Vezuvio
Vezuvio
(Vesuvio)
Lando Italio
Regiono Kampanio
Alto 1281m

Vezuvio (itale Vesuvio /ve'zuvjo/) estas vulkano en Kampanio en suda Italio. Fama pro la erupcio detruinta la romiajn urbojn Pompejon kaj Herkulanon en 79 p.K., ĝi ne plu erupcias ekde 1944, sed sciencistoj taksas ĝin nur provizore kvieta, ne tute malaktiva. Pro sia situo en dense loĝata areo kaj la eblo de eksploda erupcio, tiu ĉi vulkano estas taksata unu el la plej danĝeraj en la mondo; danke tamen al la senĉesa kontrolado de la Vezuvia Observejo, okaze de venonta erupcio estos antaŭaverto de unu aŭ pli tagoj.

Estas multaj turisme gravaj lokoj apud Vezuvio, do turistoj povas viziti ĝin dum vojaĝo inkluzivanta aliajn interesajn vizitojn, ekzemple al Napolo, al Pompejo, al Amalfi, al Sorrento.


Kompreni redakti

 
Vezuvio (la izola monto en la centro) kaj la Golfo de Napolo

Vezuvio estas stratovulkano, t.e. vulkano konsistanta el alternaj tavoloj el lafo solidiĝinta kaj el cindroj densiĝintaj. Stratovulkanoj kutime produktas densan lafon, kiu ne multe malproksimiĝas de la kratero, kaj grandajn cindronubojn, ofte rapidege kurantajn sur flanko de la vulkano.

Ĝi aspektas de kelkaj lokoj kun du pintoj: unu estas la Monto Somma, postrestaĵo de la antikva vulkano antaŭ la pompeja erupcio; kaj la alia estas la "Granda Konuso" (Gran Cono), la nuna kratero, pli alta ol la antaŭa sed ankaŭ pli malvasta.

Multaj homoj loĝas apud la piedo de Vezuvio, eĉ en areoj kiujn venonta erupcio povas kunporti gravegajn domaĝojn, sed bonŝance neniu loĝas sur la flankoj de la vulkano. Grandparte ili aspektas nigraj aŭ malhelaj pro la cindroj amasiĝintaj; estas tamen plantoj kaj bestoj vivantaj tie, kaj estas ankaŭ areoj verdaj pro la abundo de vegetaĵoj.

Ekde 1995 Vezuvio estas nacia parko.[1]

Historio redakti

Vezuvio ekaperis antaŭ 30-40mil jaroj kiel submara vulkano meze de golfo tiam pli vasta. Kreskinta pro sia daŭra aktiveco, ĝi atingis la maran surfacon kaj iĝis insulo; poste la cindroj eligitaj kunfandis la insulon kun la apuda firma grundo.

La erupcioj de Vezuvioj ne okazas regule, sed inter ili estas kvietaj tempoj, longaj kelkfoje jarcentoj. Ne mirigas ke la tiamaj loĝantoj de la regiono taksis Vezuvion ordinara monto kovrita de arbaroj, kiam abrupte, en la jaro 79 p.K., varmegaj cindroj eliris rapidege de la supro kaj kovris Pompejon kaj la tuta suda flanko de la vulkano, mortigante ĉiujn homojn kaj bestojn atingitajn de ili; pli malrapide lafo detruis Herkulanon sur la okcidenta flanko; nova kratero (la "Granda Konuso") aperis ene de la malnova (hodiaŭ nomata "Monto Somma").

La forto de tiu erupcio estas komparebla kun tiu de Monto Sankta Helena en Usono (VEI 5, laŭ kelkaj fakuloj VEI 4). Fakte, aliaj pli gravaj erupcioj estis okazintaj antaŭ ĝi, kaj plurfoje atingis VEI 6, kiel Krakatoa, kun cindrokolonoj altaj 30km. La lasta de tiuj teruraj eventoj okazis ĉ. 1700 a.K.

Post la detruo de Pompejo, pluaj erupcioj okazis, sed kutime pli malgravaj ol tiu de 79 p.K. (nur en la jaro 1631 estis simila eventoj). Inter erupcioj estis jardekoj aŭ eĉ jarcentoj kvietaj. Fumtufo ĉiam ŝvebis super la monto ankaŭ dum la kvietaj jaroj ĝis 1944, kiam, post lasta erupcio, ĝi malaperis.

Klimato redakti

Apud la marnivelo la klimato estas simila al tiu de Napolo (vidu tie).

Apud la supro oni devas antaŭvidi temperaturon pli malaltan je 5-10°C.

Aliri redakti

Aliri avie redakti

La plej proksima flughaveno estas en Napolo.

Aliri trajne redakti

La plej konvena fervoja stacidomo estas en Herkulano (Ercolano Scavi sur la linio Napoli-Sorrento de Circumvesuviana, ĉ. 15-20 min. de Napolo, vidu ĉi tie).

Por viziti la krateron oni devas daŭrigi la vojaĝon per turisma buso (Vesuvio Express, biletoj mendeblaj interrete ĉi tie) aŭ taksio.

Aliri buse redakti

Estas rektaj turismaj busoj de Napolo al la enirejo de la vizito de la kratero. Aliaj turismaj busoj (pli oftaj) veturas de Herkulano; kelkaj ankaŭ de Pompejo.

Aliri taksie redakti

Oni povas atingi la biletejo por la kratervizito per taksio de Herkulano aŭ aliaj lokoj.

Aliri aŭte redakti

La plej kutima vojo por atingi Vezuvion estas la aŭtoŝoseo A3 Napolo-Pompejo-Salerno. Eblas uzi la elirojn Ercolano (Herkulano) aŭ, pli konsilinde, Torre del Greco. La vojo de Herkulano estas pli mallarĝa, kvankam iom pli mallonga; ambaŭ vojoj kuniĝas post malmultaj kilometroj.

De la aŭtoŝoseo A3 (eliro Torre del Greco) al la parkumejo apud la Granda Konuso estas ĉ.12km de malrapida krute supreniranta vojo (konsideru 30min por tiuj 12km).

Necesas antaŭaĉeti la biletojn por la parkumejo (retejo: parkingsuvio.it), kaj oni rekomendas aĉeti ilin nur post la aĉeto de la biletoj por la vizito de la kratero.

Aliri bicikle redakti

Aliri piede redakti

Moviĝi redakti

Piediri redakti

Publika transporto redakti

Veturi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Vezuvio
 

1 - La Granda Konuso (Gran Cono) estas la nuntempa kratero, estigita de la erupcio detruinta Pompejon (79 p.K.). Por viziti la krateron necesas antaŭaĉeti bileton, nur interrete ĉe VesuvioPark (itale kaj angle). Eniro eblas ekde 9:00 ĝis 15:00/18:00 depende de la monato.



Fari redakti

Estas pluraj piediraj vojoj tra la parko. Vidu la plej gravajn ĉi tie (itale kaj angle).

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Urboj kun signoj de la erupcio de 79 p.K., tiamaj romiaj restaĵoj kaj pluaj vidindaĵoj:

Lokoj pli malprokismaj (kvankam ankoraŭ sufiĉe proksimaj):

Rimarkoj redakti

  1. Oficiala retejo: Parco Nazionale del Vesuvio (itale kaj angle)



Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!