Dankon pro via partopreno en VikiPrintempo 2020, Ekflugas134! redakti

Kara Ekflugas134,

koran dankon pro via partopreno en VikiPrintempo 2020! Vi bone helpis al disvolo de la Esperanta Vikivojaĝo, Esperanto kaj ankaŭ libera edukado! Tamen, aliaj partoprenintoj kontribuis pli kaj prenis lokojn kun premioj, do bedaŭrinde vi ne venkis.

Mi esperas, ke vi tamen ĝuis la laboron! En la organizo Esperanto kaj Libera Scio ni organizas ankaŭ aliajn projektojn, pri kiuj vi povus interesiĝi. Ni informas pri ili en nia retejo https://esperanto.wiki .

Denove dankon pro via partopreno, kaj fakte gratulon pro via agemo! Via agado plibonigas la mondon!

PS: Tiajn ĉi konkursojn kaj aliajn agadojn ni povas organizi nur danke al sindediĉaj volontuloj en la organizo Esperanto kaj Libera Scio. Se vi volas, ke ni organizu ilin ankaŭ estontece, bv. konsideri membriĝon (eĉ senpaga membreco helpas) - https://esperanto.wiki/alighilo/

Amike, KuboF Hromoslav, Esperanto kaj Libera Scio, Ĉeforganizanto de Esperanta versio de la VikiPrintempo 2020 --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:17, 9 jan. 2021 (UTC)Reply

Nova konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Ekflugas134, ĉar vi pasintece partoprenis konkurson en Vikivojaĝo, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj por uzadi Vikivojaĝon por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo  

Amike, KuboF Hromoslav (diskuto) 20:37, 7 jun. 2022 (UTC)Reply