| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Transdanubio | |
Loĝantaro | 1 832 | |
Alto | 328 m (montopinto) |
Visegrád estas malgranda historia urbo kaj grava turista celloko en nordorienta Transdanubio en Hungario.
Kompreni redakti
Visegrád situas sur ebenaĵo kaj montoj laŭ dekstra bordo de Danubo. Szentendre troviĝas 15, Esztergom 17, Budapeŝto 32 kilometrojn (aere).
Historio redakti
La romianoj havis tie signifan limgardan fortikaĵon Ponts Novatus. La unua hungara mencio pri Visegrád okazis en 1009. La fortikaĵo estis konstruita en la 1250-aj jaroj kaj en la sekva jarcento ankaŭ reĝa palaco estis konstruita. Visegrád iĝis reĝa rezidejo, kiun interrompis la turka erao. Tiutempe preskaŭ ĉio neniiĝis, la urbeto preskaŭ senhomiĝis. Visegrád vekiĝis nur en la 19-a jarcento pro la vaporŝipoj en la Danubo. La urbeto profitas la fremdultrafikon, komparu: 1800 homoj gastigas jare po 300 mil da turistoj.
Klimato redakti
Visegrád troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
Eniri redakti
Visegrád estas bone alirebla voje kaj ŝipe, iomete trajne.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri ŝipe redakti
Haveno de Visegrád ofte akceptas ŝipojn escepte la frostajn tagojn. La urbeto havas 2 pramojn, po unu al la kontraŭa Nagymaros kaj grava insulo de Danubo.
Eniri voje redakti
Visegrád situas laŭ vojo inter Budapeŝto kaj Esztergom. El tiuj urboj kaj ankaŭ el Szentendre aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Eniri trajne redakti
Visegrád estas atingeble ĉe la kontraŭa vilaĝo Nagymaros, poste pramo funkcias al Visegrád.
Transportiĝi redakti
Visegrád estas malgranda, perpiede trairebla, tamen supreniri la montojn necesas eltenemo aŭ sperto. Loke aŭtobusoj ne trafikas.
Transportiĝi aŭte redakti
Visegrád havas urban vojreton por aŭtoj sed dum la turista sezono eventuale la vojreto ne sufiĉas.
Vidi redakti
- panoramo el la montopinto - la plej bela en Hungario - estas videbla, kiel serpentuman Danubo tra la montoj
- w:eo:Fortikaĵo de Visegrád
- romkatolika baroka preĝejo Johano Baptisto de 1782, la turo estas 40 metrojn alta
- kalvinana preĝejo de 2009
- baroka memora kapelo omaĝe al Maria el la 18-a jarcento
- reĝa palaco
- elvidejo
Fari redakti
- bani en la termala banejo de Lepence (ekstera parto)
- se estas neĝo, eblas skiadi sur monto Nagyvillám
- ekskursi al la montoj
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Visegrád.
Vendejaroj redakti
- CBA
- Termelői piac
Manĝi redakti
- Sirály Étterem
- Nagyvillám Restaurant
- Renaissance Étterem Visegrád
- Ágasház Étterem
- Kovács-Kert Étterem
- Mogyoróhegy Étterem
- Gulyás Csárda
- Fekete Holló Étterem
- Patak Vendéglő
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Hotel Honti - Kék Duna Autóskemping
Hosteloj redakti
- Visegrád Turistaház
Hoteloj redakti
- Hotel Honti, Fő utca 66.
- Mátyás Tanya, Fő u. 47.
- Royal Apartman Club Hotel, Fő u. 92.
- Silvanus Konferencia & Sport Hotel, Fekete-hegy.
- Thermal Hotel Visegrád, Lepence-völgy hrsz. 1213.
- Vár Hotel Kastélyszálló, Fő út 9.
- Villa Visegrád, Salamontorony utca 3.
- Visegrád Hotel - Wellness
Sekureco redakti
- Visegrád konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas .
Rimarkoj redakti