Bonvenon, Saĝaĉjo! redakti

(Re)saluon, Saĝaĉjo, kaj bonvenon al Vikivojaĝo! Vi bone komencis per utilaj informoj pri Irano!

Vikivojaĝo daŭre estas relative komence sur sia vojo, sed rapide disvolviĝas. Se vi havus iun demandon, tre bona loko estas Vikivojaĝo:Diskutejo --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:25, 19 jan. 2021 (UTC)Reply

Normaj skemoj de artikoloj redakti

Mi rimarkis vian kontribuon al la artikolo Irano. En Vikivojaĝo estas kutimo uzadi normajn skemojn por artikoloj, tiel ke vizitantoj povu veni al ajna artikolo kaj tuj scii kien rigardi por la volata informo (en multaj artikoloj tiu norma skemo ankoraŭ mankas, sed precipe en centra kaj orienta Eŭropo kaj en Afriko jam estas preskaŭ ĉiuj). Eĉ se tiuj sekcioj restus malplenaj dum certa tempo, ni prefere lasas ilin, ĉar ili helpas al posta kontribuado.

Tiuj skemoj estas listigitaj en Helpo:Krei paĝon#Skemoj_de_artikoloj. De tie mi fakte prenis la skemon por lando kaj aldonis ĝin al Irano  

Mi scias, ke por komenco tio povas esti iom multaj informoj. Estas enorde, kun pliaj artikoloj vi rapide kaptos la kutiman stilon kaj kie trovi informojn pri aferoj ;-) Amike! --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:35, 19 jan. 2021 (UTC)Reply

Dankegon pro la helpo. Mi provos lerni rapide kaj helpi pri la projekto. Precipe pri landoj de mezoriento, kiujn mi pli konas. --saĝaĉjo (diskuto) 23:15, 22 jan. 2021 (UTC)Reply