Zoagli
Zoagli
Panoramo
Lando Italio
Regiono Ligurio

Zoaljo (itale Zoagli (elp. dzoAlji), ligure Zoaggi (elp. zuAĝi), estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Ligurio kaj estas parto de la Metropola Urbo Ĝenovo. Kristanisma patrono de la komunumo estas la sanktulo Marteno de Tours, kies religia memortago sekve estas la komunuma festotago.

Kompreni redakti

 
Vido de la klifo okcidente, en la fono kastelo Canevaro.

Zoaljo estas malgranda urbeto inter Rapallo kaj Chiavari en la golfo de Tigulio, je ĉirkaŭ 38 kilometrojn oriente de Ĝenovo.

Konata ĉemara feriurbo, ĝi estas fama pro sia bela karakteriza mallarĝa promenejo realigita en la klifoj apike sur la maro, konstruita en la tridekaj jaroj de la dudeka jarcento kun la ekonomia kontribuo de la loĝantoj; en la areo de Zoagli estas ankaŭ pluraj naturaj arbarkovritaj vojoj, la karakterizaj liguriaj crêuze (antikve mul-vojoj), kiuj permesas de la urbocentro atingi la vilaĝetojn kaj frakciojn kiuj konsistigas la komunumon.

Unu el la vojoj, spurante la antikvan romia strato, estas nomata "al la kvin sonorilturoj" ĉar ĝi ligas la antikvajn frakciajn preĝejojn Preĝejo de San Pietro de Rovereto, Semorile, Preĝejo San Pantaleo kaj Sant'Ambrogio al la centra preĝejo de Zoagli, San Martino, por entute ĉirkaŭ dek du kilometrojn. Plia arbarkovrita vojo permesas la kunligon inter la vilaĝeto Semorile kaj la sanktejo "Nostra Signora di Montallegro" - en la komunuma areo de Rapallo - post transiro de la pasejo Anchetta kaj Monte Castello.

 
La fervoja viadukto, super la vilaĝo, rekonstruita post la Dua Mondmilito

En la pasinto, multaj homoj de Zoagli okupiĝis kiel fiŝkaptistoj aŭ per teksado. Laŭlonge de la jarcentoj, sed ankoraŭ hodiaŭ, ĉi tiu lasta laboro riĉigis la vilaĝon danke al la komerco kaj eksportado de ĝiaj altvaloraj ŝtofoj al la mondo.

En la deknaŭa jarcento ĝi fariĝis valora turistloko kaj inter la gloraj homoj, kiuj loĝis ĉi tie, estis la filozofo Friedrich Nietzsche, la poeto Ezra Pound, la verkisto Sem Benelli kaj la pentristo Vasilij Kandinsky.


Historio redakti

Kiel multaj vilaĝoj de Ligurio ankaŭ Zoagli vidis ĝian probablan fondadon en la prahistoria epoko, danke al liguraj triboj, ĉikaze la Tiguloj. En la Romia periodo ĝi aperas kiel vilaĝo aŭ kastelaro ĉe la strato Aurelia.

En 1158 ĝi fariĝis feŭdo - la paperoj mencias ĝin kun la nomo Joagi - de la nobela familio Fieschi de Lavagna kaj en la sekvaj jarcentoj, de la 13-a jarcento, ĝi pasis sub la regado de la Ĝenova Respubliko.

Kun la napoleona franca regado, la establita komunumo Zoagli eniris en la Departementon de la Golfo de Tigullio, kun Rapallo kiel ĉefurbo, ene de la Liguria Respubliko. Ekde la 28-a de aprilo 1798 kun la novaj francaj regularoj, Zoagli iĝis parto de la 2a kantono. Aneksita al Unua Franca Imperio de la 13-a de junio 1805 ĝis 1814 ĝi estis inkluzivita en la Departemento de la Apeninoj.

En 1815 ĝi estis enmetita en la Regnon de Sardio, laŭ la decidoj de la Viena Kongreso de 1814, kiu submetis la komunumon Zoagli al la provinco Chiavari sub la regiono de Ĝenovo. De 1859 ĝis 1926 la teritorio estis inkluzivita en la 5a distrikto Rapallo, en la Regno de Italio (1861-1946).

Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

Fari redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.