Friulo-Venecio Julia (itale: Friuli-Venezia Giulia /fri'uli ve'nɛʦja ʤu'lja/), friule: Friûl-Vignesie Julie, slovene: Furlanija-Julijska krajina), estas aŭtonoma regiono en la nord-oriento de Italio.
Kompreni
redaktiMalgraŭ sia nomo, tiu regiono ne inkludas la urbon Venecio.
Ĝi estas aŭtonoma regiono, interalie pro sia slovena minoritato kaj la friula lingvo ankaŭ parolataj de parto de la loĝantaro.
Ĝi rememoras en la duobleco de sia nomo la kuniĝon de du historiaj regionoj: Friulo kaj Venecio Julia.
Kune kun Trentio-Sudtirolo kaj Veneto, Friulo-Venecio Julia havis komunan pasintecon ekde la romia tempo kiam ili estis grupigitaj en la Regio X Venetia et Histria.
Kun Trentio-Sudtirolo, Veneto kaj Emilio-Romanjo nuntempe ĝi konsistigas la geografian areon nordorienta Italio.
Tereno
redaktiFriulo-Venecio Julia estas landlima itala regiono nestita inter la Alpoj kaj la Adriatiko.
Ĝi limas norde kun Aŭstrio, okcidente kun Veneto, oriente kun Slovenio, dum sude ĝi estas banita de la maro Adriatiko.
La plej alta pinto estas Monto Coglians je 2,780 m.
La rivero Tagliamento (elp. taljamento), estas la plej longa de la regiono kun 172 km kaj la plej granda lago estas la Lago Cavazzo (elp. Kavaco) kun 1.8 km².
Historio
redaktiLa venetoj, la eŭganoj kaj la gaŭloj lasis sian markon en la prahistorio de Friuli Venezia Giulia.
En romia tempo la urbo Aquileia estis prospera romia havenurbo, fondita kiel kolonio ĝi iĝis la ĉefurbo de la Regio X Venetia et Histria, unu el la regionoj en kiuj Italio estis dividita; post la detruo de Aquileia fare de la hunoj, la ĉefurbo iĝis Forum Iulii, (hodiaŭa Cividale del Friuli): La nomo Friuli devenas de la nomo de la urbo Forum Iulii.
Post la falo la romia imperio, la regiono estis regata de la longobardoj en la tera parto kun la duklando de Cividale; la laguna areo restis sub la regado de la bizancanoj, ĝis kiam alvenis la frankoj. Kun la ekaperado de la ekonomia kaj milita potenco de Venecio la teritorio inkluzive de Istrio kaj Dalmatio iĝis parto de la Venecia Mara Respubliko.
Komuniki
redaktiEn Friulo kaj Julia Venecio krom la itala kaj la veneta (ĉi-lasta en lokaj variantoj), estas tri historiaj lingvaj minoritatoj agnoskitaj de la itala Ŝtato: la friula, la slovena kaj la germana.
La friula lingva minoritato (ĉirkaŭ 600 mil kutimaj parolantoj kiuj fariĝas 900 mil inkluzive de tiuj kiuj komprenas la lingvon eĉ se ili parolas ĝin tre malmulte) sur nombra nivelo estas la lingva plimulto en la regiono.
La slovena estas minoritata lingvo en la provinco Triesto kaj en la provinco Gorico; en la provinco de Udino estas minorita lingvo la germana.
Subregionoj
redaktiFriulo-Venecio Julia administre dividiĝas en 4 partoj, nun oficiale nomataj "Regionaj malcentraliz-instancoj", kiuj fakte korespondas al la iamaj "provincoj":
Provinco Triesto |
Provinco Udino |
Provinco Pordenono |
Provinco Gorico |
Udino kaj Pordenono kune konstituas la areon nomata Friulo;
Triesto kaj Gorico kune konstituas la areon nomata Venecio Julia.
Friulo - Ĝi estas la nordokcidenta areo de la Regiono; ĝi limas kun Veneto okcidente kaj sude, kun Slovenio kaj Venecio Julia oriente, kun Aŭstrio norde, kaj kun Adriatiko sude. Ĝi etendiĝas de la Friula Alpa Arko ĝis la maro kaj la lagunoj de Grado kaj Marano. En Friulo apud la itala estas disvastigita la friula lingvo, agnoskita kiel regiona lingvo de naciaj leĝoj; La slovena estas disvastigita ĉe la slava limo; en Val Canale kaj aliaj malgrandaj areoj, la germana ankaŭ estas parolita en la lim-areoj. Ĝiaj ĉefaj urboj, post la ĉefurbo Udino, estas Pordenono, Latisano, Palmanovo, Cividalo de Friulo, Tolmezo, Spilimbergo.
Venecio Julia - Ĝi estas la orienta areo de la Regiono; ĝi limas kun la Adriatiko kaj Slovenio, okcidente kun Friuli, oriente kun Slovenio kiu ankaŭ limas ĝin norde. Ĝia teritorio estas malgranda ĉar granda parto de ĝi estis asignita al Jugoslavio je la fino de la dua mondmilito. Ĝia ĉefurbo Triesto ankaŭ estas la ĉefurbo de la tuta regiono Friulo-Venecio Julia); aliaj urboj estas Gorico, Monfalkono, Gradisko de Isonzo, Grado kaj Cormons.
Urboj
redaktiAliaj cellokoj
redaktiKlimato
redaktiEniri
redaktiTransportiĝi
redaktiVidi
redaktiLa friula arto trovas sian plej grandan esprimon en Aquileia, kie oni povas admiri gravajn atestojn de la romianeco, krom la monumenta romiana-gotika baziliko, kiu konservas paleokristanajn pavim-mosaikojn de eksterordinara beleco; en Grado, kun siaj paleokristanaj preĝejoj en ravena stilo; en Cividale del Friuli kun longobardaj arkitekturoj; en Udino kun la klara venecia influo en la arkitekturo de ĝia historia centro kaj en la monumenteco de ĝia ĉefa placo.
Fari
redaktiKomuniki
redaktiLerni
redaktiLabori
redaktiAĉeti
redaktiVendejaroj
redaktiManĝi
redaktiTrinki
redaktiAlkoholaĵoj
redaktiLoĝi
redaktiSekureco
redaktiSano
redaktiRespekto
redaktiEsperanto
redaktiTRIESTE
Associazione Esperantista Triestina
grupaj novaĵoj: TEA-Bulteno
Malferm-horoj: Martedí dalle 18:00 alle 20:00, venerdí dalle 19:00 alle 21:00
via del Coroneo 15, 34133 Trieste https://esperantotrieste.altervista.org/
Lokaj esperantistoj
redaktiEsperantaj renkontiĝoj
redaktiKonsulejoj
redaktiViziti plu
redaktiRimarkoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti
permesilo Krea Komunaĵo A