| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Norda Hungario | |
Loĝantaro | 4821 | |
Nagymaros [nadjmaroŝ] estas malgranda urbo, ŝatata ekskursejo, feriejo kaj turista celloko en norda Hungario.
Kompreni redakti
Nagymaros situas inter maldekstra bordo de Danubo kaj inter montoj. Visegrád troviĝas 1, Verőce 7, Szob 8, Esztergom 16, Budapeŝto 33 kilometrojn (aere).
Historio redakti
Visegrád kaj Nagymaros kune estas duobla urbo, kiun disigas la Danubo. Oni konjektas, ke jam en 1002 oni loĝis en Nagymaros (dum la mezepoko Maros). La unua mencio pri Nagymaros okazis en 1257. Maros estis ŝatata loĝejo de la regantoj krom Visegrád. En 1285 la reĝo oficiale deklaris Maros kunurbo de Visegrád, do Maros havis la samajn titolojn kaj rajtojn, kiel Visegrád. La plena historio de Visegrád kaj Nagymaros estis disigebla. Oni planis tie akvocentralon en fina periodo de la socialismo, kiun la tiam naskiĝintaj opoziciaj fortoj rifuzis. Oni komencis la konstruadon, sed fine oni rezignis pri tio. Nagymaros ricevis urborajton en 1996.
Klimato redakti
Nagymaros troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.
Eniri redakti
Nagymaros estas bone alirebla voje, trajne kaj ŝipe. Pramo kunligas la du urbojn.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne redakti
Nagymaros havas ĉefan linion inter Budapeŝto kaj Bratislavo tra Szob.
Eniri voje redakti
Nagymaros situas laŭ ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Szob.
Eniri ŝipe redakti
Haveno de Nagymaros akceptas ofte danubajn ŝipojn dum la somera periodo.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Nagymaros havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La biciklo estas populara, inter Budapeŝto-Szob bicikla vojo kuras tra Verőce.
Publika transporto redakti
Nagymaros estas malgranda, perpiede alirebla, publika transporto ne ekzistas.
Transportiĝi aŭte redakti
Nagymaros havas la necesan vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
- w:eo:Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Nagymaros) el la 14-a jarcento
- kalvinana preĝejo
- kapelo
- elvidejo
Fari redakti
- ekskursi al la montoj
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Nagymaros.
Vendejaroj redakti
- CBA Kereskedelmi Kft., Magyar Utca 21,
Manĝi redakti
- Mátyás Étkezde Nonprofit kft., Magyar utca 24.
- Maros étterem, Béla király sétány 1.
- Nokedli, Király utca 2.
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Sólyom- szigeti kemping és jacht kikötő
Hosteloj redakti
- Édeske hostel, Nagymaros
Hoteloj redakti
- Szent István fogadó, Váci u.36.
- Panoráma Panzió, Váci út 53.
Sekureco redakti
- Nagymaros konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas pitoreska vilaĝo Zebegény.
Rimarkoj redakti