Chiavari
Chiavari
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 27.494 (2009)

Kjavario (itale: Chiavari, elp. [Kjàvari]; en la liguria: Ciävai, elp: [Ĉavaj]) estas komunumo, kiu havas 27 494 loĝantojn. Ĝi estas parto de Tigulio, kaj administre ĝi apartenas al la Metropola urbo Ĝenovo en regiono Ligurio.

Kompreni redakti

CHIAVARI: inter modernaj "butikoj", metiisteco kaj kulturo, la maro restas la ĉefrolulo. Chiavari estas la "ĉefurbo" de Tigullio, komerca kaj loĝa centro, financa koro. Sed por la turistoj kaj boatistoj ĝi estas ankaŭ malkovrinda belega loko. Kun sia mezepoka historia centro kaj ĝiaj portikoj laŭlonge ciuj stratoj de la granda historia centro, ĝi malfermas panoramajn vidojn de nekomparebla beleco: ĝi estas urbo "laŭ homa skalo". La antikva urbo fieras pri konstruaĵoj kun granda valoro laŭ tipa ĝenova stilo kaj disvolvis sian turisman alvokiĝon, inter la maro kaj la landinterno. Turisma perspektivo kreskinta kaj fortigita ankaŭ danke al la "Marina de Chiavari", (la turisma haveno de la urbo), tute integrita en la urba kunteksto. La pura maro, la bone flegitaj strandoj, la administrado de la haveno celanta median daŭripovon permesas al Chiavari levi la Bluan Flagon en la urbo kaj en la haveno respektive ekde 2000 kaj 1987.

Geografio redakti

Ĝi situas sur la orienta liguria Riviero, Ĝi estas komerca, turisma centro kaj feriejo.

Historio redakti

La plej antikvaj dokumentoj eltrovitaj pri la teritorio de Chiavari estas de la jaro 972, en ĝi oni mencias la nunaj kvartaloj Caperana (elp. Kaperana) kaj Ri. En dokumento de 980 aperas unuafoje la nomon 'Clavari' (elp. Klàvari).

En 1167 la ĝenovanoj decidis konstrui la kastelon de Chiavari, kaj poste en 1178 la konstruado de la vilaĝo, laŭ urba plano kiu korespondas al la nuna historia centro de Chiavari.

En aprilo 1791 stariĝis en Chiavari la "Ekonomia Societo". Ĝi estas soci-utila kultura asocio, kiu celas antaŭenigi kaj protekti la kulturon, ekonomiajn agadojn, arton, edukadon kaj la medion de Chiavari kaj la distrikto.

Chiavari estis aparte grava dum la napoleona okupado, kiam ĝi estis ĉefurbo de la Departemento de Apeninoj, kaj ankaŭ poste, post la aneksio al Sardinia Reĝolando, ĝi estis ĉefurbo de la samnoma provinco en la jaroj inter 1817 kaj 1859.

Poste Chiavari havis gravan rolon en la periodo de 'Itala Nacia Releviĝo', ankaŭ ĉar ĝi estis la origina urbo de la familioj de multaj famuloj de tiu tempo: Giuseppe Mazzini (1805-1872), Giuseppe Garibaldi (1807-1882), la fratoj Nino (1821-1873) kaj Alessandro Bixio (1808-1865);

En Chiavari Garibaldi, post la malsukceso de la Roma Respubbliko, en 1849 estis arestita en la domo de siaj kuzoj Puccio. Post kiam Nico estis aneksita al Francio, li revenis al Chiavari, kies urba konsilantaro nomis lin Honora Civitano.

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Estas belege promeni inter la mezepokaj portikoj, (ligure: Carruggi), kaj laŭ la marbordo;

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

La historia centro koncentriĝas ĉirkaŭ la tiel nomata "Rekta Karuĝo", (la ĉefa strato de la historia centro, nun tute por piedirantoj), kiu delonge estas la "subĉiela butikcentro" de Tigullio pro sia riĉa oferto de ĉia-specaj butikoj, historiaj kafejoj kaj restoracioj kaj gastejoj, iuj el kiuj specialiĝas pri la fama recepto de "farinata". Chiavari tenis siajn klasikajn arkadojn senŝanĝaj, kiuj hodiaŭ gastigas elegantajn kaj modernajn komercajn establojn, sed ankoraŭ konservas sian sugestivan etoson kaj metiistan tipecon. Chiavari ankaŭ estas urbo ligita al fiŝkaptado kaj metioj kun la tipa produktado de seĝoj nomataj "chiavarine" kaj belaj "macramé" puntoj.

Inter la plej gravaj konstruaĵoj estas Palazzo Rocca. La botanika ĝardeno estas abunda, kie elstaras la monumentaj forcejoj kun orkideoj. Nun fama estas la Antikvaĵa Merkato en Carruggio Dritto, ĉiu dua semajnfino de la monato kaj la diversaj merkatoj de gustoj kaj tradicioj, recenzoj pri tipaj agro-manĝaĵoj kaj artaj metioj. Vidi la Katedralon, dediĉita al Nia Sinjorino de la Ĝardeno, inspirita de la Panteono en Romo.

Fari redakti

La longaj strandoj el fajna grejso, ekipitaj aŭ senpagaj, kiuj karakterizas la marbordon, estas facile alireblaj de la ĵus renovigita kaj pligrandigita promenejo. Trinkejoj, glaciaĵejoj, restoracioj kaj ludejoj por infanoj faros viajn promenadojn apud la maro eĉ pli agrablaj. Trapasante unu el la multaj subpasejoj vi povas facile aliri piede al la portikitaj stratoj de la historia centro (ligure Caroggi - elp. Karuĝi), kie vi trovos ĉiujn komfortojn de la urbo: butikoj, superbazaroj, kinejoj, teatro, parkoj, ktp.

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto en Chiavari redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.