| ||
Lando | Slovakio | |
Regiono | Stredné Považie | |
Loĝantaro | 10 470 | |
Alto | 258 metro |
Nová Dubnica estas urbo en Stredné Považie en Slovakio.
Kompreni redakti
Historio redakti
Nová Dubnica estis fondita en 1951 por provizi loĝadon al laborantoj de proksimaj fabrikoj. Ĝia nuntempa nomo estas derivita de la apuda urbo Dubnica nad Váhom (kiun loĝantoj de Nová Dubnica familiare nomas ankaŭ Stará Dubnica).
Klimato redakti
Eniri redakti
Nová Dubnica estas relative malgranda urbo kun randa situo. Kutime plej oportunas veturi al Trenčín kaj de tie al Nová Dubnica.
Eniri avie redakti
Neniu flughaveno estas aparte proksima al Nová Dubnica. Tamen ĝi estas bone konektita kun pluraj flughavenaj urboj, de kie eblas veturi surgrunde dum 2-4 horoj.
La plej proksima flughaveno estas en Bratislavo (BTS IATA). Uzeblas ankaŭ tiuj en Košice (KSC IATA), Brno (BRQ IATA), Krakovo (KRK IATA), Budapeŝto (BUD IATA) aŭ Vieno (VIE IATA).
Eniri trajne redakti
La plej proksima trajna stacio estas en la apuda municipo Trenčianska Teplá. Kvankam la minucipo estas malgranda, ofte tie haltas eĉ rapidtrajnoj. De tie eblas veturi al Nová Dubnica per interurba buso, taksio aŭ piediri dum ĉ. 1 horo.
Alternative vi povas trajne veturi al Trenčín, kaj de tie per loka buso.
Eniri buse redakti
Longdistancaj busoj kutime haltas en Trenčín. De tie eblas veturi per interurba buso.
Eniri aŭte redakti
Apud la urbo estas la aŭtovojo D1 inter Bratislavo kaj Košice.
Transportiĝi redakti
Nová Dubnica estas malgranda, kompakta urbo. Plejparto de aferoj estas en piedira distanco.
Transportiĝi perpiede redakti
Ofte estas pli facile kaj rapide simple piediri ol uzi aŭton aŭ serĉi publikan veturon. La urbo estas bone adaptita al piedirantoj kaj estas sekure piediri.
Publika transporto redakti
Transportiĝi aŭte redakti
Vidi redakti
Fari redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
En Nová Dubnica estas oficejo de E@I (pasintece estis en Partizánske), la organizo, kiu komencis retejojn kiel lernu.net kaj organizas eventojn kiel SES kaj Poliglota kunveno.
Lokaj esperantistoj redakti
Danke al E@I, en la urbo kutime estas pluraj junaj esperantistoj.
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
- Trenčín - regiona urbo kun fama burgo
Rimarkoj redakti