Okcidenta Slovakio estas regiono inkludanta la ĉefurbon Bratislavo, la Slovakian Danuban valon kaj aliajn malaltejojn. Ĝi najbaras oriente kun Centra Slovakio, norde kun Ĉeĥio, okcidente kun Aŭstrio kaj sude kun Hungario.
Regionoj
redaktiBratislavo kaj ĉirkaŭaĵo (Bratislavo, Modra) Slovakia ĉefurbo kun multaj historiaj kaj naturaj cellokoj |
Transmontejo (Malacky) Biciklado kaj marŝado apud multaj lagoj kaj la rivero Morava. Banloko en Šaštín, kulturaj monumentoj en Skalica. |
Podunajsko (Komárno, Dunajská Streda) Eksteraj varmakvaj banejoj malfermitaj tutan jaron, bicikla vojo Bratislavo-Komárno, akvomuelejoj ĉe Malgranda Danubo. |
Stredné Považie (Myjava, Trenčianske Bohuslavice, Trenčianske Teplice, Trenčín, Nová Dubnica) Marŝado en Malgrandaj Karpatoj, kulturo en Trenčín, Esperantumado en Nová Dubnica. |
Dolné Považie (Trnava, Piešťany) Marŝado en Malgrandaj Karpatoj, monde konata banloko en Pieštany, multaj kasteloj laŭ la iama komerca vojo "Ĉeĥa vojo". |
Horná Nitra (Prievidza, Partizánske) Belega kastelo, varmakvaj banejoj kaj bestĝardeno en Bojnice. |
Dolná Nitra (Nitro) Biciklado kaj marŝado. Malnovaj preĝejoj kaj aliaj historiaj monumentoj en la plej malnova Slovaka urbo - Nitro. |
Tekov (Levice) Ankaŭ nomita "Dolné Pohronie", enhavas kastelojn en Levice kaj Hronský Beňadik. |
Urboj
redakti- Bratislavo - ĉefurbo de Slovakio kun bona nokta vivo, kulturaj eventoj kaj iom internacia etoso
- Bojnice - la plej bela, nova kastelo kaj la plej granda bestoĝardeno de Slovakio
- Nitro - la plej malnova slovaka urbo kun bela burgo
- Piešťany - monde fama banurbo
- Trenčín - pruvo pri iama ĉeesto de romanoj, majesta burgo
- Trnava - tre malnova urbo, 12 preĝejoj kaj bone konservita baroka arĥitekturo
Esperantaj urboj
redakti- Nová Dubnica — unu el plej novaj Slovakiaj urboj; centro de la Esperanta movado en Slovakio pro la oficejo de E@I kun pluraj eksterlandaj volontuloj
- Modra - ĉiun paran jaron tie okazas Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST)
Aliaj cellokoj
redaktiKompreni
redaktiEniri
redaktiTransportiĝi
redaktiVidi
redaktiFari
redaktiManĝi
redaktiTrinki
redaktiResti sekura
redaktiViziti plu
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Western Slovakia en la Ŝablono:Lingv/ra Vikivojaĝo.