Palermo
Palermo
Lando Italio
Regiono Sicilio
Loĝantaro 660mil (2019)
Alto 14 m

Palermo (ankaǔ itale Palermo /pa'lɛrmo/), kun ĉ. 650mil loĝantoj, estas la ĉefurbo de Sicilio, kaj situas en la okcidenta parto de ĝia norda marbordo.

Kompreni redakti

 
Palermo (pentraĵo farita en 1572).

Palermo kuŝas en la Aŭra Kuvo (itale Conca d'Oro, elp. konka doro), t.e. malgranda duoncirkla ebenaĵo, cirkaŭata sude, okcidente kaj norde de mezaltaj montoj, oriente de la maro. La lokon jam atentis la antikvaj Fenicoj, ĉar ĝi estis tre favora al havenurbo kun apuda kamparo bone protektata.

Dum jarcentoj, en la Mezepoko kaj poste, Palermo estis ĉefurbo de reĝlando, kaj restas eminentaj monumentoj de la pasinta gloro.

Historia skizo redakti

Ekde antikvaj tempoj Palermo estis taksata bonega haveno, aldone la ebenaĵo donis abundon da fruktoj kaj legomoj.

La fondintoj de Palermo estis Fenicoj, verŝajne el Kartago. En la 3-a jarcento a.K. ĝi estis konkerita de la Romianoj.

En 831 la Araboj el Nordafriko konkeris Palermon kaj elektis ĝin ĉefurbo de Sicilio. Palermo restis sub la Araboj ĉ.250 jarojn; ilia influo sur la arkitekturo estas videbla en pluraj monumentoj.

La araba regado finiĝis en la 11-a jarcento. Palermo estis kaptita de la Normandoj en 1072, kiu retenis ĝin kiel ĉefurbo de Sicilio. En 1194, post la geedziĝo de Konstanca de Sicilio (lasta idino de la regantaj normandoj) kun Henriko la 6-a, la reĝlando de Sicilio unuiĝis kun la Sankta Romia Imperio. (...)

Klimato redakti

Vidi redakti

 
Mapo de Palermo
 
Katedralo de Palermo

1 - Katedralo de Palermo

 
Palaco de la Normandoj

2 - Palaco de la Normandoj (Palazzo dei Normanni) kun la fama Palaca Kapelo (Cappella Palatina), riĉa je mozaikoj plejparte de la 12-a jarcento.

 
Sakta Johano de la Hermitoj

3 - Sankta Johano de la Ermitoj (San Giovanni degli Eremiti), preĝejo kun klaraj arabaj elementoj.

 
Arkeologia Muzeo

4 - Arkeologia Muzeo (Museo Archeologico Antonio Salinas), kun multaj artaĵoj de la antikva Sicilio, kaj greka, kaj negreka.

 
Sakta Maria de la Admiralo, kutime nomata la Martorana, kaj, dekstre, Sankta Kataldo

5 - Martorana, preĝejo oficiale nomata Sankta Maria de la Admiralo (Santa Maria dell'Ammiraglio), riĉa je bizancaj mozaikoj. Tute apude (dekstre en la foto) estas la arab-normanda preĝejo Sankta Kataldo.

 
Teatro Politeama

6 - Teatro Politeama.

 
Sankta Maria de la Ĉeno

7 - Sankta Maria de la Ĉeno (Madonna della Catena), iam Sankta Maria de la Haveno (Madonna del Porto), apud la malnova haveno.

Fari redakti

Aĉeti redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

En la urbo aŭ tute apude, estas 0 gastigantoj de Pasporta Servo (2020/12).

Sekureco redakti

Esperanto redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.