| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Okcidenta Transdanubio | |
Loĝantaro | 1160 | |
Őriszentpéter estas malgranda urbo kun turista celloko en okcidenta Transdanubio en Hungario. Ankaŭ Aŭstrio kaj Slovenio estas proksime.
Kompreni redakti
Őriszentpéter situas sur montetaro laŭ rivero Zala, kies fonto troviĝas nur 10 kilometrojn, tial Zala tie estas nur rojo. Szentgotthárd troviĝas 17, Körmend 24, Zalaegerszeg 32, Budapeŝto 211 kilometrojn.
Historio redakti
La alvenintaj hungaroj en tiu regiono faris specialan limgardan zonon. Tiu zono estis kreita nur tie en la plena Hungarlando. Oni ne fondis vilaĝojn aŭ urbojn. La sistemo profitis la geografiajn eblecojn. Tio estis senfina serio de malgrandaj montetoj. Sur ĉiuj montetoj loĝis nur unu familio. Ilia domo formis kvadraton kune kun la loĝejo, stalo kaj garbejo. Origine Őriszentpéter konsistis el 9 kvadrataj domoj. La katolika kirko estis konstruita en la malfrua 13-a jarcento, poste la loko estis kerno de vilaĝo, kiu ricevis sian nomon de patrono de la kirko. Dum la socialismo la plena regioneto estis neglektita, ĉar proksime estis la fifama Fera Kurteno. La urba statuso alvenis en 2005.
Klimato redakti
Őriszentpéter troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario. Tamen en tiu parto la pluvoj estas pli oftaj.
Eniri redakti
Őriszentpéter estas alirebla voje kaj trajne.
Eniri avie redakti
La plej proksima flughaveno funkcias en Graz.
Eniri trajne redakti
Őriszentpéter situas laŭ ĉefa linio inter Zalaegerszeg kaj Slovenio.
Transportiĝi redakti
Őriszentpéter estas alirebla el la proksimaj hungaraj vilaĝoj kaj urboj, eĉ el Slovenio kaj Aŭstrio.
Transportiĝi perpiede redakti
Őriszentpéter estas malgranda, perpiede trairebla.
Publika transporto redakti
En Őriszentpéter lokaj aŭtobusoj ne trafikas.
Transportiĝi aŭte redakti
Őriszentpéter havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
Fari redakti
- trovi fonton de rivero Zala, kiu estas la plej longe hungara rivero ne esti ankaŭ eksterlande.
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Őriszentpéter.
Vendejaroj redakti
- Reál üzlet
Manĝi redakti
- Centrum Étterem
- Pajta Szerfood
- Hársfa Fogadó
- Bognár Restaurant
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
- Fürge Róka Porta
Hoteloj (nur malgrandaj) redakti
- Őri Art Inn
- Rigó Vendégház
- Centrum Panzió
- Fecskefészek Vendégház
- Ezerjó Ökofogadó
Sekureco redakti
- Őriszentpéter konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
La regioneto apartenas al nacia parko kun sonorilostabloj, subĉiela etnografia muzeo kaj naturaj vidindaĵoj.
Rimarkoj redakti