| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Orienta Transdanubio, Meza Hungario | |
Loĝantaro | 26 447 | |
Alto | 110 m |
Szentendre [sentendre] estas pitoreska urbo, signifa turista celloko, loko de artistoj kaj serba ortodoksa diocezo en orienta Transdanubio en Hungario.
Kompreni redakti
Szentendre situas sur ebenaĵo kaj iomete sur montoj laŭ dekstra bordo de Danubo. Pomáz troviĝas 5, Visegrád 15, Budapeŝto 20, Esztergom 28 kilometrojn (aere).
Historio redakti
Pli frue inter aliaj romianoj vivis tie havanta gravan lokon Ulcisia Castra por la limgardista armeo kaj civilaj homoj. La unua latinlingva mencio jam depost alveno de hungaroj okazis en 1146 en formo Sanctus Andreas. Tiutempe la loko estis eklezia centro, iom poste ankaŭ reĝa loko. Ekde la 14-a jarcento plurfoje alvenis serbaj rifuĝintoj pro alveno de turkoj, tio ŝanĝis vizaĝon de la komunumo. Tamen ankaŭ tie okazis dominado de turkoj, tiam Szentendre estis apenaŭ loĝata. En la 18-a jarcento Szentendre estis serba opidumo, sed en la sekva jarcento alvenis hungaroj, germanoj kaj slovakoj. En 1872 Szentendre ricevis urborajton. En la 20-a jarcento la urbeto estis paradizo de pentristoj, ankaŭ artista kolonio estis fondita. Tio tiris la ceterajn artistojn, fine la turistojn el Budapeŝto, eĉ el eksterlando.
Klimato redakti
Szentendre troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
Eniri redakti
Szentendre estas bone alirebla voje kaj ŝipe, se ne paroli pri la interurba trejno (komprenu ankaŭ tramo) el Budapeŝto.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne redakti
Szentendre estas finstacio de interurba trejno (aŭ tramo). La alia finstacio estas en centro de Budapeŝto.
Eniri ŝipe redakti
Szentendre akceptas ŝipojn escepte la frostajn tagojn. Ankaŭ pramo trafikas al la kontraŭa insulo havanta la nomon same Szentendre.
Eniri voje redakti
Szentendre situas laŭ ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Esztergom (tra Visegrád).
Transportiĝi redakti
En Szentendre nur unusola aŭtobuso trafikas loke, sed la longdistancaj aŭtobusoj haltas en pluraj lokoj. La urbo estas trairebla perpiede havanta la necesajn trotuarojn. Bicikla vojo al la urbocentro ne estas solvata, en la striktaj vojoj same.
Transportiĝi aŭte redakti
Szentendre havas urban vojreton por aŭtoj, sed tio ne sufiĉas dum la somera periodo.
Vidi redakti
- w:eo:Katedralo Ĉieliro de Maria (Szentendre) (serba)
- w:eo:Preĝejo de Johano Baptisto (Szentendre) (katolika)
- w:eo:Preĝejo de Ave Maria (Szentendre) (serba)
- w:eo:Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Szentendre) (katolika)
- w:eo:Preĝejo Sankta Andreo (Szentendre) (katolika)
- w:eo:Grek-katolika preĝejo Metamorfozo de Kristo (Szentendre)
- w:eo:Preĝejo Sankta Mikaelo (Szentendre) (serba)
- w:eo:Kalvinana preĝejo (Szentendre)
- w:eo:Luterana preĝejo (Szentendre)
- w:eo:Baptisma preĝejo (Szentendre)
- skanseno, kie pluraj aliaj funkcikapablaj preĝejoj videblas
- w:eo:Urbodomo de Szentendre
- w:eo:Artistkolonio (Szentendre)
- urbokerno kun historiaj domoj
- muzeo pri ceramikaĵoj
- trafika muzeo
- serba eklezia muzeo
Fari redakti
- viziti la proksiman feriejon Leányfalu
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Szentendre.
Vendejaroj redakti
- Penny Market Szentendre
- Aldi Szentendre
- Chef Market Szentendre
- SPAR szupermarket Szentendre
- INTERSPAR Hipermarket, Szentendre
- Lidl
- Eurocentendre
Manĝi redakti
- Aranysárkány Vendéglő
- Labirintus
- Rab Ráby Restaurant
- Hajósinas Restaurant
- El Mariachi Étterem
- Korona Étterem
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Pap-sziget Camping
Hosteloj redakti
- Apolló Panzió
Hoteloj redakti
- Hotel Róz ***
- Bükkös Hotel****
- Centrum Hotel & Cafe - Szentendre
- Skanzen Hotel
Sekureco redakti
- Szentendre konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas ferieja vilaĝo Leányfalu.
Rimarkoj redakti