lando en Mezoriento, bordanta la Persan Golfon, la Omanan Golfon, kaj Kaspion, apud Irako, Turkio, Armenio, Azerbajĝano, Turkmenio, Afganio, kaj Pakistano
Irano
Irano (IR) Flago
Situo de Irano en ĝia regiono.
Ĉefurbo Teherano

Irano estas lando en Mezoriento. La lando antaŭe nomiĝis Persia kaj ĝia oficiala lingvo estas Persa.

Regionoj redakti

Irano havas 31 provincojn kaj plurajn regionojn kun malsamaj klimatoj.

 
La regionoj de Irano
Sistano kaj Baluĉistano
Regiono kiu troviĝas sude de Irano ĉe la limo de la lando Pakistano.
Kaspia Irano
Kiu ankaŭ nomiĝas nordo de Irano, estas regiono ĉe la maro Kaspio. La regiono dividiĝas al tri provincoj nome Gilan, Mazandaran kaj Golestan. Ĉi tie estas ĉefe arbara regiono kaj malvarma kompare al sudo kaj centro de Irano.
Centra Irano
Ĉi tiu regiono estas konsiderata kiel la koro de Irano. Gravaj kulturaj Iranaj urboj Ŝirazo, Esfahano kaj la ĉefurbo, Tehrano troviĝas en ĉi tiu regiono.
Ĥorasano
Ĉi tiu regiono troviĝas en nord-oriento de Irano. Antaŭe ĝi estis unu-sola provinco sed psote dividiĝis al tri provincoj Razavi Ĥorasano, Norda Ĥorasano kaj Suda Ĥorasano.
Golfa regiono
Ĉi tiu regiono estas ĉe Persa Golfo kaj enhavas du provincojn Buŝehro kaj Hormozgano.
Irana Azerbajĝano
Ĉi tiu regiono estas la plej norda parto de Irano. Ĝi estas ĉe la limo de la landoj Armenio kaj Azerbajĝano.
Okcidenta Irano
Ĉi tiu regiono ĉefe estas montara kaj enhavas provincojn kiel Irana Kurdistano.

Urboj redakti

Naŭ gravaj urboj de Irano estas:

  • Tehrano (en Persa تهران) - La ĉefurbo kaj la plej progresa urbo de Irano.
  • Esfahano (en Persa اصفهان) - La eksĉefurbo de Irano kaj unu el la plej ŝatataj kaj famaj urboj de Irano. Ĉi tiu urbo estas plenplena je kulturaj kaj historiaj lokoj de Safavid-dinastio.
  • Ŝirazo (en Persa شیراز) - La ĉefurbo de Irano dum Zand-dinastio kaj grava kultura urbo. Krome ĉi tiu urbo estas la naskiĝurbo de Bahaa kredo kaj konsiderata kiel sankta urbo por Bahaanoj.
  • Tabrizo (en Persa تبریز) - Fama kaj antikva urbo, kiu iam estis ĉefurbo de Irano. Unu el la plej progresaj urboj de Irano kun belaj kulturaj lokoj.
  • Yazdo (en Persa یزد) - Dezerta urbo kun speiciala arĥitekturo por la dezerta klimato.
  • Kermano (en Persa کرمان) - Fama historia, dezerta kaj kultura urbo.
  • Hamedano (en Persa همدان) - Unu el la plej malnovaj urboj de Irano (pli ol 3000 jaraĝa) kun multe da kulturaj lokoj.
  • Maŝhado (en Persa مشهد) - Granda kaj religia urbo de Irano, en kiu troviĝas multe da Islamaj konstruaĵoj kaj moskeoj.
  • Ahvazo (en Persa اهواز) - Suda Irana granda urbo. Ĉirkaŭ ĉi tiu urbo troviĝas gravaj historiaj kulturaj lokoj kiel Ĉoga Zanbil (templo de Elamana-tempo).

Esperantaj urboj redakti

Aliaj cellokoj redakti

  • Pasargado (en Persa پاسارگارد) - La ĉefurbo de Aĥemenida imperio en kiu troviĝas la tombo de Cirus, la reĝo kiu fondis Iranon.
  • Susa (en Persa شوش) - Troviĝas 200km norde de la urbo Ahvazo. Ĝi estas unu el la plej antikvaj Iranaj urboj. En ĉi tiu urbo troviĝas la templo Ĉoga Zanbil (de Elamana-tempo), la palacio de Darius, la tombo de Juda profeto Daniel kaj la palacio de Artaxerxes II.
  • Persepolo (en Persa پرسپولیس) - La restaĵoj de granda urb-aspekta loko, kiu konstruiĝis antaŭ 2500 jaroj. Verŝajne post la atako de Aleksandro La Granda ĉi tiu loko detruiĝis.
  • Keŝmo (en Persa جزیره‌ی قشم) - La plej granda insulo de Irano kaj de Persa Golfo. Ĉi tiu insulo havas multe da naturaj vizitindaj lokoj kiel Hara arbaro.
  • Insulo Kiŝ (en Persa جزیره‌ی کیش) - Grava turista insulo de Irano kun multe da hoteloj ktp.
  • Alamut (en Persa الموت) - Kastelo proksima al la urbo Kazvino. Ĉi tiu kastelo estas konsiderata kiel la hejmo de Asaisnoj (Kiu inspiris komputil-ludojn Assassin's Creed kaj Prince of Persia).
  • Dizin (en Persa دیزین) - Loko proksima al Tehrano por skiado.

Komprenu redakti

Tereno redakti

Historio redakti

Etnoj redakti

Klimato redakti

Eniri redakti

Irana turista vizo estas por 30 tagoj kaj estas etendebla. Oni devas havi la vizon antaŭ vojaĝi al Irano kaj estas valida ĝis 90 tagoj post riceviĝo. Aprobitaj Iranaj vojaĝ-agentejoj povas aranĝi vizon por ĉiuj neIranaj nacioj (Krom la havantoj de la pasporto de Israelo kaj Afganistano).

Por peti kaj ricevi vian vizon, vi nepre devas kontakti aprobitan Iranan vojaĝ-agentejon aŭ iri al Irana konsulejo. Post ricevi viajn personajn informojn, ili sendos ĉion al la ministerio de eksterlandaj aferoj. Ili konfirmos vian vizon kaj sendos al Irana konsulejo ĉirkaŭ vi. La vojaĝ-agentejo donon al vi numeron, per kiu vi povas ricevi vian vizon de la konsultejo. Sed atentu ĉi tiu numero nur validas por konsultejo al kiu vi petis la vizon. Ĉi tiu numero nur temas pri la akceptiĝo de via vizo per la ministerio de eksterlandaj aferoj kaj neniel estas via vizo. Ankaŭ estas nova leĝo por ricevi vizon de Irano. Vi povas peti por elektronikan vizon. Vi povas peti vizon elektronike en la retejo de Irana ministerio de eksterlandaj aferoj kaj ricevi tiun konfirmo-numeron enrete. Tiam vi povos decidi ĉu ricevi vizon en ambasadorejo aŭ aliaj lokoj. Kiel vojaĝanto, se vi volas urĝan vizon, vi povas pagi 50% pli da mono por ricevi la vizon en unu tago en la ambasadorejo aŭ konsultejo. Ĉi tiu signifas tion ke se la vizo kostas 50 Eŭrojn, vi devas pagi 75 Eŭrojn por ricevi ĝin en sama tago. Kiel ajn se vi ne volas pagi pli da mono, vi povas atendi 4 ĝis 7 laboraj Iranaj tagoj por ricevi vian vizon (Atendu ke semajnfino en Irano estas ĵaŭdo kaj vendredo).

Depende de via nacio, eble vi bezonos iri al Irana konsultejo en via lando por ke ili prenu viajn fingrospurojn. Britoj kaj Usonanoj faros tion kiam ili alvenos.

Kiam la agentejo donos al vi la konfirmo-numeron, vi devas atingi vizo-aplikadon de la konsultejo kaj sekvi la necesajn aferojn de la aplikado-formo (Vi aŭ persone iros al konsultejo por ricevi tion aŭ se eblas vi povos ricevi tion en la retejo de Irana ambasadorejo de via lando). Tiam vi devos doni vian aplikado-formon, pasporton kaj vizo-numeron kiun vi ricevis al la konsultejo. La konsultejo post 1 ĝis 5 tagoj donos vian vizon.

Eble vi ankaŭ bezonos doni leteron de rekomendo de via ambasadorejo, se vi ne aplikas de via hejm-lando. Krome, kopio de viaj flugo-biletoj (al kaj el Irano), studento-karto ktp eble necesos.

Eniri avie redakti

Ĉiuj internaciaj flugoj al Tehrano iros al la flughaveno Imam Khomeini International Airport, kiu estas 37km malproksima de Tehrano. Sed aliaj flughavenoj ankaŭ troviĝas en aliaj urboj kiel Esfahano kaj Ŝirazo kaj Maŝhado kun internaciaj flugoj. Dubai havas flugojn al multaj celoj en Irano kiel Tehrano, Esfahano, Ŝirazo, Kermano, Laro, Maŝhado, Tabrizo, Kiŝ insulo, Bandar Abbas, Buŝehro, Zahedano, Kermanŝaho kaj Ĉabahar. Tial indas konsideri Dubai por flugi al Irano. Flugoj al Irano estas farataj per Iran Air, Emirates, Qatar Airways, Iran Aseman Airlines, Mahan Air kaj kelkaj aliaj. Iranaj flugoj ofte malpli kostas kaj vi povas trovi flugojn, kiuj kostas 100$~250$ depende de via celo.

Iran Air kaj Mahan Air konektas Tehranon al gravaj Eŭropaj urboj kaj ankaŭ aliaj celoj en Azio kaj Mezoriento. Ekzistas Eŭropaj kompanioj, kiuj havas fluojn al Tehrano kiel Lufthansa, KLM, Turkish Airlines, Austrian Airlines kaj Aeroflot. Anakŭ konsideru ke ĉiam estas flugoj al la ĉefurbo de Armenio, Yerevan.

Qatar Airways havas plurajn flugojn de Irano al Doha, de kiu oni povas rekte vojaĝi al Usono.

Se vi ne planas resti en Tehrano kaj volas flugi al aliaj urboj de Irano, vi devas ŝanĝi la flughavenon. Ĉar enlandaj flugoj de Irano ofte okazas en alia flughaveno de Tehrano, Mehrabad, kiu estas 40km malproksime de Imam Khomeini International Airport. Vi povas iri de Imam Khomeini al Mehrabad per metroo, kutima taksio kaj retaj taksi-servoj. Retaj taksi-servoj ofte estas pli rapidaj kaj pli bonkostaj kompare al kutimaj taksioj. Snapp kaj Tapsi estas du famaj taksi-servoj en Irano. Atentu ke Uber ne funkcias en Irano. Estas pli bone konsideri almenaŭ 3-4 horojn inter du flugoj. Sed atentu ke gravaj Iranaj urboj ofte havas rektan flugon de Istanbulo, Doha kaj Dubai. Do ĉi tiel vi povas eviti ŝanĝi la aviadilon.

Ekzistas sankcioj kiuj ne permesas al Irano aĉeti novajn aviadilojn. Do aviadiloj de Iranaj kompanioj ofte estas malnovaj kaj povas esti iom danĝeraj kompare al novaj. Kaj atentu ke pro sankcioj ne estas rekta flugo de Kanado kaj Usono al Irano. Sed vi povas vojaĝi tra Eŭropo aŭ landoj ĉirkaŭ Irano.

Ekzistas semajnaj flugoj de Sulamaniya en Iraka Kurdistano al Sanandaĝo en Irana Kurdistano kaj de Arbil al Urmia.

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Eniri piede redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi trajne redakti

Transportiĝi buse redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

Fari redakti

Komuniki redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Tradiciaj manĝaĵoj redakti

Vegetarismo kaj veganismo redakti

Trinki redakti

Alkoholaĵoj redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Sano redakti

Respekto redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Esperantaj renkontiĝoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti

 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.