| ||
Ĉefurbo | Napolo | |
Areo | 13 671 | |
Loĝantaro | 5 772 625 (2019) | |
Kampanio (itale: Campania, elp. /Kam'panja/; latine: Campania) estas regiono de suda Italio.
La nomo Campania estis jam uzata sub Romio sed tiam ĝi rilatis nur al la norda parto de la nuna regiono, ofte akompanata de la adjektivo felix (Campania felix = feliĉa Kampanio, pro la fruktodoneco de tiu ebenaĵo (campus = ebenaĵo, kamparo).
Fakte, la norda parto estas tute malsama de la suda kaj de la plej ena centro, kiuj estas pli malriĉaj kaj malpli dense loĝataj. Inter la du estas la areo de la golfo de Napolo, kiuj allogas multegajn turistojn sed estis ekde la antikva tempo ankaŭ tre grava ekonomie.
Elstaras en Kampanio la vulkano Vezuvio (Vesuvio /ve'zuvi̯o/), nuntempe dormanta, kaj la insuloj, inter kiuj tre fama estas Kaprio (Capri /'kapri/). Inter la multaj postrestaĵoj de la antikva tempo, tre fama estas Pompejo (Pompei /po'mpɛi/), la romia urbeto detruita de la kolero de Vezuvio.
Urboj
redaktiĈirkaŭ 1 miliono da loĝantoj:
- Napolo (it. Napoli /'napoli/), ĉefurbo de Kampanio kaj plej granda urbo de Suditalio
Pli ol 100mil loĝantoj:
- Salerno (it. Salerno /sa'lɛrno/), duklanda ĉefurbo dum la Mezepoko
- Giugliano, antaŭurbo de Napolo (turisme ne grava)
Kelkaj kun pli ol 50mil loĝantoj:
- Avelino (it. Avellino)
- Battipaglia
- Benevento (it. Benevento /bene'vɛnto/), duklanda ĉefurbo dum la frua Mezepoko
- Castellammare di Stabia, ĉemara urbo kun kelkaj monumentoj, apud la antikva Stabia
- Cava de' Tirreni (/'kava deti'rrɛni/), fama pro sia abatejo
- Herkulano (itale Ercolano /Erko'lano/, latine Herculaneum), detruita de Vezuvio samtempe kiel Pompejo
- Kaserto (it. Caserta /ka'zɛrta), fama pro reĝa palaco kun vastaj ĝardenoj
- Portici (/'pɔrtiĉi/)
- Pozzuoli (/po'dzwɔli), en la vulkana areo de la Kampoj Flegreaj
- Torre del Greco
- aliaj menciindaj urbetoj:
- Amalfi, dum la Mezepoko mara respubliko
- Ariano Irpino
- Kapŭo (it. Capua /'kapŭa/), mezepoka urbo
- Eboli
- Nola
- Padula, kun fama abatejo
- Pertosa, kun kaverno trairita de subtera rivero
- Pompejo (it. Pompei /pom'pɛi/, latine Pompeii), fama romia urbo periinta dum la erupcio de Vezuvio en la 1-a jarcento p.K.
- Sala Consilina
- Santa Maria Capua Vetere
- Sant'Agata dei Goti
- Sapri
- Sessa Aurunca
- Sorrento
- Teano
- Telese Terme
Aliaj cellokoj
redakti- Naturaj vidindaĵoj:
- Alburno (montaro)
- Amalfa Marbordo (roka marbordo + historiaj urbetoj)
- Cilento (nacia parko)
- Flegreaj Kampoj (vulkana areo)
- Matese (montaro)
- Oazo de Serre-Persano (protektata areo)
- Palinuro (roka marbordo)
- Vezuvio (fama vulkano)
- Religiaj cellokoj:
Kompreni
redaktiPluraj estas la allogoj de Kampanio por la turistoj:
- la antikva historio, kiu lasis plenajn urbojn en Pompejo, Herkulano, Paestum, Elajo ktp kaj individuajn monumentojn en aliaj lokoj;
- la posta historio, kiu lasis vidindaĵojn precipe en Napolo, Amalfi, Salerno, Caserta, Capua, Benevento, sed ankaŭ aliloke;
- la maro, danke al longaj sablaj plaĝoj (norde de Napolo kaj inter Salerno kaj Agropoli) kaj al sinsekvo de krutaĵoj kaj plaĝetoj en la plimulto de la ceteraj marbordoj (insuloj, Ĉilento, marbordoj apud Amalfi kaj Sorrento);
- la popolarto, al kiu estas aldoninda ankaŭ aparta popola kuirarto;
- la vulkanaĵoj, inter kiu elstaras la fama vulkano Vezuvio, sed menciindas ankaŭ malpli famaj lokoj (la Solfatara de Pozzuoli, la vulkana lago Averno antikve taksata kiel la eniro al la lando de la mortintoj, la plaĝoj de Forio kun subakvaj varmaj fontoj).