| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Piemonto | |
Loĝantaro | 180 (31-10-2023) | |
Pontechianale, (Pontcianal en la piemonta, Lo Pont kaj La Chanal en la okcitana estas vilaĝo en regiono Piemonto en Italio.
Kompreni redakti
Ĝi estas la plej alta vilaĝo en la Val Varaita kaj ĝia teritorio limas kun francio, atingebla aŭtomobile tra la pasejo Monteto de la Ŝafido. La Varaita Valo estas parto de la italaj okcitanaj valoj, kaj fakte la okcitana lingvo estas parolata en la komunumo. Ĝi ankaŭ estas unu el la vilaĝoj de la Castellata, kune kun Casteldelfino kaj Bellino.
Ekde 1942, en la teritorio de la municipo de Pontechianale, estas digo kiu permesas la formadon de la lago, tre vizitata de turistoj en la somero. Tiu ĉi lago estas uzata por la produktado de elektro, ĉar la akumulita akvo estas direktita laŭflue al la hidroelektraj centraloj de Casteldelfino, Sampeyre kaj Cindro.
Ĝuste por permesi la konstruadon de la digo, en la 1940-aj jaroj la vilaĝeto Chiesa di Pontechianale, kiu staris kie la lago nun staras, estis tute evakuita kaj subakvigita. Ĉiuj domoj de tiu vilaĝeto, kune kun la paroka preĝejo mem (San Pietro en Vincoli) kaj la tombejo estis rekonstruitaj en alia loko en la sama municipo, kaj tiel estiĝis la vilaĝeto Chiesa. Kelkaj restaĵoj de la domoj daŭre estas videblaj sur la fundo de la lago, dum periodoj. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj eblis ankaŭ vidi aperi la sonorilturon de la malnova preĝejo, kiu poste disfalis.
Frakcioj redakti
Pontechianale estas disa municipo, tio estas, konsistanta el aro da vilaĝetoj, el kiuj neniu havas ĉi tiun nomon: Maddalena (la "ĉefurbo", kie estas la urbodomo), Villaretto, Castello, Rueites, Forest, Chiesa, Genzana kaj Chianale.
Historio redakti
Klimato redakti
Eniri redakti
Eniri avie redakti
Eniri trajne redakti
Eniri buse redakti
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Publika transporto redakti
Transportiĝi aŭte redakti
Vidi redakti
En la vilaĝeto Chianale, la Muzeo de Kostumo kaj Tekstila Metiado estas malfermita ekde 2009, en la dekok-jarcenta ejo de la Kapuĉena Misio, kiu enhavas riĉan kolekton de tradiciaj kostumoj.
Fari redakti
Ekzistas skiliftoj por vintra skiado kaj en la vilaĝo kaj en pli altaj altitudoj, je pli ol 2 000 metroj super la marnivelo, atingebla per seĝotelfero. En la teritorio de la komunumo situas la Arbaro Alevè, la plej granda arbaro de Svisa pino en Eŭropo.
La komunumo estas elirpunkto por diversaj ekskursoj en la montara grupo de Monviso; Inter ĉi tiuj ekskursoj, la "Giro di Viso" estas aparte atentinda. Tiucele, en la urba areo troviĝas la alpaj rifuĝejoj:
- Rifuĝejo Valanta (2430 m)
- Rifuĝejo Gagliardone (2450 m)
- Rifuĝejo Savigliano (1743 m)
- Rifuĝejo Alevè (1580 m)
- Rifuĝejo Grongios Martre (1736 m)
Ekzistas ankaŭ haltejo de la Granda Transiro de la Alpoj, en la vilaĝeto Chianale.
Lerni redakti
Labori redakti
Aĉeti redakti
Vendejaroj redakti
Manĝi redakti
Trinki redakti
Loĝi redakti
Esperanta loĝado redakti
Kampadejoj redakti
Hosteloj redakti
Hoteloj redakti
Sekureco redakti
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Rimarkoj redakti