Napolo
Napolo
(Napoli)
Castel dell'Uovo (La Kastelo de la Ovo)
Lando Italio
Regiono Kampanio
Loĝantaro 955 000 (2019)
Alto 17 m

Napolo (itale: Napoli /'napoli/) estas la plej granda urbo de Suditalio.

Kompreni redakti

 
Ĝenerala situo de Napolo

Napolo kuŝas ĉe sufiĉe vasta golfo apartenanta al la Tirena Maro, en la suda parto de la itala duoninsulo.

La turisma intereso de Napolo kaj ĝia ekonomio grave dependas de la maro, kvankam ne nur de ĝi.

La ĉirkaŭa lando estas vulkandevena: dekoj da krateroj, plejparte neniam aktivaj dum historiaj tempoj, estas ne nur ĉirkaŭ la urbo sed ankaŭ ene de ĝiaj limoj. Tre proksima kaj facile videbla estas la plej granda kratero de la areo, la Vezuvo, vulkano nuntempe dormanta sed ne malaktiva.

Napolo estas la tria urbo en Italio pro kvanto da loĝantoj, post Romo kaj Milano.

Klimato redakti

La klimato de Napolo estas mediteranea klimato, kun pluvaj vintroj kaj sekaj someroj.

En la centro kaj apud la maro, vintre la temperaturo nokte ofte estas ĉirkaŭ 10°C sed povas malsupreniri ĝis 0°C; tage ĝi estas kutime ĉirkaŭ 15°C sed dum varmaj vintraj tagoj ĝi povas superi 20°C. Somere la temperaturo estas kutime inter 20°C kaj 32°C sed povas superi 40°C dum la plej varmaj tagoj.

En la montetoj (kvartaloj Vomero, Capodimonte, ktp) la klimato estas iomete pli malvarma.

Mezvalore estas 78 pluvtagoj jare: somere, nur 2-3 ĉiun monaton, vintre kutime almenaŭ 10 en ĉiu el novembro, decembro kaj januaro. Neĝo estas tre malofta (nur en la montetoj).

Historio redakti

 
La du antikvaj urboj: Parthenope kaj Neapolis

La nomo de Napolo originas de ĝia antikva nomo, Νεάπολις /ne'apolis/, greka nomo kun la simpla signifo de "nova urbo" (nea = nova + polis = urbo).

"Nova urbo" implikas la ekziston de iu "malnova" urbo. Kaj jes, la malnova urbo ekzistis kaj kuŝis sur apuda monteto, kiu hodiaŭ estas parto de la nuntempa urbo, same kiel la eta ebenaĵo kie la "nova" kuŝis. La malnova urbo nomiĝis Παρθενόπη /parthe'nopi/ kaj estis fondita preskaŭ je la fino de la 8-a jarcento a.K. fare de la grekoj de Kumo; ĝi iĝis malgrava ekde la fino de la 6-a jarcento a.K.

La nova urbo, Neapolis, estis fondita inter 520 a.K. kaj 500 a.K.

En 326 a.K. Romio konkeris Napolon, sed lasis al ĝi sufiĉe da liberoj. En Napolo oni daŭre parolis la grekan (kaj la oskan) ankaŭ sub Romio, ĝis almenaŭ la komenco de la Romia Imperio.

Post la falo de la Romia Imperio (476 p.K.), Napolo restis dum kelkaj jardekoj sub la Ostrogotoj, sed en 536 ĝi estis kaptita de la Bizancanoj kaj, krom dum mallonga tempo (543-552), ĝi restis sub ili oficiale dum pluraj jarcentoj. Ekde la 7-a jarcento, tamen, la duko de Napolo, kiu reprezentis surloke la bizancan imperiestron, iĝis fakte sendependa reganto.

En 1137 la normandoj, jam konkerintaj la apudaj areoj, kaptis ankaŭ la duklandon de Napolo. Napolo iĝis tiel parto de la reĝlando de Sicilio, kun ĉefurbo Palermo.

Kiam, en 1282, Karlo la 1-a estis forpelita de Palermo, li transloĝiĝis al Napolo; ekde tiam li kaj la postaj regantoj estis nomataj "reĝoj de Napolo". Napolo, jam riĉa kiel grava komerca haveno, multe kreskis pro sia aldono rolo de reĝa ĉefurbo.

En 1442 Napolo estis konkerita de la Kronlando de Aragono kaj, post la kunfandiĝo de tiu ĉi kun Kastilio, iĝis sub Hispanio. La nova rolo de Napolo estis ĉefurbo de la vicreĝlando.

Ekde 1734 Napolo estis denove ĉefurbo de sendependa reĝlando, kiu ankaŭ entenis Sicilion. La unua reĝo, Karlo, kvankam teorie reĝo de Napolo kaj de Sicilio, preferis uzi la nomon "reĝo de ambaŭ Sicilioj". La sendependa Reĝlando de la du Sicilioj pludaŭris ĝis 1860 (kvankam interrompita de Napoleono dum kelkaj jaroj); ekde tiam, Napolo apartenas al la unuiĝita Italio.


Aliri redakti

Aviadile redakti

La komerca flughaveno de Napolo estas Napoli-Capodichino, kun oficiala nomo Ugo Niutta.

Retejo: www.aeroportodinapoli.it (en la itala kaj en la angla)

Estas flugoj al/de pluraj urboj en Italio kaj en Eŭropo, kaj malmultaj ekster Eŭropo (Novjorko, Dubajo ktp).

La flughaveno estas kunligata kun la ĉefa stacidomo (Stazione Centrale) kaj kun la ŝipa haveno (Porto) per rektaj busoj (Alibus - 5€ / 6€). Taksioj al/de la centro de la urbo kostas normale 18€/21€.

Trajne redakti

Buse redakti

Aŭte redakti

Ŝipe redakti

Loka transportado redakti

Vidi redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

En la urbo aŭ tute apude, estas 0 gastigantoj de Pasporta Servo (2020/12).

Sekureco redakti

Atentu pri poŝoŝtelistoj.

Esperanto redakti

Viziti plu redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.