| ||
![]() | ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Okcidenta Transdanubio | |
Loĝantaro | 8864 | |
Szentgotthárd [sentgothArd] (slovene: Monošternek, germane: St. Gotthard) estas limgarda malgranda urbo en orienta Hungario en najbareco de Aŭstrio.
KompreniRedakti
Szentgotthárd situas sur ebenaĵo laŭ rivero Rába. Körmend troviĝas 16, Szombathely 41, Graz 65, Vieno 140, Budapeŝto 218 kilometrojn.
HistorioRedakti
La loko komence estis abatejo, pli poste ankaŭ vilaĝo. En 1664 grava batalo okazis, militestro Raimondo Montecuccoli kune kun aŭstroj kaj francoj venkis la turkojn. La batalejo apartenas nun al Aŭstrio. Fine de la 19-a jarcento la finkonstruita fervojo inter Budapeŝto kaj Graz tuŝis la komunumon. En 1920 Szentgotthárd iĝis limotrapasejo al Aŭstrio voje kaj fervoje. Dum la socialismo la fifama Fera Kurteno etendiĝis apude. Szentgotthárd en la praktiko estis ferma loko kaj dormis. En 1983 Szentgotthárd iĝis urbo. En 1989 la ferkurteno estis forigita, la urbo vekiĝis. La industrio produktas erojn da aŭtoj. Ekde 2008 pro Traktato de Schengen la limoj estas senĝene traireblaj.
KlimatoRedakti
Szentgotthárd troviĝas en modera, kontinenta klimato, same kiel Hungario, sed kiel en la okcidenta parto, pli ofte pluvas.
EniriRedakti
Szentgotthárd estas bone alirebla voje kaj trajne el Körmend, aŭ el la aŭstra flanko el Graz.
Eniri avieRedakti
La plej proksima flughaveno funkcias en Graz.
Eniri trajneRedakti
Szentgotthárd situas laŭ ĉefa linio inter Graz-Budapeŝto.
TransportiĝiRedakti
Szentgotthárd estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.
Transportiĝi perpiedeRedakti
Szentgotthárd havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La biciklo estas populara.
Publika transportoRedakti
En Szentgotthárd havas stacion por aŭtobusoj.
Transportiĝi aŭteRedakti
Szentgotthárd havas urban vojreton por aŭtoj. Ekde 2008 pro Traktato de Schengen la limoj estas senkontrole traireblaj.
VidiRedakti
- w:eo:Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Szentgotthárd)
- w:eo:Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Szentgotthárd)
- muzeo
- teatro, iam preĝejo
FariRedakti
- ekskursi al la batalejo en la aŭstra flanko
AĉetiRedakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Szentgotthárd.
VendejarojRedakti
ManĝiRedakti
- Rodeo Fogadó
- Andante
TrinkiRedakti
Same, kiel manĝi.
LoĝiRedakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
KampadejojRedakti
HostelojRedakti
En Szentgotthárd ne estas universitata edukejo, la alvenintaj studentoj povas uzi la gastejojn.
HotelojRedakti
- Gotthard Therme Hotel & Conference
- Lipa Hotel Szentgotthárd
- Therme Szentgotthárd
- Andante Hotel & Restaurant
SekurecoRedakti
- Szentgotthárd konformas al sekureco de Hungario.
EsperantoRedakti
Lokaj esperantistojRedakti
KonsulejojRedakti
La urbo estas centro de la slovena minoritato, la Slovena Konsulejo tie funkcias.
Viziti pluRedakti
Proksime estas Nacia parko Őrség.