Oléron
Oléron Flago
Lando Francio
Regiono Charente-Maritime
La lumturo de La Cotinière
Areo 174 km²
Loĝantaro 21 790 (2012)

Oléron estas atlantika insulo en la sudoriento de Francio, en la departemento Charente-Maritime. Ĝi estas konata pro siaj sablaj strandoj, siaj pinaj arbaroj kaj siaj ostroj.

Aliri redakti

Aŭte redakti

La insulo Oléron estas konektita al ĉeftero per trikilometra ponto apud Marennes.

Bicikle redakti

La ponto estas malfermita ankaŭ al bicikloj, sed ĝi ne havas apartan biciklan vojon.

Vidi redakti

 
La lumturo Chassiron
  • La lumturo Chassiron en la plej norda pinto de la insulo
  • La citadelo de Le Château-d’Oléron
  • La trajneto de Saint-Trojan en Saint-Trojan-les-Bains, sude

Manĝi redakti

 
Éclade

La insulo Oléron estas fama pro siaj ostroj. Ne maltrafu ankaŭ éclade (aŭ églade), tipa plado de la regiono, kiu konsistas en mituloj kuiritaj sub pinaj pingloj.

Pineau des Charentes estas alkoholaĵo produktata en la sama regiono, kiel konjako, ankaŭ en Oléron.

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ ĝermo kaj bezonas vian atenton.
Bonvolu aldoni skizon kaj plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.