| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Norda Hungario | |
Loĝantaro | 3 676 | |
Verőce estas vilaĝo, ŝatata feriejo kaj turista celloko en norda Hungario.
Kompreni redakti
Verőce situas inter maldekstra bordo de Danubo kaj montaro Börzsöny. Vác troviĝas 9, Szob 13, Szentendre 17, Budapeŝto 36 kilometrojn (aere).
Historio redakti
La unua hungara mencio pri Verőce okazis inter 1444 kaj 1460, sed pli frue ekzemple la romianoj havis tie gardoturon, kies fundamento ankaŭ nun estas videbla. Dum la mezepoko la vilaĝo apartenis al diocezo de Vác. Verőce akiris opiduman rajton en la 1400-aj jaroj. kiun la turkoj okupis nelonge en 1594. Inter 1558-1871 la komunumo estis kampurbo kaj ekde 1969 urbo. Dum la turka erao la loĝantaro draste malpliiĝis, poste alvenintaj hungaroj, slavoj kaj germanoj rekonstruis la vilaĝon. La alveninta fervojo en la dua duono de la 19-a jarcento portis ankaŭ naturamantojn kaj turistojn. La vilaĝo iĝis vaste konata feriejo. Dum la socialismo tie funkciis signifa kampadejo de komunistaj gejunuloj.
Klimato redakti
Verőce troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
Eniri redakti
Verőce estas bone alirebla voje, trajne kaj en la somera periodo ŝipe.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne redakti
Verőce havas ĉefan linion inter Budapeŝto kaj Bratislavo tra Szob kaj flankan linion tra la montaro. Arbara etŝpura fervojo funkcias al interno de la montaro.
Eniri voje redakti
Verőce situas laŭ aŭtovojo kaj ĉeflinio inter Budapeŝto kaj Szob.
Eniri ŝipe redakti
Haveno de Verőce akceptas ofte danubajn ŝipojn dum la somera periodo.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Verőce havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La biciklo estas populara, inter Budapeŝto-Szob bicikla vojo kuras tra Verőce.
Publika transporto redakti
Verőce estas malgranda, perpiede alirebla, publika transporto ne ekzistas. Helpas al la foraj lokoj la regionaj aŭtobusoj, kiuj haltas en kelkaj lokoj.
Transportiĝi aŭte redakti
Verőce havas la necesan vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
- w:eo:Kastelo de Verőce (episkopa palaco)
- baroka katolika kirko el 1736
- copfa kalvinana kirko el 1785
- vilao de aktoro Károly Huszár-Pufi
- muzeo pri ceramikaĵoj de Géza Gorka
- ruino de romianoj
Fari redakti
- ekskursi en la montoj
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Verőce.
Vendejaroj redakti
- CBA Élelmiszer Áruház, Rákóczi út 33.
Manĝi redakti
- Zöld Disznó Bisztro
- Barna Party
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Plej proksime en Nagymaros.
Hoteloj redakti
- Ilona Prémium Vendégház - Verőce
- Harangvirag 36 Apartman Verőce
- Völgy Major Verőce
Sekureco redakti
- Verőce konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas pitoreskaj montoj.
Rimarkoj redakti