| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Toskanio | |
Loĝantaro | 152.510 (2023) | |
Alto | 3 |
Kompreni
redaktiLa municipa teritorio de Livorno ankaŭ inkludas la insulo Gorgona kaj la Secche della Meloria kiuj estas parto de la Nacia Parko de la Toskana Insularo.
Historio
redaktiEl ĉiuj toskanaj urboj ĝi estas kutime konsiderata la plej moderna, kvankam en ĝia teritorio troviĝas diversaj historiaj, artaj kaj arkitekturaj atestoj, kiuj postvivis la amasajn bombadojn de la Dua Mondmilito. La urbo, kiu konsiderinde disvolviĝis en la dua duono de la 16-a jarcento, estis grava libera haveno. Tio kontribuis al igi ĝin, ekde la fino de la deksesa jarcento, pluretna kaj multkultura urbo, el kiu pluvivas gravaj spuroj, kiel konstruaĵoj de publika utileco nedisigeble ligitaj al la nomoj de la gravaj eksterlandaj komunumoj, kiuj frekventis la liberan havenon ĝis la dua duono de la deknaŭa jarcento. La urbomuroj mem, de kiuj nur kelkaj sekcioj nuntempe restas, ne estis kreitaj por defendaj celoj, sed por doganceloj: la areo ene de la muroj limigis la "Liberan Havenon" en kiu varoj kaj homoj povis cirkuli sen impostoj kaj limigoj. Tiu internacia alvokiĝo igis Livorno-n tre konata eksterlande.
Inter la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a jarcento, paralele kun la komenco de la industriiĝo, Livorno estis ankaŭ turisma celo de internacia graveco pro la ĉeesto de renomaj banlokoj kaj kuraclokoj, kiuj donis al la urbo la kromnomon de Montecatini ĉe la maro.
Klimato
redaktiLa klimato de la urbo estas mediteranea, kun someroj mildigitaj de la mara brizo (absoluta maksimumo de +37 °C en julio 1983) kaj ne tro malvarmaj vintroj (sed tamen okazis historia minimumo de -7 °C en januaro 1985). Pluvo estas ĉefe koncentrita en printempo kaj aŭtuno.
Aliri
redaktiAviadile
redaktiLivorno troviĝas je preskaŭ dudek kilometrojn de la Flughaveno Galileo Galilei de Pizo, kiu estas la plej grava de Toskanio kaj inter la plej gravaj de Centra Italio.
Trajne
redaktiLivorno estas atingebla per la sekvaj stacidomoj:
- Livorno Centrale: grava stacidomo, ĝi estas la ĉefa stacidomo de la komunumo; ĝi faras pasaĝerservojn kaj diversaj kategorioj da trajnoj haltas tie;
- Livorno Antignano: malgranda stacidomo en la samnoma kvartalo (iam antaŭurba vilaĝo), funkciigas pasaĝerservojn sed haltas nur regionaj trajnoj;
- Quercianella-Sonnino: plenumas pasaĝerservon; ĝi situas ene de la municipo de Livorno, servante la vilaĝeton de Quercianella.
Livorno estas ligita per regionaj linioj al multaj lokoj en la regiono, inkluzive de Pizo, Florenco kaj Groseto.
Ŝipe
redaktiLa haveno de Livorno estas grava kaj por komerca, kaj por pasaĝera trafiko, kapabla gastigi eĉ la plej grandajn ekskursoŝipojn. La urbo ankaŭ havas turismajn havenetoj: krom la haveno "Nazario Sauro", situanta proksime de la ĉefhaveno, aliaj alteriĝlokoj troviĝas en la distriktoj de Ardenza, Antignano kaj en la vilaĝeto de Quercianella. Eblas atingi Livornon per pramo el la urboj Bastia, Golfo Aranci, Olbia, Palermo kaj ĉiusemajne, precipe somere, de Ruĝa Insulo. La kargokompanioj kiuj funkciigas tiujn itinerojn estas Corsica Ferries, Grimaldi Lines kaj Moby Lines.
Buse
redaktiMoviĝi
redaktiVidi
redaktiPreĝejoj
redaktiMonumentaj tombejoj
redakti- Famedio di Montenero - Situanta sur la monteto Montenero, antaŭ la sanktejo, ĝi estas ia panteono, kie estas enterigitaj famaj homoj el Livorno kiel Giovanni Fattori kaj Francesco Domenico Guerrazzi.
- Judaj Tombejoj - La nuraj kiuj travivis ĝis hodiaŭ estas la Juda Tombejo en viale Ippolito Nievo (ne plu uzata kaj duonforlasita) kaj tiu apud la urba tombejo de la Lupoj, ankoraŭ uzata.
- Antikva angla tombejo - via Verdi - Unu el la unuaj protestantaj tombejoj en Italio, ĝi enhavas la tombon de Tobias Smollett. Ĝi situas proksime de la preĝejo de San Giorgio, antaŭe didomo por la anglikana komunumo. Ĉirkaŭ 1840 ĝi estis anstataŭigita per dua tombejo.
- Greka Ortodoksa Tombejo - en strato Mastacchi - Malfermita ĉirkaŭ 1840, ĝi enhavas la kapelon de la Dormado de Maria, la nuna sidejo de ortodoksaj religiaj ritoj post la detruo de la dekokajarcenta preĝejo de la Sankta Triunuo. Tie estas la kapeloj de la familio Maurogordato, kies membroj estis la posedantoj, en Livorno, de pompa vilao kaj granda palaco ĉe Fosso Reale.
- Tombejo de Germana Nederlanda Kongregacio - Ĝi estas najbara al la greka ortodoksa kaj estis konstruita por anstataŭigi la pli malnovan protestantan tombejon nomitan "Ĝardeno de la nederlandanoj". La tomboj de la Mayer kaj Kotzian-familioj situas ĉi tie.
Aliaj arkitekturaĵoj
redakti- Cielskrapanto en Piazza Matteotti - Kun siaj 26 etaĝoj (91 m alta) ĝi estas la plej alta konstruaĵo en Livorno kaj reprezentas grandan arkitekturan ekzemplon de dudek-jarcentaj turdomoj. Ĝi estis dizajnita en la 1950-aj jaroj fare de la fama Giovanni Michelucci nome de la Ministerio de la Fisko. Ĝi situas je mallonga distanco de Vilao Fabbricotti.
- Palaco de la Marmoraj Kolumnoj - Via Borra, 29 - Ĝi estas unu el la plej elegantaj konstruaĵoj en la kvartalo nomata Nova Venecio, karakterizita de multaj marmoraj ornamoj. Ĝi estis konstruita nome de la Gamberini-familio surbaze de dezajno atribuita al Giovan Battista Foggini; poste, en la frua dudeka jarcento ĝi estis aneksita al la apuda Palaco de la Monte di Pieta.
- Banloko "Akvoj de la Sano" - Tiu ĉi establaĵo estas tre valora arkitekturo de la komenco de la dudeka jarcento, kiu situas mallonge de la Centra Stacio kaj kelkajn kilometrojn de la plej malnova Bagnetti della Puzzolente. Ĝi plenumis sian agadon ĝis la eksplodo de la dua mondmilito, poste en 1968 ĝi estis difektita de fajrego: hodiaŭ ĝi estas en malbonaj konservadkondiĉoj.
- Kastelo Sonnino - Ĝi estis la loĝejo de barono Sidney Sonnino kaj staras sur promontorio superrigardanta la maron kelkajn kilometrojn de la urbo, proksime de la vilaĝeto Quercianella. Ĉi tie, en kaverno en la krutaĵo, estis enterigita la korpo de Sonnino mem, kiu ĉiam estis aparte ligita al tiuj fascinaj lokoj.
- Turo de Melorio - Ĝi estas dekok-jarcenta konstruaĵo ĉe la Labroniana marbordo, antaŭ la maro, kiu en 1284 estis la scenejo de la fama batalo inter la ĝenovanoj kaj pizanoj.
- Leopoldaj Muroj - Ili reprezentas la antikvajn paspag-murojn de la urbo kaj havis neniun defendan celon. Ili estis konstruitaj ekde la 1830-aj jaroj laŭ dezajno fare de Alessandro Manetti kaj Carlo Reishammer. Fine de la sama jarcento la muroj estis pligrandigitaj; disfaligitaj en la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento, kelkaj partoj daŭre estas konservitaj (Porta San Marco, Barriera Fiorentina, Barriera Margherita, ruinoj de la akvodogano) kaj parto de la itinero, konsistante el eleganta muro kovrita per ŝtono.
- Nova Fortikaĵo - Ĝi estis konstruita laŭ dezajno de Bernardo Buontalenti kaj Don Giovanni de' Medici, fine de la deksesa jarcento, kaj poste estis modifita por fari lokon por la kresko de la kvartalo Nova Venecio. Hodiaŭ la Fortikaĵo estas utiligita kiel publika verda spaco same kiel ejo por okazaĵoj kaj manifestacioj.
- Malnova Fortikaĵo - Ĉi tiu fortikaĵo interkovras ĉiuj jarcentoj de la historio de la urbo, ekde la unuaj romiaj setlejoj, ĝis la militdetruoj de la dudeka jarcento. Tamen ĝia nuna aspekto ŝuldiĝas al Antonio da Sangallo la Maljuna, kiu, komence de la 16-a jarcento, estis taskigita transformi fortikaĵon de piza origino en imponan militmaŝinon.
- Monumento al Ferdinando la 1-a konata kiel la Kvar Maŭroj
Fari
redaktiInteresa boatvojaĝo de la "fosoj", la kanaloj konstruigitaj de la familio Medici, kiuj trairas la centron de la urbo. Ekirante de la haveno Medici, vi transiras la urbocentron ĝis vi atingos la tipan venecian kvartalon, ĉirkaŭirante la murojn de la Fortezza Nuova kaj la Fortezza Vecchia.
Lerni
redaktiLabori
redaktiAĉeti
redaktiVendejaroj
redaktiManĝi
redaktiTrinki
redaktiLoĝi
redaktiSekureco
redaktiEsperanto
redaktiLokaj esperantistoj
redaktiGruppo Esperantista Livornese "Ni semas"
esperantolivorno@gmail.com