| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Latio | |
Loĝantaro | 13 800 (2024) | |
Alto | 151 m |
Priverno (ankaŭ itale; itala elparolo: /pri'vɛrno/) estas urbo en Latio en centra Italio.
Kompreni
redaktiTre longhistoria urbeto sur la montetoj de suda Latio, posedas plurajn monumentojn, tamen ne elstarajn krom unu: la Monaĥejo de Fossanova (ĉ. 6 km sudoriente de la urbo).
Tereno
redaktiEn la suda Latio, sinsekvo de montoĉenoj (Lepini, 1536 m, Ausoni, 1116 m, Aurunci, 1533 m) disigas la fruktodona valo de la rivero Sacco de la marbordaj ebenaĵoj, iam marŝaj. Inter Lepini kaj Ausoni estas larĝa valo, kvankam trafluata de malgrava rivereto, kaj ĉirkaŭ ĝi malaltaj montetoj: tie estas la plej komforta pasejo, kaj tie kuŝas Priverno.
Historio
redaktiEstas kelkaj ruinaĵoj, atestantaj ke vilaĝo kun muregoj ekzistis sur la monteto kie nun estas Priverno almenaŭ 4 jarcentojn antaŭ la fondo de Romo. Tamen, ni malmulte scias pri la plej fruaj jarcentoj de la urbeto.
La romia historiisto Tito Livio (Titus Livius) skribis ke Priverno estis grava urbo de la popolo Volskoj, sed en la jaro 329 a.K. Romio konkeris kaj detruis ĝin. La Romianoj rekonstruis la urbon en la ebenaĵo norde de la origina monteto. Hodiaŭ en la Piana di Mezzagosto (la nuna nomo de la ebenaĵo, t.e. "Ebenaĵo de Mezaŭgusto") restas pluraj romiaj restaĵoj, inter ili teatro.
Dum la Mezepoko la privernanoj fuĝis for de la urbo pro atakoj, eble de Saracenoj, kaj parte revenis sur la originan monteton de la frua urbo. La refondita Priverno ne estis granda urbo, sed estis sufiĉe grava por iĝi sidejo de episkopo (menciita en la jaro 769).
Datiĝas je la 8-a/9-a jarcento la fondo de kelkaj preĝejoj, hodiaŭ videblaj post la ŝanĝoj faritaj en la 12-a/13-a jarcento. La plej grava religia konstruaĵo en la areo estas tamen la monaĥejo de Fossanova (12-a jarcento), en la vilaĝo Fossanova, 6 km sudoriente de Priverno. Sankta Tomaso de Akvino mortis en 1274 en tiu monaĥejo; lia kranio estas nun en la Katedralo de Priverno.
Iam dum la Mezepoko Priverno ŝanĝis sian nomon al Piperno, kiu estis reŝanĝita al Priverno nur en 1927.
En la 13-a jarcento la diocezo de Priverno estis kunfandita kun du apudaj diocezoj (Sezze kaj Terracina), signo ke Priverno komencis malgraviĝi. La vidindaj monumentoj datiĝas plejparte antaŭ la fino de la 14-a jarcento.
Klimato
redaktiAliri
redaktiAviadile
redaktiTrajne
redaktiLa fervoja stacidomo Priverno-Fossanova situas 8 km sude de la urbo. Ĝi kuŝas sur unu el la fervojoj Romo-Napolo (mezrapida). De la stacidomo al la urbocentro estas rektaj busoj ĝis 20h, mastrumataj de Satline.
De Romo al Priverno-Fossanova la trajna veturo daŭras ĉ. 1h.
Buse
redaktiAŭte
redaktiLa plej rapida vojo al Priverno estas la aŭtoŝoseo A1 (Milano-Napolo) ĝis la elirejo Frosinone, kaj poste la rapida ŝoseo SS 156 dei Monti Lepini (26 km).
De Romo eblas ankaŭ veturi laŭ la Appia vojo (SS 7) ĝis Borgo Faiti, sude de Latina, kaj poste laŭ SS 156 (20 km).
Bicikle
redaktiPriverno situas mezvoje inter EV 5 (Eŭrovelo "Romea/Francigena" de Canterbury al Brindizio) kaj EV 7 (Eŭrovelo "de la Suno" de Norda Kabo al Malto). De ambaŭ al Priverno estas ĉirkaŭ 27-28 km, laŭ ordinaraj ŝoseoj (ne biciklovojoj).
Moviĝi
redaktiPiede
redaktiEne de la urbeto piediri estas la plej konsilido maniero moviĝi.
De la urbocentro al la Kastelo de Sankta Marteno kaj al Fossanova eblas piediri (1h15-1h30 ĝis Fossanova). La piedirado de la urbocentro al la romia urbo bezonas ĉirkaŭ 30-45 minutojn.
Buse
redaktiEne de la komunumo de Priverno veturas la busoj de SatLine. Aldone por kelkaj kunligoj eblas uzi la busojn de Cotral SpA.
Busoj de la urbocentro al Kastelo de Sankta Marteno, Fossanova kaj stacidomo veturas plurfoje tage (dimanĉe nur SatLine). Por atingi la romiajn restaĵojn en Mezzagosto, oni povas uzi la linion n.2 de SatLine (nur dufoje tage) aŭ busojn de Cotral direktaj al Prossedi (ĉirkaŭ ĉiun duan horon). Dimanĉe ne estas veturoj.