Pietra Ligure
Pietra Ligure
Panoramo de Pietra Ligure
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 8.332

Pietra Ligure, (Prïa en la liguria), estas itala urbeto kun 8.332 loĝantoj en regiono Ligurio. Ĝi estas parto de kunurbiĝo kiu etendiĝas de Borgio Verezzi ĝis Borghetto Santo Spirito (kiu sume havas 32000 loĝantoj). Estas filia sidejo de la Ĝenova Universitato.


Kompreni redakti

La urbo etendiĝas laŭ la marbordo ĉirkaŭ ses kilometrojn, inter la urboj Borgio Verezzi kaj Loano. Ĝiaj marbordoj estas malaltaj kaj gruzaj, tipaj de la Orienta Riviero. La urbon trapasas la rivereto Maremola. Malantaŭ ĝi estas Monto Karmo (1.389 m), kiu estas parto de la Liguriaj Alpoj.

Historio redakti

 
Vido de la historia centro de Pietra Ligure
 
La Kastelo

Pietra Ligure ŝuldas sian nomon al la praa kastelo "Castello di Pietra Ligure", kiu staras sur la roka elstaraĵo, superrigardanta la golfeton, la marbordon kaj la ĉirkaŭajn montetojn. Castrum et Oppidum Petrae , la "ŝtona kastelo", konstruita en la 7a - 8a jarcento kaj loĝata de la Episkopoj de Albenga, kiuj en 1100 faris ĝin sia somera loĝejo.

La unuaj homaj setlejoj en la areo, devenantaj de la Neolitika periodo, estas atestitaj de la diversaj arkeologiaj trovaĵoj trovitaj en la kavernoj de la monto Trabocchetto. Inter la diversaj trovaĵoj, iuj iloj por ĉasado kaj defendo, sed ankaŭ spuroj de fajrujo. Aliaj trovoj, ekzemple tombo kun ĉaro, estas anstataŭe datigeblaj al la Ferepoko kaj al la Romia periodo. Antikvaj moneroj de la 1-a kaj 2-a jarcentoj ankaŭ estis trovitaj, igante fakulojn supozi la starigon de urbo kiu, post la konstruo de la antikva strato al la Lazura Marbordo, akiris pli grandan ekonomian gravecon.

La romanoj devis alfronti longan reziston de la loĝantoj de la regiono (Ingaŭnaj Liguroj), kiuj alianciĝis kun la kartaganoj dum la Dua Punika Milito. Submetiĝo al la Romia Imperio estis fina post la kartaga malvenko en 181 a.K., en la batalo ĉe Kabo "Caprazoppa", en Finale Ligure. Dum la longobardia epoko la mezepoka vilaĝo komencis disvolviĝi, ĉirkaŭ la kastelo jam ĉeestanta en la romiaj tempoj, inter la enfluejo de la rivereto Maremola kaj la monteto Trabocchetto.

Klimato redakti

Eniri redakti

Eniri avie redakti

Eniri trajne redakti

Eniri buse redakti

Transportiĝi redakti

Transportiĝi perpiede redakti

Publika transporto redakti

Transportiĝi aŭte redakti

Vidi redakti

 
La Baziliko "San Nicolò" en la historia centro
 
preĝejo "dei Bianchi".
 
Monumento je la Falintoj de la "GrandaMilito"
 
La marbordo de Pietra Ligure
 
Vido de unu el la Karuĝoj de la historia centro
 
La urbodomo


Fari redakti

Lerni redakti

Labori redakti

Aĉeti redakti

Vendejaroj redakti

Manĝi redakti

Trinki redakti

Loĝi redakti

Esperanta loĝado redakti

Kampadejoj redakti

Hosteloj redakti

Hoteloj redakti

Sekureco redakti

Esperanto redakti

Lokaj esperantistoj redakti

Konsulejoj redakti

Viziti plu redakti

Rimarkoj redakti


 
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

Kreu kategorion "Riviero de la Palmoj"