| ||
Lando | Francio | |
Regiono | Akvitanio-Limoĝio-Puatuo-Ĉarentoj | |
Loĝantaro | 74 344 (2013) | |
Alto | 0 m |
La Rochelle estas urbo de Francio, prefektejo de la departemento Charente-Maritime. Ĝi situas ĉe la Atlantika oceano kaj estas konata pro siaj tri havenoj.
Aliri redakti
Aviadile redakti
La flughaveno La Rochelle - île de Ré havas enlandajn kaj internaciajn flugojn al Okcidenta Eŭropo per pluraj kompanioj, inkluzive de Ryanair, easyJet. Okazas tutjare flugoj al Dublino, Londono-Stansted, Liono, Parizo-Orly, Porto kaj somere al pluraj aliaj urboj, inkluzive de multaj urboj en Britio.
Trajne redakti
Al la stacidomo La Rochelle-ville veturas rapidtrajnoj (TGV) de Parizo tra Tours kaj Poitiers, kaj regionaj trajnoj (Intercités) veturas al Nantes kaj Bordeaux.
Aŭte redakti
La Rochelle estas unu el la malmultaj grandaj urboj de Francio, kiu ne havas rekte aŭtoŝoseon. Oni tamen povas facile atingi ĝin de Parizo aŭ Bordeaux:
- de Parizo: elirejo “La Rochelle” de la aŭtoŝoseo A10, poste vojo N11,
- de Nantes: elirejo “La Rochelle” de la aŭtoŝoseo A10, poste vojoj A837 kaj D137,
- de Bordeaux: de Maras per RD137 aŭ A83 tra Niort kaj poste N11.
Aŭtobuse redakti
Eurolines ofertas veturojn de La Rochelle al Bayonne kaj Karkasuno kaj al multaj urboj de Hispanio kaj Portugalio.
Vidi redakti
- La Malnova haveno (Vieux Port) estas la ĉefa vidindaĵo de La Rochelle. Ĉe ĝi troviĝas pluraj turoj, inkluzive de la turo Saint-Nicolas, de kie estas bela panoramo al la haveno kaj la urbo.
- La akvariejo enhavas riĉan marbestaron, inkluzive de ŝarkoj.