Amalfi estas urbeto en Kampanio en suda Italio.
Kvankam hodiaŭ malgranda urbo (malpli ol 5000 loĝantoj en la tuta komunumo), ĝi estis en la Mezepoko potenca mara respubliko; de tiu tempo restas gravaj monumentoj.
Eĉ pli ol la belega mezepoka katedralo allogas turistojn la apuda marbordo, kie altaj, krutaj rokoj superrigardas la maron preskaŭ vertikale.
Kune kun Amalfi ni priskribas ĉi tie la apudajn vilaĝojn Atrani kaj Ravello.
Kompreni redakti
La kalkoŝtona montoĉeno Lattari estigas duoninsulon fermantan sude la golfon de Napolo. La suda flanko de tiu montoĉeno rompiĝas kontraŭ la maro kun longa, kruta roka bordo. Meze de la rokoj estas tamen valetoj kaj rodetoj, kie ekde pratempoj ekestis vilaĝoj.
Protektataj de la krutaĵoj kontraŭ agresantoj, la vilaĝoj ekfloris dum la malfacilaj jarcentoj de la Mezepoko, inter ili precipe Amalfi. Poste, la belaj vidadoj kaj la milda klimato allogis riĉulojn, kiuj konstruis vilaojn kaj ĝardenojn.
La Costiera Amalfitana (Amalfa Marbordo), longa ĉ. 50km, estas unu el la mondaj heredaĵoj de Unesko.[1]
Amalfi, doninta sian nomon al la tuta roka marbordo, estis historie pli ol la loka ĉefurbo - ĝi estis dum la Mezepoko mara respubliko kies komercaj ŝipoj iris tra la tuta Mediteraneo.
Historio redakti
Klimato redakti
Aliri redakti
Aliri avie redakti
Estas malgrava flughaveno apud Salerno (40 km), tamen ĝi ne estas ankoraŭ uzata de ordinaraj komercaj flugoj.
La plej proksima komerca flughaveno estas tiu di Napolo (64 km).
Aliri trajne redakti
Neniu fervojo atingas Amalfi-n. La plej proksima trajna stacidomo estas en Vietri sur la Maro (20km, linio Napolo-Salerno). De tie estas busoj (ĉ. 1h al Amalfi).
Aliri buse redakti
Sufiĉe oftaj busoj kunligas Amalfi-n kun Salerno (1h15) kaj kun Sorrento (1h30).
Malmultaj busoj kunligas rekte Napolon kun Amalfi (2h; ne veturas dimanĉe).
Informoj ĉe la oficiala retejo de la buskompanio: Sita Sud Trasporti. Ankaŭ, eble pli klare, ĉe aliaj retejoj, ekzemple Positano.com (itale kaj angle).
La ŝoseo laŭ la kruta marbordo estas mallarĝa kaj serpenta, do busoj veturas malrapide; somere ĝi estas ankaŭ trafikoplena, do busoj ofte malfruas.
Aliri ŝipe redakti
Somere (kaj printempe ekde aprilo) eblas atingi Amalfi-n de Salerno ŝipe. La veturo daŭras 1h kaj kostas 9€ (ordinara bileto).
Estas ŝipaj kunligoj ankaŭ kun pluraj urbetoj de la Amalfa Marbordo.
Informoj kaj biletoj ĉe Travelmar (itale kaj angle).
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Publika transporto redakti
Transportiĝi aŭte redakti
Vidi redakti
Fari redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti
- ↑ Unesco - Costiera Amalfitana (plurlingve).