regiono de Italio, konsistanta el insuloj en Mediteraneo
Sicilio
Sicilio
(Sicilia)
Ĉefurbo Palermo
Areo 25 832 km²
Loĝantaro 4 953 000 (2020)

Sicilio (itale: Sicilia elp. siĉilja) estas regiono en suda Italio, entenanta la samnoman insulon (la plej grandan en la Mediteraneo) kaj plurajn malgrandajn insuletojn apude.

Kompreni redakti

Sicilio estas mezgranda insulo (25 426 km²), la plej granda en la Mediteraneo, kun pli-malpli triangula formo. Administrative, la regiono (25 832 km²) entenas ankaŭ plurajn apudajn insuletojn (tri insularojn: Eolie, Egadi, Pelagie, kaj aldone Ustica kaj Pantelleria), kiuj sume okupas malpli ol 2% de sia tuta areo.

La ĉefurbo kaj plej granda estas Palermo. Alia granda urbo estas Katanio.

En Sicilio situas la plej granda vulkano en Eŭropo, Etno (Etna), kaj pluaj vulkanoj en kelkaj insuletoj. Estas ankaŭ alispecaj montoj, ĝis preskaŭ 2000m. Al uloj amantaj maron, Sicilio oferas longegajn marbordojn kaj sablajn kaj rokajn.

Por uloj amantaj historiajn restaĵojn, Sicilio estas riĉa je konstruaĵoj de la antikvaj helenoj, kiuj fondis plurajn gravajn kolonjojn en la insulo. Ankaŭ estas antikvaj restaĵoj de Fenicoj kaj Romianoj. Abundas mezepokaj kaj barokaj preĝejoj, kasteloj, palacoj, en kiuj miksiĝas la artaj tradicioj de pluraj popoloj - araboj, bizancanoj, normandoj, katalanoj, hispanoj ktp

Uloj amantaj bonan manĝadon trovos en Sicilio bongustan kaj varian tradician kuirarton.

Tereno redakti

 

En norda Sicilio estas kalkoŝtona montoĉeno, sekvaĵo de Apeninoj, pli-malpli malaltiĝanta de oriento al okcidento. La plej alta pinto atingas 1979m.

Oriente estas la granda vulkano Etno (itale Etna), ĉ. 3300m, norde de la urbo Katanio.

En la plej suda angulo estas la montoj Ibleaj (Iblei), kies plej alta pinto estas alta nur 987m. Dikaj kalkoŝtonaj tavoloj, kun profundaj, krutaj valoj, kaŝas en sia profundo eksan submaran vulkanaron, ekerupciintan antaŭ 200 milionoj da jaroj.

Ebenaĵoj estas malgrandaj kaj riveroj mallongaj. La plej longa rivero en Sicilio (Salso) estas nur 144km longa.

Ĉirkaŭ Sicilio estas pluraj insuletoj, el kiuj la plej granda (Pantelleria) havas areon nur de 85 km². La plej turismaj insuletoj estas la Liparaj insuloj (ankaŭ "Eolaj"; itale Isole LipariEolie), insularo de vulkandevenaj insuloj, kun du aktivaj vulkanoj sur la insuloj Vulcano kaj Stromboli.

Historio redakti

Prahistorio redakti

 
Tomburbo de Pantaliko

Prahomoj ekloĝis en Sicilio verŝajne antaŭ 20-30mil jaroj, kiam eblis marŝi de Afriko al Sicilio senboate.

Je la komenco de la 2-a jarmilo a.K. en Sicilio loĝis la Sikeloj (oriente) kaj la Sikanoj (okcidente). Ili jam konis agrikulturon, bredadon kaj eĉ bronzon (feron pli malfrue, dum la 1-a jarmilo a.K.), kaj postlasis monumentojn kiuj povas interesi turistojn.

Inter ili, la tomburbo ("nekropolo") de Pantaliko, en la montetoj okcidente de Sirakuzo, estas tiom grava ke Unesco enmetis ĝin en la liston de la Monda Heredaĵo. Estas aliaj similaj tomburboj, malpli vastaj, en sudorienta Sicilio, kaj malsamaj tomburboj apud Palermo (Alia).

Pluaj menciindaj monumentoj estas la bronzepoka vilaĝo trovita en la insulo Panareo (Liparaj insuloj) kaj dolmenoj en pluraj lokoj.

Antikva historio redakti

Grandajn ŝanĝoj alportis al Sicilio la influo kaj poste la konkero de transmaraj civilizoj: la Punoj kaj la Grekoj.

Multaj atestoj de la greka periodo ankoraŭ hodiaŭ restas, precipe la antikvaj temploj en la Valo de la Temploj en Agrigento, la ruinoj de la antikva urbo Segesta (kie estas templo kaj teatro) kaj la akropolo de Selinunte.

De la posta romia regado sur la insulo restas gravaj monumentoj en Katanio (la romia forumo, la romia Odeono kaj kelkaj banejoj), en Sirakuzo (amfiteatro, katakomboj kaj romiaj banejoj), en Taormino (antikva teatro) kaj en Tindari (muroj, teatro greka kaj romia baziliko).

Kun la kolapso de la Okcident-Romia Imperio, la vandaloj (440-493) kaj poste la Erulo-Ostrogotoj (493-555) alvenis sur la insulon. En la 6-a jarcento Sicilio pasis al la bizancanoj (535-963) de kiuj restas multaj ekzemploj de preĝejoj kaj rokaj loĝejoj en diversaj partoj de la insulo.

(...)

Mezepoka historio redakti

Araba dominado komenciĝis en la okcidenta parto de la insulo en 827 kun procezo de progresema kaj malrapida vastiĝo sur la insulo ĝis totala konkero. Palermo fariĝis la ĉefurbo de la Kalifujo de Sicilio. Sur la insulo restas multaj toponimoj derivitaj el tiu periodo (Caltanissetta, Mazara, Alcamo, ktp.) kaj ankaŭ vortoj de la sicilia dialekto.

La konkero de Mesino fare de Roger I ĉirkaŭ 1060 markis la komencon de la fino de la araba regado sur la insulo kiu nur finiĝis en 1091. Ruĝero la unua kaj la aliaj normandaj reĝoj kreis klerigitan kaj tolereman regnon kiu ekspluatis la plej bonajn rimedojn, arabajn, judajn, kaj latinajn por konstrui nekompareblajn konstruaĵojn: la preĝejo de San Giovanni degli Eremiti, la Palatina Kapelo, la Palacoo de la Normanoj kaj la Palazzo de la Kubo en Palermo. Krome, la diversaj surskriboj en kvar lingvoj tiam uzataj atestas pri tio.

Pro heredaj kialoj, Sicilio pasis sub la regadon de Frederiko la 2-a von Hohenstaufen en 1194 kiu malfermis la ŝvaban epokon sur la insulo kaj la daŭrigon de periodo de grandiozeco kaj toleremo ĝis 1266. En ĉi tiu kulture riĉa kunteksto naskiĝis la sicilia poezia skolo kiu, laŭ multaj historiistoj, reprezentas la unuan veran skizon de la itala vulgara lingvo.

(...)

Posta historio redakti

post longa periodo de malbona regado de francoj kaj hispanoj, en 1734 sekvis la longa regado de la Burbonoj kiuj unuigis Sicilion kun la Reĝolando de Napolo (Reĝolando de la Du Sicilioj).

Per la fama surteriĝo de la "Ruĝaj Ĉemizoj" de Garibaldi en 1861 en Marsalo, kaj la sekva konkerado de la insulo, unuiĝis la sudon al la nordo de Italio. La okazaĵoj de tiuj tagoj estas majstre rakontitaj en la fama romano Il Gattopardo de Tomasi di Lampedusa. La unuaj jaroj da unuigo estis malbonaj por la insulo, ĉar ĝi iĝis pli malriĉa, kaj tio kreis fekundan grundon por ribeloj. La ordo establita poste de la faŝisma reĝimo, tamen, ankoraŭ pli malriĉigis la insulon kiu poste kiel la tuta Italio estis trenita de faŝismo en la Duan Mondmiliton, iĝante batalkampo en 1943 kun la Aliancanoj sur la suda marbordo de Sicilio inter Gela kaj Sirakuzo. En 1946 la insulo akiris specialan statuson kun sia propra parlamento kaj regiona asembleo.

(...)

Etnoj redakti

La plimulto de la loĝantoj en Sicilio (nekonsiderante enmigrintojn) estas kompreneble italoj. Ili parolas tradicie la sicilan dialekton kiun multaj fakuloj taksas apartan lingvon (la sicilian lingvon). Estas ankaŭ vikipedio en la sicila (Pàggina principali). La sicilia enhavas kelkajn dialektojn. La oficiala lingvo estas la itala, kaj estas ankaŭ multaj homoj kiuj parolas denaske nur la puran italan.

En Sicilio estas tamen ankaŭ lingvaj insuloj:

  • ĉ. 60mil homoj (en 14 komunumoj, inter kiuj Nicosia kaj San Fratello) parolantaj norditalajn dialektojn, idoj de homoj movitaj ĉi tien de la Normandoj dum la Mezepoko;
  • ĉ. 30mil homoj (en 5 komunumoj, inter kiuj Piana degli Albanesi) parolantaj apartan dialekton de la albana, idoj de fuĝintoj venantaj de la nuna Albanio kiam ĝi estis konkerita de la Otomana imperio (ĉ. 1300); la dialekto restis pli simila al la mezepoka albana lingvo al la nunaj dialektoj en Albanio;
  • tre malmultaj homoj apud Messino parolantaj apartan dialekton de la greka lingvo, ankaŭ parolatan en Kalabrio kaj Apulio; ili estas idoj de la grekoj kiuj loĝis en Sicilio kaj Suditalio dum la antikva tempo.

Klimato redakti

La klimato en Sicilio estas tipa mediteranea klimato.

Vintroj estas malvarmetaj sed ne plene malvarmaj. La nokta temperaturo tre malofte falas sub nulon (ne ĉiun vintron, kaj neniam longe); kutime dum vintraj tagoj la temperaturo varias de 6°C al 15°C.

Someroj estas varmaj, kaj povas esti tre varmaj en kelkaj jaroj. La temperaturo povas superi 40°C, kvankam plej ofte ĝi atingas 30°-35°C dum la plej varma parto de la someraj tagoj.

Tamen la temperaturo dependas de la alto. Sur la vulkano Etno (kiu superas 3000m) povas esti malvarme eĉ somere.

Pluvoj estas abundaj nur vintre (10-15 pluvaj tagoj monate). Dum julio kaj aŭgusto pluvas kutime nur 1-2 tagojn monate.

Urboj redakti

La ĉefaj urboj estas:

  • Palermo (itale Palermo /pa'lɛrmo/), antikva urbo, nuntempe regiona ĉefurbo, kun ĉ. 650mil loĝantoj
  • Katanio (itale Catania /ka'ta:nja/), fondita de la antikvaj grekoj ĉe la piedo de Etno, kun ĉ. 300mil loĝantoj
  • Mesino (itale Messina /me'ssina/), la plej proksima al Kalabrio, kun ĉ. 200mil loĝantoj

Pli malgrandaj urboj, ĉefurboj de provincoj, estas:

Esperantaj urboj redakti

Aliaj cellokoj redakti

Estas pluraj urbetoj interesaj por turistoj pro siaj monumentoj, marbordoj aŭ festivaloj.

Aliaj gravaj cellokoj estas la vulkano Etno (it. Etna) kaj la apuda Gorĝo de Alkantaro (it. Alcantara). Ĉiuj insuletoj estas ĉarmaj kaj vizitindaj, kvankam kelkaj postulas longetan ŝipveturadon (ekzemple, necesas 3 horoj de Palermo al Ustica kaj ĉirkaǔ 6 aǔ pli de [[Trapani al Pantelleria).

Eniri redakti

Eniri avie redakti

La plej gravaj flughavenoj en Sicilio estas en Palermo kaj Katanio. Alia menciinda flughaveno estas en Trapani.

Pli malgrandaj flughavenoj estas en Comiso, Pantelleria kaj Lampedusa. La vojaĝantoj celantaj la urbon Messina povas flugi ankaŭ al Reggio Calabria, en la apuda Kalabrio.

Eniri trajne redakti

Kvankam ne estas pontoj aŭ galerioj de Kalabrio al Sicilio, eblas atingi Sicilion trajne. Estas apartaj pramoj transportantaj trajnojn kune kun la vojaĝantoj inter Villa San Giovanni en Kalabrio kaj Mesino en Sicilio. La plimulto de tiuj trajnoj veturas de Romo al Palermo aŭ Katanio, kun ĉefaj haltoj en Napolo, Salerno, Mesino (estas ankaŭ pluaj haltoj). Kelkaj trajnoj veturas nokte kaj entenas diverstipajn litojn.

La vojaĝo de Romo al Palermo daŭras kutime ĉirkaŭ 11 horojn, de Romo al Katanio ĉ. 10h.

Eniri ŝipe redakti

Kompreneble, ŝipoj kaj pramoj estas kutima maniero por atingi insulon.

La plej gravaj havenoj en Sicilio estas Palermo, Katanio, Mesino kaj Trapanio. Pluaj menciindaj havenoj estas Milazzo kaj Termini Imerese ĉe la norda marbordo, Porto Empedocle kaj Pozzallo ĉe la sudokcidenta.

Oftaj pramoj transiras la markolon inter Kalabrio (Villa San Giovanni) kaj Sicilio (Mesino).

Aliaj gravaj maraj kunligoj inter Suditalio kaj Sicilio (plejparte pramoj) estas inter Napolo aŭ Salerno kaj Palermo / Milazzo / Mesino / Katanio / Termini Imerese. Multaj kompanioj ebligas ke aŭtoveturantoj vojaĝu tage aŭte kaj nokte ŝipe, se tion ili ŝatas.

Aldonaj pramoj (aŭ ŝipoj) kunligas regule Sicilion kun Civitavecchia, Cagliari, Livorno, Ĝenovo, Tunizo, Malto (inter Malto kaj Katanio aŭ Pozzallo).

Estas ankaŭ rektaj kunligoj de Napolo / Salerno / Vibo Valentia al la insuloj Eoliaj.

Ekzemploj estas:

  • longaj kunligoj (ofte noktaj): Napolo-Palermo 11-12h, Ĝenovo-Palermo ĉ. 21h, Tunizo-Palermo 11-12h, Malto-Katanio 7h
  • mallongaj kunligoj: Villa San Giovanni-Mesino 0h20, Malto-Pozzallo 1h45

Informoj troveblas interrete ekzemple ĉe:

Eniri buse redakti

Eniri aŭte redakti

Moviĝi redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi trajne redakti

Transportiĝi ŝipe redakti

Por atingi insuletojn necesas uzi ŝipojn (kutime pramojn).

La havenoj plej uzataj por atingi insuletojn estas:

  • por la Liparaj Insuloj: Milazzo apud Mesino
  • por Ustica: Palermo
  • por la Egadaj Insuloj kaj por Pantelleria: Trapani
  • por Lampeduzo: Porto Empedocle apud Agrigento

Transportiĝi buse redakti

Veturi aŭte redakti

Bicikli redakti

Piediri redakti

Vidi redakti

 
Sicilio

Antikvaj postsignoj estas tre abundaj en Sicilio. La plej famaj estas grekaj konstruaĵoj, kiel la teatroj de Taormina (25), de Sirakuzo (17), de Palazzolo Acreide (20) aŭ la temploj de Agrigento (13). En okcidenta Sicilio, en Selinunto kaj en Segesto, troveblas temploj influitaj de la greka civilizo, sed ne propre grekaj.

Aliaj antikvaj konstruaĵoj estas romiaj. Inter ili la plej fama estas verŝajne la romia vilao de Piazza Armerina.

(...)

Fari redakti

Komuniki redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Tradiciaj manĝaĵoj redakti

La Sicilia kuirarto estas plejparte malsimila al la itala kuirarto, kvankam troveblas ankaŭ komunaj pladoj kaj pluraj reciprokaj influoj. Ene de ĝi, estas receptoj kutimaj nur en la okcidenta aŭ en la orienta parto de la insulo.

Pluraj manĝaĵoj estas manĝeblaj dum promenado aŭ ĉe la bordo de la vojo. Inter ili:

(...)

Vegetarismo kaj veganismo redakti

Trinki redakti

Alkoholaĵoj redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Sano redakti

Respekto redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Esperantaj renkontiĝoj redakti

La 79-a Itala Kongreso de Esperanto okazis en 2012 en Sicilio, en la urbeto Mazara del Vallo (okcidenta Sicilio).

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.