Sestri Levante
Sestri Levante
Panoramo de Sestri Levante dum vintro, kun vidaĵo de la plaĝo kaj sur la fono la neĝmakulitaj montoj
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 18724 (31-12-04)
Alto 1

Sestri Levante estas Itala urbo en regiono Ligurio.

Panoramo de la promontoro kaj de la urbeto

Kompreni redakti

Sestri Levante (Orienta Sestrio), ĉar estas alia Sestri, kiu estas okcidente de la centro de Ĝenovo); ĝi estas parto de la orienta liguria riviero, kaj pli precize de la orienta golfo de Tigulio.

Ĝi estas ankaŭ konata kiel la "dumara urbo", ĉar ĝia historia centro staras sur duoninsulo kiu disdividas la "Golfeto de la Fabeloj", (kie estas la turisma haveno), disde la pli malgranda sed pli sugestiva "Golfeto de la Silento".

La nomo "Golfeto de la Fabeloj" estis atribuata de la dana verkisto Hans Christian Andersen (kiu ĉi tie loĝis en 1833).


Historio redakti

 
Parto de la Golfeto de la Silento

Kiel la aliaj najbaraj urbetoj, Sestri Levante estis fondita de la tiguloj, iu tribo de la antikvaj liguroj, de kiuj devenas la nomo de Tigullio, la nuna plej orienta parto de la metropola urbo Ĝenovo.

Antikve Sestri Levante estis nur sur la insuleto kiu poste unuiĝis al firma tero pere de la mallarĝa istmo kreita de la materialo kiun aldonadis la kuna konstanta agado de la torento Gromolo kaj de la maro.

Dum la romia epoko Segesta Tigulliorum estis sufiĉe grava komerca centro, kun interŝanĝoj de varoj pere de la maro kaj la pasejoj passo del Bracco kaj tiu de la colle di Velva kun la valoj Petronio, Graveglia kaj Vara, kaj al la Lunigiana.

La urbeto estas citita en dokumento datita 909 de la reĝo Berengario, per kiu li cedis parton de la teritorio al la Basiliko de Sankta Johano (Pavio).

Dum la mezepoko la komunumo pligrandiĝis al la firma tero. Sekve de la milito inter Ĝenovo kaj Pizo, en 1072, ĝi iĝis feŭdo de la familioj Malaspina kaj Fieschi, fakte for de la kontrolo de Ĝenovo.

 
Panoramo de la marbordo je la komenco de la 20a jarcento

Revenita sub la kontrolo de la Ĝenova respubliko en 1134, Ĝenovo aĉetis de la abatejo de Sankta Kolombano de Bobbio la pli altan parton de Sestri kaj tie konstruis kastelon.

En 1815 ĝi estis enigita en la Reĝolando de Sardinio, (1720-1861), laŭ la decidoj de la Viena kongreso, kaj sekve en la Reĝolando de Italio, (1861-1946) kiel parto de la Provinco de Ĝenovo.

En 1833 Hans Christian Andersen pasis vesperon en Sestri Levante, kio inspiris al li la nomon, "La Golfo de Fabeloj".

Klimato redakti

La klimato estas milda, kun limigita termika variado;

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
La fasado novklasika de la Baziliko de Sankta Maria de Nazareth
 
Palaco Fascie Rossi en la historia centro de Sestri, domo de la urba biblioteko kaj de la arkeologia muzeo.
 
Vilao Brignole-Balbi ĉe la laŭmara promenejo de Sestri
 
Perspektivo de strato "25a de Aprilo", la ĉefa "caruggio" de la historia centro de Sestri.
  • Baziliko de Sankta Maria de Nazareth en la centro. Kostruita en la deksepa jarcento, havas pronaon novklasika. Interne estas videblaj toloj de baroka epoko kaj unu ligna Pietà de Anton Maria Maragliano. En la dekoka jarcento, Sestri Levante estis kunkatedralo de la dioceso de Brugnato (al kiu ĝi apartenis ĝis al 1959).
  • Palaco Durazzo-Pallavicini. Urbodomo, troviĝas en la centra placo Giacomo Matteotti, kiu estas la koro de la mezepoka urbo. La palaco stariĝis en la dua duono de la deksepa jarcento.
  • Palaco Fascie Rossi, en la historia centro, sede de la urba biblioteko kaj, de la jaro 2013, de la arkeologia muzeo.
  • Vilao Brignole-Balbi. Antikva nobela rezidejo, konstruita dum la deksepa jarcento ĉe la laŭmara promenejo. Nuntempe ĝi estas hotelo, ((kiel la apudaj nobelaj palacoj en la avenuo), kaj presentas en sia interno ŝatinda parkon-ĝardeno italstila.
  • Palaco Durazzo-Cattaneo Della Volta. Jam palaco de la familio Doria, enhavas preĝejeto, verko de Giacomo Gaggini por la tama proprietulo Giuseppe Maria Durazzo en 1725; kunlaboris en la laboroj ankaŭ Gio Antonio Ricca.
  • Vilao Durazzo-Solari-Serlupi, nun Rimassa. Konstruita pro volo de Cesare Durazzo, estro de la ĝenova respubliko en la jaroj 1665-1667, la vilao gastigis en februaro de 1784 la imperiestro Josefo la dua de Asburgo-Lorena.
  • Castelli Gualino, nuntempe Hotel dei Castelli, sur la promontoro de Sestri Levante. Temas pri tri konstruaĵoj en stilo nov-memezepoka konstruitaj inter 1925 kaj 1929 de la arkitektoj Clemente kaj Michele Busiri Vici kun la konsultiĝo de la art-kritikisto Lionello Venturi, por la piemonta industriisto Riccardo Gualino. La konstruaĵoj trasformiĝis en hotelo en 1950.

Fari redakti

Antikva tradicio de la pasinteco de Sestri estis la kostruado de la leŭdoj, lignaj barkoj kun latina velo, ekzemplo el tio troviĝas ekspoziciata sur la plaĝo de "Balin", en la Golfeto de la Fabloj.

Ĉefaj eventoj redakti

Someraj eventoj en Sestri Levante:

  • komikaj spektakloj okazas kadre de la serio "Ridi kaj ne nur somere";
  • muzikajn koncertojn;
  • La Festo de la Bagnun antaŭlasta semajnfino de julio, en Riva Ponente; Fanoj de la samnoma loka marplado (fama anĉova, tomata kaj biskvita fiŝista-plado) povos gustumi ĝin kiel ĉiam senpage.
  • "Barcarolata" lasta dimanĉo de julio, mara karnavalo kun alegoriaj ĉaroboatoj
  • Foiro de Sankta Stefano: 26 decembro. kun produktoj tipaj de la valoj kaj landinterno.
  • Foiro de Sankta Josefo: en marto, kun multaj floroj kaj plantoj.
  • Muzika festivalo: en majo.
  • Premio Andersen, fino de majo, konkurso kaj festivalo por infanoj kaj ne.

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

La fiŝkaptado, iam ekonomie multe pli grava ol nun, tamen ankoraŭ gravas pro la loka tradicia kulturo kaj por la turismo. La passo delle acciughe donas, gravajn fiŝkaptojn (de kio la festo de la bagnun).

La anĉovoj sottosale de la Liguria maro estas rekonitaj per la varmarko IGP.

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

 
Esperanta velado en Tigulio

En Sestri Levante aktivas la Grupo Esperanto-Tigulio (GET);

multaj aktivadoj en la urbo okazis ankaŭ ekstere de la tigulia Grupo;

ĉe la strukuro "Opera Madonnina del Grappa" okazis plurfoje seminarioj por instruistoj organizitaj de "Istituto Italiano di Esperanto", ekzemple kun la temo: «Starigo kaj mastrumado de kursoj dua-gradaj kaj tria-gradaj»

Lokaj esperantistoj redakti

Por kontakti lokajn esperantistojn, vidu la retejon de Esperanto-Grupo Tigullio: esperantotigullio.altervista,org

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.