Cinque Terre

Cinque Terre (elp. ĉinkŭe terre), laŭlitere "Kvin Landoj" aŭ "Kvin Bienoj", estas la nomo per kiu estas konata grupo de kvin vilaĝoj en la orienta riviero de Ligurio. Ĝi estas parto de Provinco La Spezia.

Ŝtuparo de Monesterolo
Ŝtuparo de Monesterolo

Malkovru la 5 vilaĝojn super la maro:

Corniglia: La plej malgranda vilaĝo de Cinque Terre, paradiza angulo por ekskurs-ŝatantoj danke al la multaj vojetoj, kiuj transiras la vilaĝon. Situanta sur la maro, Corniglia igos vin pasigi neforgeseblan restadon en Cinque Terre, kun ĝiaj spir-haltigaj vidpunktoj kaj sia aŭtentike liguria etoso. Fabela loko kun siaj paŝtel-koloraj domoj, Corniglia estas perfekta celloko por tiuj, kiuj serĉas malstreĉiĝon proksime al naturo en pejzaĝo inter tero kaj maro.

Riomaggiore: Ĝi estas la plej proksima vilaĝo al La Spezia. Ĝi ankaŭ estas la deirpunkto de la fama "Via dell'Amore" (vojo de la amo); farendaĵoj en ĉi tiu vilaĝo koncentriĝas ĉirkaŭ la haveneto; paŭzu en trinkejo aŭ restoracio kaj ĝuu la bongustaĵojn de la liguria kuirarto, ekzemple bona unua plado kun bazilia "Pesto" (Liguria verda pistita saŭco)" akompanata de bongusta "Focaccia" [(Liguria plata kuko)], (ĉilasta plej bonas se ĵusbakita).

Manarola: La plej malgranda vilaĝo de Cinque Terre, kune kun Corniglia. Ferio en Manarola en unu el la kampadejoj de Cinque Terre kondukos vin al la malkovro de la ligura tradicio, kun buntaj domoj, kiuj lumas kiel kripo dum la kristnaska periodo!

Monterosso: La plej granda el la vilaĝoj de Cinque Terre. Ĝi estas dividita en malnovan vilaĝon kaj novan. En la malnova vilaĝo promenu tra la "carruggi", la tipaj liguraj stratetoj, kaj vizitu la gotikan fasadon de la preĝejo 'San Giovanni Battista', la antikvan preĝ-kapeleto de 'Santa Croce' kaj la preĝejon de Sankta Franĉisko, kie estas konservata pentraĵo, la Krucumado, atribuita al Van Dyck.

Vernazza: bela vilaĝo metita inter roko kaj maro. La sola vilaĝo en la Cinque Terre konstruita en natura haveno, en fjordo protektita de la rokoj. Ankaŭ la kasteloj estas vizitindaj, tre bone konservitaj, karakterizaĵo de la Cinque Terre kaj aparte de Vernazza.

Interesa, pro naturalismaj kialoj, estas ankaŭ Monesterolo (itale Monesteroli), eta vilaĝo en Ligurio super la maro, alirebla nur per boato kaj piede, pere de pado kiu inkludas 1100-ŝtupoj de la "granda ŝtuparo".