lando en centra Eŭropo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Slovenio
Slovenio
Slovenio (SI) Flago
Stara fužina proksime al Bohinj en Slovenio
Situo de Slovenio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Ljubljano
Areo 20.271 km²
Loĝantaro 2.109.000 (2021)
Monunuo eŭro
Elektro 250V/50Hz - Eŭropa kaj germana ingo
Tel. antaŭkodo +386
Horzono UTC+1

SlovenioSlovenujo (slovene Slovenija) estas lando en Mezeŭropo, (sed ankaŭ mediteranea (ĉe la adriatika maro), kaj sudorient-eŭropa (ĝi ja estas en la Balkana duoninsulo).

Slovenio limas Italion, Aŭstrion, Hungarion, Kroation kaj la Adriatikan Maron.

Ĝi estis parto de Jugoslavio ĝis 1991, sed estas ano de Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 2004.

Kial viziti Slovenion? La varieco de la pejzaĝoj: altegaj montoj, densaj pinarbaroj, turkisaj lagoj, ampleksa kavernsistemo, rapide fluantaj riveroj, la Adriatika Maro, bela kamparo kun rondaj montetoj kovritaj per vitejoj, sed ankaŭ viglaj kulturaj urboj kaj impona kvanto da historiaj kasteloj.

Krome, kontraste al la plej multaj eŭropaj landoj, ĉi tie oni ne estas superŝutita de amasoj da turistoj dum ferioj dum pintaj tempoj. Certe, iuj lokoj povas kolekti homamasojn, sed ĝenerale, vojaĝi ĉirkaŭ Slovenio estas tre malstreĉa sperto, eĉ dum pintaj vojaĝaj monatoj.

Por la subĉiela entuziasmulo, ekzistas sennombraj agadoj - de skiado en vintraj monatoj kaj grimpado dum someraj tagoj - al migraj vojoj kiuj serpentumas tra densaj arbaroj.

Por tiuj, kiuj ŝatas urban esploradon, la urboj de Slovenio estas viglaj kulturcentroj plenplenaj de historio de jarcentoj, dum ĝia diversa marbordo ofertas izolitajn strandojn perfektajn por malstreĉiĝo aŭ amuzaj akvaj sportoj.

Sed kio vere distingas Slovenio estas ĝia unika miksaĵo de natura beleco kombinita kun modernaj oportunoj: pitoreskaj vilaĝoj punktantaj la kamparon pariĝas oportune kun altrapidaj trajnoj inter ĉefaj urboj; arkaikaj kasteloj gardostarantaj sur montetopintoj, kiujn oni povas atingi per publika transporto; ekologiaj kampadejoj ĉe riverbordoj proponantaj al tendar-entuziasmuloj ampleksajn komfortojn sen fordoni ilian rilaton al naturo... la listo daŭras!

Regionoj redakti

 
mapo de Slovenio

Administre Slovenio dividiĝas en 12 regionoj:

ili povas esti grupigitaj en ses turismaj areoj:

Turismaj areoj redakti

 
Marbordo kaj Karsto
La sudokcidenta angulo de Slovenio kun rondaj montetoj, timindaj kavernoj kaj la 47 km da marbordo de la lando.
Juliaj Alpoj
La monta nordokcidento, migrado, flosado, belaj lagoj kaj Monto Triglav, la simbola koro de Slovenio.
Centra Slovenio
La urba parto de la lando, kun ĉefurbo Ljubljano kaj la ĉirkaŭa regiono.
Sudorienta Slovenio
La regiono ĉirkaŭ riveroj Krka kaj malalta Sava.
Pohorje-Savinjska
Montoj en la nordo kaj la Savinja Rivervalo.
Orienta Slovenio
La regiono ĉirkaŭ la Drava kaj Mura Riveroj, kun amaso da vitejoj kaj hungara influo en la oriento.

Urboj redakti

  • Ljubljano estas la ĉefurbo.
  • Koper. Antikva komerca haveno.
  • Celje. Ĝi estas regiona centro de sudokcidenta Malsupra Stirio (slovena parto de la antaŭa provinco Stirio, slovene Štajerska) kaj municipa administra sidejo. Celje situas sub la Alta Celje-a Kastelo (407 m), ĉe la kunfluo de la riveroj Savinja, Ložnica kaj Voglajna (kun ĝia alfluanto Hudinja) en la malsupra parto de la Savinja Valo.
  • Kranj. Ĝi estas hejmo de multaj industrioj. Ĝi konservis malgrandan historian kernon mezepokan, kun kelkaj interesaj konstruaĵoj.
  • Maribor. Dua plej loĝata urbo en la lando post la ĉefurbo Ljubljano, ĝi ankaŭ estas ĉefurbo kaj plej granda urbo de la regiono de slovena Stirio. Ĝi estas situanta ĉe la Drava Rivero, ĉe la punkto kie la Pohorje Montoj, la Drava Valo, la Drava Ebenaĵo kaj la Kozjansko kaj Slovenske gorice-montaroj kuniĝas. Ĝi estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo por 2012 kune kun Guimarães.
  • Piran. Slovena marborda municipo kiu inkludas mezepokan vilaĝon kaj multajn historiajn konstruaĵojn en la renesanca stilo.
  • Portorož. Marborda feri-urbo kaj kazin-areo en la municipo de Pirano.
  • Ptuj. Unu el la plej malnovaj urboj en Slovenio, kiu inkluzivas mezepokan vilaĝon banitan de la Dravo.
  • Novo Mesto. Ĝi estas la plej grava centro de sudorienta Slovenio ĉe la limo kun Kroatio.

Esperantaj urboj redakti

Ljubljano estas la administra sidejo de la Slovenia Esperanto-Ligo.

Inter la pluraj lokaj grupoj aparte elstaras tiu de Mariboro, la dua plej granda urbo de Slovenio.

Aliaj cellokoj redakti

 
Insulo sur Lago Bled
 
La grotoj de Sankta Kancjano - Škocjanske jame

La urbeto Postojna (9600 loĝ.) estas tre grava turisma celo en Slovenio pro siaj longaj, kunligitaj kavernoj, kune celataj per la nomo de Kavo de Postojna.

Aliaj interesaj lokoj:

  • Kobarid. Kun la muzeo pri la unua mondmilito.
  • Cerkno. En la apuda arbaro kaŝiĝis Bolnica Franja unu el la malmultaj partizanaj malsanulejoj kiu konserviĝis post la dua mondmilito. (bedaŭrinde ĝi estis detruita de la malbona vetero kiu trafis Slovenio en septembro 2007).
  • Idrija. Urbo konata pro la manfarado de puntoj.
  • Lipica. Konata pro blankaj ĉevaloj (Lipizanoj), golfejo kaj kazino.
  • Murska Sobota. Ĝi situas proksime de la rivero Mura (tial la nomo) en la regiono Prekmurje, kies ĉefurbo ĝi estas kaj estas unu el la dek unu urboj de Slovenio (en la slovena mestna občina). La urbo estas kelkaj kilometroj de la limoj kun Aŭstrio, Hungario kaj Kroatio. Ĝi havas bone konservita historia centro.
  • Nova Gorica. Konata pro siaj kazinoj.
  • Slovenj Gradec. Modesta urba centro kun la montaro Pohorje malantaŭ ĝi kie eblas fari belajn ekskursojn.
  • Velenje. Centra slovena urbo kun modesta historia centro kie elstaras la konata kastelo.

Montoj kaj lagoj redakti

  • Bled. Urba centro situanta en la Supra Karniola regiono, kun la juliaj Alpoj malantaŭ ĝi. Ĝi estas konata pro la fama kastelo kaj la sub-estanta lago.
  • Bohinj. Natura areo situanta en Supra Karniola, kie eblas fari naturalismajn ekskursojn ĉirkaŭ la samnoma lago.
  • Cerknica. En Cerknica la samnoma lago (Cerkniško jezero) kiu malaperas kaj reaperas.
  • Kranjska Gora. Skiejo en la Juliaj Alpoj, je kelkaj paŝoj de la itala landlimo.
  • Trikorna Nacia Parko. La plej granda natura areo en Slovenio, situanta en la Supra Karniola regiono. En ĝia teritorio inkludas Bled, Bohinj, Kranjska Gora.
  • Trikorna Nacia Parko. La plej granda natura areo en Slovenio, situanta en la Supra Karniola statistika regiono. En ĝia teritorio inkludas Bled, Bohinj, Kranjska Gora.
  • Bovec. Modesta urba centro situanta en la areo de la Nacia Parko Triglav, kie eblas marŝi al altaj altitudoj.

Termofontaj urboj redakti

Komprenu redakti

Slovenio estas eta ŝtato, (20.273 km²), kun ĉirkaŭ 2 milionoj da loĝantoj.

Turistoj direktantaj al Slovenio precipe ŝatas ĝiajn naturajn pejzaĝojn, arbarojn, banurbojn kaj skiejojn, kaj hazardludon en ĝiaj sennombraj kazinoj.

Inter la plej allogaj turismaj lokoj estas la kavoj de Postojna, la lago de Bled kaj la ĉefurbo Ljubljano.

La ideala tempo por viziti urbojn aŭ ekskursi en la montoj estas de aprilo ĝis oktobro, dum por vintraj sportaj cellokoj de decembro ĝis marto. Por banurboj, aliflanke, ajna periodo estas bona.

Tereno redakti

La 'Monto Triglav kun siaj 2.864 m estas la plej alta pinto. Ĉirkaŭ ĝi etendiĝas la Nacia Parko de Trikornoj, la sola en Slovenio.

La kvar ĉefaj riveroj kiuj transiras la slovenan teritorion estas: Soča, Drava, Mura kaj Sava. La du plej grandaj lagoj estas la Cerkniško kiu tamen ne ĉiam estas videbla kaj la Bohinjsko jezero.

La plej loĝata urbo estas Ljubljano sekvata de Maribor, Kranj, Celje kaj Koper.

Historio redakti

Slovenio estis parto de Jugoslavio ĝis la 25-a de junio 1991, kiam ĝi proklamis sian sendependecon. La 1-an de majo 2004 ĝi iĝis membro de la Eŭropa Unio kaj en decembro 2007 ĝi subskribis la traktaton de Schengen.

Etnoj redakti

La oficiala lingvo estas la slovena. En la landlimaj regionoj oni parolas ankaŭ la italan, la germanan, la kroatan aŭ la hungaran. La municipoj de Koper, Isola, Pirano estas dulingvaj itala/slovena. Plej multaj homoj (precipe junuloj) parolas la anglan.

Klimato redakti

Eniri redakti

Ekde la 21-a de decembro 2007 (en flughavenaj landlimaj trairejoj ekde la 30-a de marto 2008) en la ŝtato validas la Traktato de Schengen. Tiel forfalas la limkontroloj ene de la Eŭropa Unio kaj civitanoj de la unio por vojaĝo al Slovenio bezonas nur personan legitimilon, nek pasporton nek vizon.

> Tamen, por pli precizaj informoj pri la limkontroloj en Eŭropo alklaku ĉi tie.


Eniri aŭte redakti

Slovenio limas kun Aŭstrio, Hungario, Kroatio kaj Italio, kio faras sufiĉe facile veni de aŭ vojaĝi al multaj ĉefaj eŭropaj urboj.

Slovenio estas malgranda lando kaj la plej bona maniero ekkoni ĝin estas aŭtomobile. Memoru, ke ekde la 1-a de julio 2008 validas la vinjeto por la uzo de la aŭtovojo kaj la rapidvojoj. En 2015 la prezo por la 7-taga vinjeto estas 15 €, dum por la monata la prezo estas 30 €.

Eniri avie redakti

En Slovenio ekzistas nur unu internacia flughaveno kiu estas Brnik-Ljubljano.

De la flughaveno estas busoj ĉiuhore (en labortagoj) al Ljubljano, Kranj kaj Bled. La vojaĝo daŭras proksimume 45 minutojn. Por horaroj kaj prezoj, konsultu la retejon de la busstacidomo de Ljubljano aŭ la privata firmao Markun.

Aŭtoluado kaj taksioservoj ankaŭ estas haveblaj en la flughaveno. Proksimumaj kostoj estas: 40 € al Ljubljano, 50 € al Bled, 80 € al Kranjska Gora, 140 € al Koper, 170 € al Portoroz kaj 150 € al Maribor.

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Eniri piede redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Estas oftaj busoj kaj trajnoj, kiuj ligas urbojn, faciligante vojaĝi sen aŭto. Vi povas atingi de la ĉefurbo Ljubljano al la marbordo en nur kelkaj horoj, aŭ vi povus supreniri en la montojn por iom da skiado aŭ marŝado post esploro de la urbo matene.

Transportiĝi trajne redakti

La trajno en Slovenio montriĝas bonega transportilo, pro la ofteco de kuroj, la ĉiea reto kaj la malalta kosto. La plej oftaj fundamentaj rilatoj estas:

  • Ljubljano - Maribor (ĉirkaŭ 2 horoj);
  • Ljubljano - Jesenice (1h 30min);
  • Ljubljano - Novo Mesto Kandija (1h 30min);
  • Nova Gorica - Bled (1h 40min);
  • Maribor - Ptuj (40 min);
  • Ljubljano - Postojna (45 min);
  • Maribor - Ljubljano - Koper (ĉirkaŭ 4 horoj);

Transportiĝi buse redakti

La kompanioj AVRIGO (Nova Gorica), IZLETNIK (Celje), ARRIVA (Maribor) havas multajn ligojn inter ĉefaj kaj negravaj centroj, kun bonaj frekvencoj.


Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
Kastelo de Predjama (Predjamski grad) proksime al Postojna
  • Ljubljano — la ĉefurbo. Malgraŭ la ek-apero de grandaj konstruaĵoj, precipe ĉirkaŭ la urbo, Ljubljano konservas netuŝita sian historian centron, kie miksiĝas la arkitekturaj stiloj Baroka kaj Secesio. La stilo de la ĉefurbo estas peze influita per tiu de la aŭstraj urboj Graz kaj Salzburg.
  • Postojna kavernoj kaj Predjama Kastelo — La 20 km longa Postojna kaverna sistemo (Postojnska jama) estas konata ekde antikvaj tempoj. La grandbieno de Predjama, konsiderata nepenetrebla ĉar ĝi situas en la ŝirmejo de karsta kaverno sur 123 metrojn alta rokmuro, estis la rifuĝejo de la Kavaliro Erasmo; interne (malfermita al publiko), oni povas vidi la loĝlokon, la kapelon, la malliberejojn, rekonstruojn de tiamaj gravuloj, meblojn kaj artaĵojn.
  • La lago kaj la insulo Bled — Ĝi estas konata pro sia lago (ĉirkaŭ 2 km en diametro), kun insuleto en la centro sur kiu estis konstruita preĝejo dediĉita al Sankta Marteno, kaj pro ĝiaj termofontoj, kiuj komencis esti ekspluatataj en la dua duono de la 19-a jarcento.
  • Logarska Dolina — Valo situanta norde de la Karavanke montarmasivo.
  • La akvofaloj de la rivero Savica kaj la lago de Bohinj — La lago situas ene de la Trikorna Nacia Parko ( Triglav en la slovena). De la fino de la pavimita vojo komenciĝas kruta tervojo, kiu kondukas al la rifuĝejoj en alta altitudo. Tiuj estas unu el la deirpunktoj por migradoj en la valo de la sep lagoj ene de la nacia parko.
  • La Triglav Nacia Parko kun la plej alta pinto en Slovenio.
  • Skocjan Kavernoj (en la slovena Škocjanske jame) — Unesko heredaĵo ekde 1986.
  • La puntoj kaj la minoj de hidrargo en Idrio.
  • La Teknika Muzeo de Slovenio en Borovnica (Vrhnika).
  • Laŝko — la ĉefurbo de biero.
  • Lipizanoj — famaj blankaj ĉevaloj de Lipico.

Kasteloj de Slovenio redakti

En Slovenio estas multnombraj kasteloj kaj fortikaĵoj, jen mallonga listo:

Fari redakti

Slovenio ofertas diversajn eblecojn por amantoj de montaraj ekskursoj. Por malkovri la vojetojn kaj alpajn rifuĝojn, konsultu la retejon de la Slovena Alpa Asocio. Dum la vintra sezono kelkaj skicentroj estas malfermitaj kie, krom skiado kaj neĝtabulado, eblas ankaŭ praktiki neĝan flosadon kaj glacigrimpadon. La aliaj eblaj agadoj estas: paraglitado, kanuado, flosado, kanjonado, speleologio kaj libera grimpado.
Ankaŭ eblas ĝui kulturajn vizitojn en la historiaj centroj de Ljubljano, Bled, Maribor, Novo Mesto, Lasko, Slovenj Gradec, Celje, Velenje, Murska Sobota, Kamnik, Postumia.

Komuniki redakti

Aĉeti redakti

La karakterizaj produktoj de Slovenio estas vinoj, likvoroj kaj brandoj, mielo, pupoj kun folkloraj vestaĵoj kiuj varias laŭ la regiono, Idria punto, kristaloj el Rogaška Slatina.

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

 
Žlikrofi
 
Prekmurska gibanica tradicia dolĉaĵo de Prekmurje

Tradiciaj manĝaĵoj redakti

Inter la tipaj slovenaj pladoj ni menciu la Žlikrofi, (plenigitaj pastaĵoj) kun terpomplenigaĵo. Ili estas akompanataj de Bakalca, ŝafa viando kaj legoma saŭco el Idrio.

Vegetarismo kaj veganismo redakti

Trinki redakti

Alkoholaĵoj redakti

Multaj regionoj produktas bonegajn vinojn, grapojn kaj digestivojn. La tipaj vinoj (el diversaj regionoj) estas Teran, Cviček, Refosco kaj Malvazija, dum inter la spiritoj la plej konataj estas la medica surbaze de mielo kaj la pelinkotec digestivo bazita sur absinto. La du ĉefaj naciaj bieroj (en la slovena pivo) estas Laŝko kaj Union. Plurloke vi trovos ankaŭ hejmfaritajn bierojn, kiel en Domžale (10 km de Ljubljano).

Loĝi redakti

 
Ĉaro por la festo Pivo kaj Cvetje en Laško

En Slovenio estas ĉirkaŭ 200 hoteloj, el kiuj la plimulto estis renovigitaj en la lastaj jaroj, deko da gastejoj, pluraj familiaj pensioj/apartamentoj, kampadejoj kaj preskaŭ 300 agriturismoj, kie eblas malstreĉiĝi danke al proksima kontakto kun la naturo, bestoj kaj bonega memfarita manĝaĵo.

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Slovenio estas vere unu el la plej sekuraj cellokoj en la mondo. Krimprocentoj estas malaltaj, kaj publikaj sekurecaj mezuroj estas altaj - igante ĝin ideala celloko por tiuj, kiuj serĉas esplori sen maltrankvilo.

Sano redakti

Respekto redakti

Esperanto redakti

La landa esperanta asocio estas Slovenia Esperanto-Ligo kun ĉefsidejo en Ljubljano.

Lokaj esperantistoj redakti

Esperantaj renkontiĝoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.