| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Friulo-Venecio Julia | |
Loĝantaro | 100.514 (2012) | |
Alto | 113 |
Udino, itale: Udine, (en la friula Udin), estas urbo en regiono Friulo-Venecio Julia en Italio.
Kompreni
redaktiUdino situas en la centro de la Friula ebenaĵo, egaldistance de la maro kaj de la montoj, kiuj estas proksimume kvardek kilometrojn laŭ rekta linio, dum la limo kun Slovenio estas proksimume 20 kilometrojn for. Ĝi staras ĉirkaŭ monteto, kiu laŭ legendo estis uzata de Atilo por observi la fajron de la ruinoj de Akvilejo, la urbo kiun li detruis. Oriente kaj okcidente de Udino fluas respektive la torento "Torre" kaj la Torento "Cormor", laŭ kiuj la du samnomaj parkoj estas starigitaj.
Historio
redaktiLa unuaj dokumentoj atestantaj ĝian ekziston devenas de 983, la jaro en kiu Udino estis nomita en edikto de imperiestro Oto la 1-a.
Situante en la centro de la Friula ebenaĵo, ĝi baldaŭ pligrandigis sian gravecon kaj iĝis la ĉefa centro de la regiono, malprofite de Cividalo de Friulo (Forum Iulii) kaj Akvilejo, kiuj antaŭe estis la plej gravaj urboj en Friulo.
Kun la establado de la Patrujo de Friulo, ŝtato ene de la Sankta Romia Imperio, Udino iĝis la ĉefurbo de la nova ŝtato same kiel la sidejo de la Patriarko de Akvilejo.
La Parlamento de la Patrujo de Friuli situis en la Kastelo de Udino, unu el la unuaj ekzemploj de parlamenta asembleo en Eŭropo.
En 1420 Venecio armee konkeris Udinon post longa sieĝo, ĉesigante la kvar jarcentojn de vivo de la Patrujo de Friulo.
Post la Restarigo sekvanta la napoleonajn militojn, ĝi estis atribuita al la Aŭstra-Hungara Imperio, kaj iĝis parto de la Itala Ŝtato ekde la Tria Sendependiĝa milito, en 1866, kune kun la okcidenta kaj centra parto de Friulo.