franca departemento
| ||
Lando | Francio | |
Regiono | Akvitanio-Limoĝio-Puatuo-Ĉarentoj | |
Ĉefurbo | La Rochelle | |
Areo | 6 864 km² | |
Loĝantaro | 628 733 (2012) | |
Charente-Maritime estas departemento en sudokcidenta Francio, ĉe la Atlantika marbordo.
Urboj
redakti- La Rochelle: la ĉefurbo kaj plej granda urbo, konata pro sia haveno kaj sia akvariejo.
- Rochefort: urbo ĉe la rivero Charente, kreita kiel armea haveno en 1666.
- Royan: banurbo ĉe la “Marbordo de Beleco”.
- Saintes: la dua plej granda urbo, kiu havas riĉan heredaĵon, inkluzive de gaŭl-romia amfiteatro kaj baziliko.
- Jonzac: mezepoka urbo ĉe la rivero Seugne.
- Mirambeau
- Talmont-sur-Gironde: unu el la “plej belaj vilaĝoj de Francio”, konstruita en eta duoninsulo ĉe Ĝirondo.
- Saint-Palais-sur-Mer: banurbo apud Royan.
- La Tremblade: ostrobreda haveno kaj banurbo.
- Marennes: urbeto fronte al Oléron, konata pro siaj ostroj kaj sonorilturo.
- Brouage: cidatelo meze de marĉo.
- Pons: mezepoka urbeto.