Vikivojaĝo-Diskuto:Skemo por frazlibro

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Venca24 in topic kaliko

Skemo-propono de la 4a de Marto 2016 redakti

Mi prilaboris skemon de frazlibroj. Ĝi unue esti publikigita en la Japana frazlibro (19 Dec. 2014‎) kaj poste skemigita por Franca frazlibro (26 Feb. 2015). Kiel bazon por kontrolado mi uzis la skemon de la anglalingva Vikivojaĝo kaj (ĉar mi parolas nur kelkajn lingvojn) iomete kontroletis ĉe la germana, nederlanda kaj pola Vikivojaĝoj (la pola estis neuzebla, ĉar praktike mankas enhavo...). Mi konstatis grandan similecon kun la anglalingva versio, aldone mi aldonis kelkajn aferojn, kiuj abundas en Esperanto sed ne ekzistas en la angla ("antaŭhieraŭ", "postmorgaŭ" ktp.).

Kion vi opinias pri tiu ĉi nova propono? Ĉu vi preferas ion ŝanĝi / aldoni / forigi? Ĉu ni por nun simple akceptu tiun ĉi staton kaj uzadu ĝin ĉie? --KuboF (talk) 16:19, 5 March 2016 (UTC)

Mi proponas: por la surskriboj en "baza" krei apartan subkategorion (4-an nivelon). Fakte, ĉu oni vere demandas "Ĉu mi rajtas rigardi kuirejon"? --Venca24 (talk) 11:10, 6 March 2016 (UTC)
Venca24: Rilate al tiu flanka kesto, mi inspiriĝis de alilingvaj Vikivojaĝoj. De tiuj, kiuj nun havas propran subdomajnon, nur la germana ne uzas ĝin (kaj la itala uzas ĝin eĉ pli abunde). Mi komprenas tiel, ke kelketaj aferoj povas ricevi pli grandan atenton (tamen, estas demando, kial ĝuste tiuj ĉi kaj ne, ekz. "jes", "ne", "pardonu"...).
Kaj jes, vere estas homoj, kiuj petas vidi kuirejon antaŭ manĝi :-) --KuboF (talk) 11:38, 6 March 2016 (UTC)
Mi pensas ke tio ne taŭgas al Vikivojaĝo, sed anstataŭ al Vikilibroj. CasteloBrancodiskuto 01:10, 11 March 2016 (UTC)
Castelobranco, ĉu vi pensas, ke tuta koncepto de frazlibroj ne apartenas al Vikivojaĝo aŭ ĉu vi parolas pri tiu konkreta parto, supre diskutita? --KuboF (talk) 09:08, 11 March 2016 (UTC)
KuboF, mi vidis ke anglalingva vikivojaĝo fakte uzas frazlibrojn, sed mi dubas se tio devus resti tie-ĉi. Mi pensas ke tia enhavo pli taŭgas al Vikilibroj. Vidu ekzemple tiujn gvidlibrojn jam ekzistantajn tie. CasteloBrancodiskuto 01:42, 8 April 2016 (UTC)
Dum longa tempo ne venis sencaj rimarkoj kaj mi konsideras la diskuton sukcese finiĝinta! La skemo estas preta! --KuboF (talk) 19:35, 4 December 2016 (UTC)

kaliko redakti

En la parto pri trinkaĵoj estas post la frazoj "Mi petas unu glason" kaj antaŭ la frazo "Mi petas unu botelon" frazo "Mi petas unu kalikon". Kiam mi komparis tion kun la frazlibroj ĉe anglalingvaj Vikivojaĝoj, mi konkludis, ke verŝajne estas celata la frazo "Mi petas unu tason". Ĉu por la aliaj redaktantoj estas la uzo de la vorto kaliko ĉi-maniere komprenebla? Ĉu ne estus pli komprenebla la frazo "Mi petas unu tason da..."? --Venca24 (diskuto) 18:05, 16 mar. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la projektpaĝo "Skemo por frazlibro".