomo nomiĝas Šumperk. Stacidomo Zábřeh na Moravě, kiu troviĝas en proksima urbo estas la ĉefa stacio, kie haltas internaciaj trajnoj veturantaj el Prago, Ostrava, slovakiaj urboj Žilina, Púchov kaj Košice kaj trajnoj el Varsovio, la ĉefurbo de Pollando. El tiu stacio eblas al Šumperk rekte veturi per personaj (Os) kaj rapidaj trajnoj (R) kaj ankaŭ per rektaj busoj, kiuj haltas tuj ĉe la stacidomo en Zábřeh.

La stacio Šumperk havas ankaŭ rektan kaj regulan konekton kun la regiona centra urbo Olomouc kaj kun Brno, la dua plej granda urbo de Ĉeĥio kun rektaj konektoj el Bratislava, Budapeŝto, Vieno kaj Graz.

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

La urbo estas negranda, do ankaŭ facile piede trairebla de la stacidomo ĝis la urbocentro. Nur la urbocentro troviĝas sur malgranda monteto, sed la alteco de ĉiuj ĉirkaŭaj partoj de la urbo praktike ne varias.

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Šumperk
  • la ĉefplaco kun historiaj urbodomo (1) kaj pestkolono
  • Kirko de la Virgulino Maria (2) (eksa kirko)
  • Muzeo de ĉasado de soĉistoj (3) - ekspozicio pri ĉasado de sorĉistoj en regiono Šumperk
  • la promena vojo Na stopách Malé Vídně ("Post la spuroj de Eta Vieno") gvidas laŭ la vidindaj konstruaĵoj planitaj fare de vienaj arĥitekturistoj el la dua duono de la 19-a jarcento

Fari redakti

  • rigardi el la urbodoma turo al la ĉirkaŭaĵo kaj la montaro Jeseníky, biletojn oni vendas en la turisma centro sur Ĉefa Strato (Hlavní třída)
  • viziti la elvidan turon Háj, el kiu eblas rigardi la montaron kaj la urbon mem, laŭ la flava turisma vojo el la stacidomo
  • Blues Alive estas ĉiujara festivalo de blues-a muziko kun internaciaj gastoj

Komuniki redakti

Oficiala lingvo de Ĉeĥio estas la ĉeĥa kaj la slovaka estas plejparte interkomprenebla kun ĝi. Urbaj informiloj estas ĉefe disponeblaj en la ĉeĥa, la angla kaj la germana.

Alilingvaj amaskomunikiloj redakti

En Šumperk aŭdeblas anglalingvajn novaĵojn je radiostacio Český rozhlas Plus je 101,5 FM kaj DAB+, kie aŭskulteblas novaĵoj en la angla dum ĉiu labortago je 22:33 kaj sekvatage je 1:05.[1]

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Hlavní třída aŭ Ĉefa Strato estas la ĉefa strato kun diversaj vendejoj, restoracioj, baroj kaj aliaj diversaj komercaj ejoj.

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Manĝi averaĝe redakti

  • Sushi Pasáž, strato Generála Svobody 5, suŝi-restoracio kun kaj fiŝaj kaj veganaj suŝioj
  • Mr. India, strato Bulharská 2 (tuj sur la ĉefplaco), barata restoracio kaj vegetaraj kaj viandaj manĝaĵoj

Trinki redakti

Same kiel en la aliaj partoj de Ĉeĥio ankaŭ en Šumperk estas sufiĉe ofte trinkata biero. La ĉefa loka marko estas Holba produktata en proksima urbo Hanušovice. Krom ĝi eblas trovi ankaŭ aliajn pli lokajn kaj malpli konatajn bierojn el malgrandaj bierfarejoj.

Hlavní třída aŭ Ĉefa Strato estas la ĉefa loko kun pluraj restoracioj kaj trinkejoj. Sur tiu ĉi strato, ĉirkaŭ ĝi kaj en la urbocentro eblas ankaŭ trovi kafejojn kun diversaj specoj de kafo, kukoj kaj eventuale kun aliaj aldonaj lokaj produktoj.

Trinki averaĝe redakti

  • Pikola, Na hradbách 2

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

La urbo estas ĝenerale sekura laŭ la eŭropaj standardoj. Povas okazi raraj ekzemploj de ŝtelistoj, ĉefe dum okazaĵoj kun amaso da partoprenantoj. Foje eblas renkonti homojn surstrate petantajn monon aŭ cigaredojn, sed ili post ĝentila rifuzo kutime lasas vin trankvile foriri.

Esperanto redakti

En la urbo ekzistas Esperanto-Klubo Šumperk.

Lokaj esperantistoj redakti

Viziti plu redakti

  • Jeseníky - montaro
  • Jeseník - urbo meze de la samnoma montaro
  • Olomouc - regiona centro kun urbocentro protektata de Unesko
  • Brno - la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, iama ĉefurbo de Moravio kun buntaj ekzemploj de historia kaj moderna arĥitekturoj

Rimarkoj redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.