Venecio
Venecio
(Venezia)
Flago (aŭ blazono)
La baziliko de sankta Marko
Lando Italio
Regiono Veneto
Loĝantaro 260 000 (2019)

Venecio (itale Venezia, /ve'nɛtstsja/) estas urbo en Veneto (nordorienta Italio).

Kompreni redakti

 

Venecio kuŝas sur insularo meze de laguno, kiel bone videblas en la flanka satelita foto (la urbo estas bruna makulo sur la blua fono de la laguno). Tia malkutima kondiĉo famigis ĝin tutmonde.

La Laguno de Venecio situas ĉe la norda marbordo de la Adriatika Maro, parto de Mediteraneo, kaj entenas ĉ. 180 insuletojn, el kiuj nur 6 estas pli vastaj ol 1 km². La urbo estas konstruita sur aro de tre proksimaj kaj tre malgrandaj insuletoj (pli ol 100), sed pluaj konstruaĵoj estas sur iomete pli malproksimaj insuloj.

Estas parto de la komunumo de Venecio ankaŭ kelkaj areoj sur firma grundo, ĉefe la granda kvartalo Mestre, la industria haveno Marghera kaj la flughaveno dediĉita al Marko Polo. Ekde 1846 Mestre estas kunligata kun Venecio per fervoja ponto, kiu estis plilargigita en 1933 per la aldono de aŭtoŝoseo.

Kvankam Venecio precipe famas pro sia aparta situo en la laguno, memoru ke ĝi ankaŭ havas plurajn historiajn vidindaĵojn.


Historio redakti

 
Historio de Venecio
 
Antikva loĝloko en la laguno estis Torcello (en la mapo: 3), ekde 631 sidejo de la episkopoj de Altinum

Naskiĝo de nova urbo redakti

La laguno en kiu estis naskiĝonta Venecio ekestis nur post la fino de la lasta glaciala epoko, inter 6000 kaj 1000 jarojn a.K., kiam la nivelo de la maro plialtiĝis kaj subakvigis bendon de marborda ebenaĵo.

Sub Romio la plej gravaj urboj apud la laguno estis Clodia (hodiaŭ Chioggia), ĉe la suda bordo, kaj Altinum (1 en la mapo), ĉe la norda bordo; aliaj gravaj marbordaj urboj proksimaj de la laguno, sed ekster ĝi, estis Hadria (sude de Clodia) kaj Aquileja (nordoriente). Venetia (t.e. Venecio) estis la nomo de la regiono.

Dum la lastaj jardekoj de la Romia Imperio, kaj dum la sekvantaj jarcentoj, multaj loĝantoj de la regiono fuĝis al la laguno, ĉu provizore, ĉu stabile. Tradicia rakonto asertas ke la episkopo de Padovo, veninta kun aliaj gravuloj, la 25an de marto de la jaro 421 benis en la areo de la nuna Venecio la preĝejon de Sankta Jakobo (San Giacomo, 2 en la mapo). Ĝis la 18-a jarcento oni festis la naskiĝtagon de Venecio la 25-a de marto.

Kvankam la tradicia rakonto ne estas fidinda (Sankta Jakobo estis verŝajne konstruita nur en la 12-a jarcento), veras ke dum la frua Mezepoko la loĝantoj de Altinum, Aquileja, Padua kaj ĉirkaŭaĵoj fuĝis en la lagunajn insulojn pro timo precipe de la Hunoj (452) kaj de la Longobardoj (568 kaj poste). En 631 la episkopo de Altinum oficiale transloĝiĝis en la insulon Torcello (3 en la mapo).

Iom post iom plu da loĝantoj alvenis en la lagunon. La tuta laguno kaj la apuda marbordo en tiu tempo restis oficiale sub la Bizanca Imperio (fakte duone sendependaj), dum la Longobardoj konkeris la reston de la regiono. La duko (doge en la loka dialekto, esperantigita kiel "doĝo") transloĝiĝis en 752 en la insulon Malamocco (4 en la mapo).

Ĉirkaŭ 775 ekestis nova episkopa sidejo en la insuleto de Olivolo (hodiaŭ San Pietro in Castello, 5 en la mapo), kaj baldaŭ (812) ankaŭ la duko lasis Malamocco-n kaj venis en la koron de la nuna urbo (Rialto). Tie la dukoj konstruis la Dukan Palacon, aŭ Doĝo-palacon (Palazzo Ducale, 6 en la mapo), kompletigitan nur post 150 jaroj, kaj en la kapelon de tiu palaco ili venigis en 828 la korpon de sankta Marko, la evangeliisto.

Tuj poste oni komencis konstrui novan imponan bazilikon, tute apude, por enteni la korpon de sankta Marko.

Mezepoko redakti

Venecio iĝis grava "mara respubliko" kaj regis la komercadon kun orienta Mediteraneo. Ĝi konkeris plurajn lokojn laŭ la marbordo de Adriatiko, en Grekio, ktp


(...)

Klimato redakti

La klimato de Venecio estas la klimato de la Pada Ebenaĵo, sed pli milda pro la influo de la maro.

 
Alta akvo en Placo Sankta Marko

Vintre, la temperaturo nur malofte falas sub nulon; somere ĝi atingas dum la tago kutime 25°-28°C, kelkfoje eĉ 30°C, sed malofte pli.

Pluvoj estas preskaŭ samabundaj en ĉiuj monatoj (iom pli en aprilo/majo kaj novembro). En normalaj jaroj, estas de 5 al 9 pluvtagoj ĉiun monaton.

Alta akvo redakti

Venecio spertas en kelkaj okazoj apartan kondiĉon nomatan "alta akvo" (acqua alta), kiu estas la kombino de tajdo kaj malfavora vento.

Fakte, tajdoj estas malgrandaj en la Adriatiko, kompare al la tajdoj de la oceanoj. Sed, kiam la tajdo estas pli alta ol kutime kaj aldone la vento puŝas marakvon direkte al la urbo aŭ fortaj pluvoj alportas aldonan kontribuon, la suma efiko povas kaŭzi inundojn. Kun alta akvo je 1,2m, ĉ. 25% de la urbo estas indundita. En novembro 2019, kiel en novembro 1966, alta akvo superis la maloftan nivelon de 1,8m, inundante preskaŭ la tutan Venecion.

La alta akvo dependas de la tajdo, do ĝi povas daŭri nur kelkajn horojn, sed povas reveni post paŭzo de kelkaj pluaj horoj.


Aliri redakti

Aliri avie redakti

La malnova flughaveno de Venecio (Giovanni NicelliVenezia-Lido) estas en la norda parto de la insulo Lido kaj ne plu funkcias por komercaj flugoj.

La nova flughaveno nomiĝas laŭ Marko Polo (Marco PoloVenezia-Tessera) kaj distancas 13km de la urbo. En 2019 pasis tra tiu flughaveno pli ol 11 milionoj da vojaĝantoj.

Retejo estas: VeneziaAirport.it, havebla en la itala, la angla kaj la ĉina.

Inter Venecio kaj la flughaveno Marko Polo estas oftaj busoj (ACTV linio 5 kaj ATVO linio 35; ambaŭ kostas 8€ kaj la vojaĝdaŭro estas ĉ. 20/25min). Eblas ankaŭ vojaĝi ŝipe rekte de Venecio al la flughaveno kaj ree (ALILAGUNA Arancio), sed la kosto (ĉ. 15€) kaj la daŭro (iom pli ol 1h) estas pli grandaj. Ekde 2024, laŭplane, la flughaveno havos ankaŭ sian fervojan stacidomon.

Estas rektaj flugaj kunligoj inter la flughaveno Marko Polo kaj ĉiuj gravaj urboj en la tuta okcidenta kaj centra Eŭropo kaj kun pluraj urboj en orienta Eŭropo kaj aliaj kontinentoj.

Plua flughaveno estas en la direkto de Trevizo, ĉ. 20km for de Venecio (flughaveno Antonio CanovaTreviso-Sant'AngeloVenezia-Treviso). Ĝi estas uzata ĉefe de malmultekostaj flugkompanioj. Ĝia retejo estas: TrevisoAirport.it, havebla en la itala, la angla....

Inter la flughaveno Venecio-Trevizo kaj la centro de Venecio estas busoj (ATVO linio 351, kosto 12€, daŭro 1h10), grupaj taksioj (GoOpti, havebla en 8 lingvoj) kaj ordinaraj taksioj. Eblas ankaŭ uzi lokan buson ĝis la stacidomo de Trevizo (Treviso Airlink, 2,50€ aŭ plu, 15min), kaj de tie trajnon ĝis Venecio (Trenitalia, 3,60€, 32-40min).

Aliri trajne redakti

La stacidomo de Venecio (Venezia Santa Lucia) situas ĉe la nordokcidenta angulo de la urba insularo, kunligata kun la firma tero per ponto.

Estas ankaŭ alia fervoja stacidomo preter la opozita ekstremo de la ponto, en la kvartalo Mestre (Venezia Mestre).

Venecio estas kunligata rekte per rapidaj trajnoj precipe kun:

  • Triesto
  • Padovo - Bolonjo - Florenco - Romo - Napolo
  • Padovo - Verono - Milano - Torino

Pri eksterlandaj kunligoj, estas noktaj trajnoj de/al Parizo kaj de/al Munkeno+Vieno, tagaj aŭ vesperaj trajnoj de/al Zuriko, de/al Genevo, de/al Vieno.

Aliri buse redakti

Flixbus kunligas Venecion kun pluraj urboj en Italio kaj en la najbaraj landoj.

Aliri aŭte redakti

Aliri ŝipe redakti

Venezia Lines kaj Atlas-Kompas kunligas ŝipe Venecion kun pluraj urboj en Istrio (Slovenio/Kroatio), de aprilo al oktobro. La vojaĝo daŭras laŭ la urbo de 2h30 ĝis ĉ. 5h.

Minoan Lines kaj Atek Lines kunligas ŝipe Venecion al okcidenta Grekio (Korfuo, Igumenica, Patraso). La vojaĝo daŭras pli ol 24h. Eblas vojaĝi ankaŭ vintre, kvankam estas pli da oferoj printempe kaj somere.

Informoj haveblas ekzemple ĉe Direct Ferries, Direct Ferries (internacia retejo), Ferries.it, Minoan Lines , Anek Lines ktp.

 

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti


Vidi redakti

 
Mapo de Venecio
 

1 - Placo Sankta Marko (piazza san Marco) kun la samnoma baziliko, dediĉita en 1094 kaj ekde 1807 katedralo de Venecio. Fama estas ankaŭ la preĝeja turo, la Kampanilo de Sankta Marko.

 

2 Palaco de la doĝoj (aŭ Duka Palaco, Doĝo-palaco), ekde 814 sidejo de la doĝoj kiuj regis Venecion, plurfoje brulinta, havas nun la aspekton akiritan dum la 15-a jarcento. Tre riĉa ankaŭ je gravaj pentraĵoj, ĝi estas hodiaŭ muzeo.

 

3 - Ponto Rialto (Ponte di Rialto), la plej fama el la kvar pontoj transpasantaj la Granda Kanalo, konstruita en 1591 (antaŭ la nuna ponto estis barka ponto ekde 1181 kaj ligna ponto ekde ĉ.1250).

 

4 - Baziliko Sankta Maria de la Sano (Santa Maria della Salute), konstruita en 1630 por danki sanktan Maria-n pro la fino de la pesto en Venecio.

 

5 - Baziliko Sanktaj Johano kaj Paŭlo (Santi Giovanni e Paolo, loke ankaŭ San Zanipolo), konstruita inter la 13-a kaj la 15-a jarcento kaj entenanta plurajn famajn pentraĵojn kaj tombojn.

 

6 - Baziliko Sankta Maria Glorplena de la Fratoj (Santa Maria Gloriosa dei Frari), plejparte konstruita dum la 14-a kaj la 15-a jarcentoj kaj entenanta inter aliaj aĵojn faman pentraĵon de Ticiano pri la Ĉielenpreno de Maria.

 

7 - Ora Domo (Ca' d'Oro), gotika palaco konstruita de 1421 al 1442.

 

8 - Muzeo Correr kun skulptaĵoj de Canova kaj aliaj, kaj famaj pentraĵoj; ĝi ankaŭ entenas la apartamenton uzitan de la imperiestrino "Sissi".

 

9 - Muzeo Peggy Guggenheim, kun modernaj pentraĵoj.

 

10 - Baziliko sankta Georgo la Granda (San Giorgio Maggiore), konstruita en la 10-a jarcento sur insuleto fronte al la Baziliko Sankta Marko, kaj rekonstruita en la 16-a jarcento de Andrea Palladio.



Fari redakti

Aĉeti redakti

Famaj estas la vetraĵoj produktataj laŭ jarcentlonga tradicio en la insuleto Murano. Estas tamen ankaŭ vendejoj oferantaj nelokajn vetraĵojn: serĉu la kuponeton atestantan ke ili estis faritaj en Venecio, se vi volas tradiciajn vetraĵojn!

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

 
Dolĉacidaj sardinoj.

Estas pluraj lokaj manĝaĵoj, kelkaj antikve influitaj de mezorientaj pladoj.

Inter ili (kun lokaj nomoj):

  • dolĉacidaj sardinoj (sardèe in saór), manĝeto entenanta frititajn sardinojn, ĉepojn, vinagron, oleon, kaj ofte sekvinberojn kaj pinsemojn, kun dolĉacida gusto;
  • rizoto kun gobioj (risoto de gò), rizo kun fiŝetoj vivantaj en la laguno, nomataj "go" de la lokanoj (gobioj de la specio Zosterisessor ophiocephalus);
  • polento kun grizaj salikokoj (poenta e schie), flava polento kun grandetaj salikokoj de la specio Palaemon serratus;
  • molaj kraboj (moechemoleche), verdaj kraboj (Carcinus aestuarii) dum la haŭtŝanĝo (mudo), frititaj;
  • kraboj kun ovoj (masanete col coral), ankaŭ verdaj kraboj sed malmolaj, kun amasoj da ovoj, troveblaj nur ĉirkaŭ la fino de la somero;
  • hepataĵo laŭ la venecia stilo (fegato alla veneziana), hepataĵo kun ĉepoj, plado origina de Venecio, nuntempe konata en tuta Italio; ofte oni manĝas ĝin kun blanka polento;
  • sepioj kun inko (sepe col nero);
  • fritole, dolĉaj frititaj buletoj, manĝataj dum la tempo de la karnavalo.

Manĝi lukse redakti

  • Vittoria, Santa Croce 745.

Trinki redakti

Estas menciinda la alkoholaĵo spritz (en Esperanto oni povas eble diri "sprico"), verŝajne de aŭstria deveno kaj konata en la tuta regiono. Ĝi estas koktelo farita kun ŝaŭmvino "Prosecco" (produktata en Veneto kaj Friuli), milda amaraĵo, Selters-akvo.

Loĝi redakti

En la urbo aŭ apude estas 1 gastiganto de Pasporta Servo (2020/12) (en Padovo).

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

La loka grupo de esperantistoj nomiĝas "La Gondolo".

Ĝia grupa retejo ne estis bedaŭrinde plu ĝisdatigita post 2004.

Kelkaj freŝaj informoj estas ĉe la la retejo de la Itala Esperanto-Federacio.

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!