| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Veneto | |
Loĝantaro | 110 000 (2022) | |
Alto | 39 m |
Viĉenco (itale Vicenza /vi'ĉɛnca/) estas urbo kun ĉirkaŭ 100mil loĝantoj en Veneto en nordorienta Italio.
Kompreni redakti
Viĉenco kuŝas ĉe la sudokcidenta bordo de la veneta ebenaĵo, kiu nur malgrandaj montetoj disigas disde la Pada Ebenaĵo (unu el tiuj montetoj estas la "Monto" Berico, 124 m, superrigardanta Viĉencon). Nur iomete pli malproksimaj (ĉ. 30 km) estas la Viĉencaj Antaŭalpoj, kun pintoj inter 2000 kaj 2300 m.
La kromnomo de Viĉenco estas "la urbo de Palladio", pro Andrea Palladio, fama renesanca arkitekto, kiu projektis kaj konstruigis plurajn vilaojn kaj aliajn konstruaĵojn en Veneto (multajn en Viĉenco aŭ ĉirkaŭe) dum la 16-a jarcento. En Viĉenco li partoprenis la Olimpian Akademion (Accademia Olimpica), kaj rilate al ĝi projektis la Olimpian Teatrejon, kiu estas ankoraŭ nuntempe unu el la plej elstaraj monumentoj en la centro de la urbo. La tuta centro montras en pluraj lokoj la agadon de tiu fama arkitekto.
Historio redakti
Klimato redakti
Aliri redakti
Aliri aviadile redakti
La plej proksimaj komercaj flughavenoj estas:
- Verono (60 km) - de la flughaveno prenu buson ĝis la ĉefa fervojo stacidomo en Verono kaj poste trajnon
- Venecio (75 km) - de la flughaveno prenu buson ĝis Mestre kaj poste trajnon
- Trevizo (60 km) - flughaveno uzata de kelkaj malmultekostaj kompanioj
Aliri trajne redakti
Viĉenco situas sur la fervojo Milano-Venecio. De Milano al Viĉenco necesas 1h40-2h per rapidaj trajnoj, senŝanĝe; de Venecio al Viĉenco ĉirkaŭ 30min (ĝis 1h per malrapidaj trajnoj), senŝanĝe. Trajnoj estas oftaj.
Estas ankaŭ kelkaj trajnoj venantaj de pli malproksimaj urboj (senŝanĝe). Ekzemple, de Ĝenovo, Torino, Ĝenevo, Zuriko tra Milano, kaj de Triesto tra Venecio. Kutime tamen bezonas ŝanĝi trajnon en Milano (ekzemple: de Francio), en Verono (ekzemple: de Romo, Florenco, Munkeno), en Padovo (ekzemple: de Romo, Florenco) aŭ en Venecio-Mestre (ekzemple: de Munkeno, Vieno). De Slovenio/Kroatio necesas kutime almenaŭ du trajnŝanĝoj.
Aliri buse redakti
Aliri aŭte redakti
Moviĝi redakti
Piede redakti
La urbo ne estas tre vasta, kaj estas plejparte ebena. De iu loko en aŭ apud la centro eblas atingi piede ĉiun ajn alian lokon en aŭ apud la centro.
Per publika transporto redakti
Ne estas metroo.
Publikan busan transportadon zorgas SVT.
Informoj ĉe: SVT.
Aŭte redakti
Bicikle redakti
La urbo estas ebena (malkrutaj montetoj estas ĉirkaŭe, sed ne en la urbo mem), do eblas bicikli senpene.
Vidi redakti
10 - Olimpia Teatrejo (Teatro Olimpico), unu el la plej famaj konstruaĵoj de Palladio
11 - Palladia Baziliko (Basilica Palladiana), iama tribunalo (Palazzo della Ragione, t.e. "Palaco de la Praveco") kaj ne preĝejo, rearanĝita de Palladio
12 - Placo de la Sinjoroj (Piazza dei Signori), ĉirkaŭata de ĉarmaj konstruaĵoj, inter kiuj la Palladia Baziliko
13 - Placo de la Herboj (Piazza delle Erbe)
20 - Katedralo (Cattedrale aŭ Duomo), dediĉita al la Anunciacio; konstruita unuafoje en la 4-a jarcento, ĝi estis plurfoje rekonstruita, kaj akiris la nunan aspekton grandparte en la 15-a jarcento.
21 - Preĝejo de Sankta Krono (Santa Corona), konstruita 1261-1270 por gastigi dornon el la dornokrono de Kristo.
25 - Sanktejo de Monto Beriko (Monte Berico), dediĉita al Sankta Maria aperinta ĉi tie al virino en 1426 kaj 1428; el la origina konstruaĵo restas la peristilo, preskaŭ la tuta resto estis renovita en 1688-1703.
Fari redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
En la urbo aŭ apude, estas 1 gastiganto de Pasporta Servo (2023/07) (en Padovo - neniu gastiganto precize en Viĉenco).
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Estas loka esperanto-klubo, Vicenza Esperanto-Centro.
Retejo: ttt.esperanto.it/vicenza/#eo.
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
- Cittadella, 25 km
- Thiene, 30 km
- Padovo, 40 km
- Abano Terme, 45 km
- Bassano del Grappa, 45 km
- Este, 50 km
- Verono, 60 km
- Asiago, 65 km
- Venecio, 70 km
- Peschiera del Garda, 80 km
Rimarkoj redakti