Suda Italio estas regiono de Italio.
Regionoj redakti
Kampanio (Napolo) (Campania) tre ŝatataj de turistoj estas la insuloj (Ischia, Capri), kelkaj rokaj marbordoj (Sorrento, Positano, Amalfi) kaj la granda vulkano Vezuvio; mirindan vidadon de la antikvaj civilizoj oferas Pompejo (Pompei), Paestum, Ercolano, Cuma ktp. |
Bazilikato (Basilicata), ne dense loĝata, kun belaj montoj kaj sablejoj |
Kalabrio (Calabria), duoninsulo en la itala duoninsulo, kun sovaĝaj montoj kaj longegaj marbordoj; ĝi entenas ankaŭ restaĵoj de la greka civilizo |
Apulio (Bari) (Puglia), la plej sudorienta regiono de Italio; ĝi entenas plurajn urbojn de antikva greka deveno (Taranto, Brindizo ktp), multajn olivarbojn kaj belajn marbordojn; tre fama estas ankaŭ la Kaverno de Castellana |
Molizo (Molise), malgranda regiono, riĉa je mezaltaj montoj, ĉe la limo inter centra kaj suda Italio (laŭ pluraj fontoj ĝi apartenas al la Centra Italio) |