Prononco en frazlibroj redakti

Saluton Jakub kaj bonvenon al Vikivojaĝo!

Mi rimarkis vian laboron pri la Pola frazlibro. Tre bone, ĝi estas grava Eŭropa lingvo kun pluraj Esperantaj renkontiĝoj okazantaj en Pollando kaj Britio! I ja bardzo lubię język polski!

Ŝajne ĉar vi uzas VidRedaktilon (per la butono "Redakti", anstataŭ la butono "Redakti fonton"), de pluraj krampoj vi forigis markon, kiu montras, ke temas pri prononco. Mi ĵus realdonis ilin. Bonvolu estontece iom pli atenti pri ili ;-) Eble eĉ provu redakti per fontokodo (la butono "Redakti fonton"), ĉar tio por frazlibro povas esti pli facila. Se vi ne vidas la butonon por redakti fonton, vi povas agordi montri ankaŭ ĝin en viaj preferoj. Amike! --KuboF Hromoslav (diskuto) 22:30, 14 jan. 2021 (UTC)Reply