| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Ligurio | |
Loĝantaro | 678 (2011) | |
Alto | 76 |
Framuro, itale: Framura, estas vilaĝo en regiono Ligurio, en Italio.
Kompreni redakti
Framuro estas la nomo de municipa teritorio formita de la loĝataj centroj Anzo, Castagnola, Costa, Ravecca, kaj Setta en kiuj situas la urbodomo. Ĝi estas parto de la La plej belaj vilaĝoj en Italio.
Situanta sur la liguria marbordo, la urbeto Framuro situas ene de unu el la multaj "golfetoj", tipaj de la kruda marbordo de la orienta Liguria Riviero. Monto Serro (421 m super marnivelo) reprezentas la plej altan pinton en la Framura-teritorio kaj apartenas al la protektita areo de la Cinque Terre. Setta, la urbo kie troviĝas la Urbodomo, estas je 25 km de Sestri Levante, 51 de Specjo, 16 de Moneglia, 13 de Levanto.
Historio redakti
La ĉeesto de la antikvaj Liguroj en la teritorio estis pruvita per kelkaj arkeologiaj trovaĵoj.
Jam loko de pagus en romia tempo, ekde la lombarda epoko la teritorio estis posedo de la Abatejo de Sankta Kolombano de Bobbio. En la mezepoka periodo la Framura-teritorio venis sub la dominadon de la familio Da Passano, kiu postlasis kelkajn naŭ-jarcentajn fortikaĵojn. En 1170 la grafoj de Lavagna, la Fieschi, okupis la kastelon de Frascario. Post longa konflikto, en la 12-a jarcento, la vastiĝo de la Respubliko de Ĝenovo en la orienta Liguria Riviero ankaŭ inkludis la Framuran teritorion.
Kun la franca dominado de Napoleono Bonaparte, ĝi estis aneksita al la Unua Franca Imperio.
En 1815 ĝi estis integrigita en la Reĝolandon de Sardio, laŭ la decidoj de la Viena Kongreso, kaj poste en la Reĝolandon de Italio ekde 1861.
Klimato redakti
Aliri redakti
Aviadile redakti
Trajne redakti
Buse redakti
Moviĝi redakti
Perpiede redakti
Publika transporto redakti
Aŭte redakti
Vidi redakti
Fari redakti
Lerni redakti
Labori redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
Esperanta loĝado redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti