San Gimignano
San Gimignano
Panoramo de la historia centro kaj la verdaĵo kiu kreskas proksime al ĝi
Lando Italio
Regiono Toskanio
Loĝantaro 7.743 (2018)
Alto 324

San Gimignano estas urbo en regiono Toskanio en Italio.

Kompreni redakti

Pro la karakteriza mezepoka arkitekturo de ĝia historia centro, ĝi estis deklarita de Unesko Monda Heredaĵo.San Gimignano, malgraŭ kelkaj restarigoj, estas plejparte sendifekta en sia aspekto de la dektria kaj dekkvara jarcentoj kaj estas unu el la plej bonaj ekzemploj en Eŭropo de urb-organizado de la periodo de la sendependaj Komunumoj.

La municipa teritorio de San Gimignano etendiĝas sur 138 km² kaj situas sur alta monteto en la Val d'Elsa. La altdiferenco estas inter minimumo de 64 metroj super la marnivelo en la ebenaĵo de la rivero Elsa apud Certaldo, kaj maksimumo de 631 metroj en la regiono Cornocchio; la urbocentro situas je 324 m super la marnivelo.


Historio redakti

San Gimignano oni konstruis sur loko antaŭee loĝita de la etruskoj, almenaŭ ekde la 3-a jarcento a.K., kiel pruvas la multnombraj arkeologiaj trovaĵoj en la ĉirkaŭaĵo. La monteto estis certe elektita pro strategiaj kialoj, estante superatentanta la supra Valo de Elsa. En 1199 la urbo akiris sian municipan sendependecon, sed la periodo de plej granda ekonomia grandiozeco devenas de la 13-a jarcento, kaj ĝi baziĝis sur la komerco de aprezitaj lokaj agrikulturaj produktoj, la plej serĉata el kiuj estis safrano. Krome, kiel aliaj toskanaj centroj, disvastiĝis financa spekulado. La solida ekonomio permesis la kreadon de urba aristokrata klaso, kiu esprimis sian politikan kaj socian superecon en la konstruado de la turoj: en la dekkvara jarcento estis 72 turoj (hodiaŭ restas 14). La grandega akumulita kapitalo estis investita dum la dektria jarcento en gravaj publikaj verkoj, kiuj donis al la urbo la strukturon de urbaj spacoj ankoraŭ videblaj hodiaŭ. La dek-kvara jarcento estis jarcento de krizo, kiu ne indulgis San Gimignanon: ĝenita de internaj luktoj, ĝi estis forte trafita de la nigra pesto kaj de la malsato de 1348, kiuj malpliigis la loĝantaron. En 1351 la elĉerpita durbo spontanee transdonis sin al Florenco, rezignante sian aŭtonomion. La malkresko kaj marĝenigo de la urbo en la sekvaj jarcentoj estis la kondiĉoj kiuj permesis la eksterordinaran kristaliĝon de ĝia mezepoka aspekto. thumb|center|upright=3.2|Placo de la Cisterno

Klimato redakti

Aliri redakti

 
Placo de la Cisterno
 
Vidaĵo
  • Autostrada del Sole A1 (suden): elirejo Firenze Certosa; poste la aŭtovoja kunligo Firenze-Siena, elirejo Poggibonsi Nord.
  • Autostrada del Sole A1 (norden): elirejo Valdichiana; sekvi la indikiloj al Sieno kaj preni la aŭtovoja kunligo Siena-Firenze, elirejo Poggibonsi Nord.

Oni ne rajtas veturi ene de la urbomuroj, sed ekzistas pluraj pagitaj parkejoj tuj ekster la urbomuroj, kun liberaj spacoj pli for. La plej oportuna parkejo, "Parcheggio Montemaggio", ekster Porta San Giovanni, pleniĝas rapide, sed ili enlasas 1 aŭton por ĉiu elirejo, do vi povas atendi; (prezo: 2 €/horo). Estas senpaga parkejo ĉe la flanko de la vojo malsupreniranta de la trafikcirklo.

Aviadile redakti

Trajne redakti

Fervoja stacidomo Poggibonsi-S. Gimignano

Buse redakti

Busoj foriras el Sieno kaj Florenco (antaŭ la fervoja stacidomo Santa Maria Novella) kaj haltas en Poggibonsi. Poste daŭrigu per alia buso al San Gimignano. Busoj foriras de Porta San Giovanni, kun biletoj vendataj ĉe la trinkejo tuj interne de la pordego aŭ ĉe Turist Info.


Moviĝi redakti

Perpiede redakti

San Gimignano estas tre malgranda kaj povas esti piedirebla de pordo al pordo en 20 minutoj.

Publika transporto redakti

Elektra navedobuso veturas la tutan tagon de Porta San Giovanni al Piazza della Cisterna al Porta San Matteo. La tarifo estas 1 € hore kaj vi povas aĉeti bileton ĉe la Turisma Oficejo.


Aŭte redakti

Vidi redakti

Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

La loka oleo estas la ĉefa bonkvalita produkto.

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.