| ||
Lando | Italio | |
Regiono | Ligurio | |
Loĝantaro | 11.423 | |
Finale Ligure estas itala urbeto en regiono Ligurio.
Kompreni
redaktiFinale Ligure (Finâ en la liguria), situas ĉe la Okcidenta Riviero; ĝia strukturo konsistas el tri ĉefajn kernojn: Finalborgo, historia centro ĉirkaŭita de la dekkvin-jarcentaj muroj kaj regata de la kasteloj Gavone kaj San Giovanni; Finalpia, situanta ĉe la marbordo, kiu konservas la originalan strukturon de la urbo; Finalmarina, la areo de pli freŝdata urbanizado danke al turismo.
Historio
redaktiLa multaj arkeologiaj trovaĵoj, trovitaj en la kavernoj kaj grotoj de la areo de Finale, permesis al historiistoj dati la unuajn homajn setlejojn jam en la Paleolitiko. Inter la plej gravaj prahistoriaj lokoj troviĝas la kavo de Arene Candide, kie troviĝis la "tombo de la Juna Princo", konsiderata de historiistoj kiel unu el la plej malnovaj paleolitikaj tomboj en Eŭropo
Klimato
redaktiFinale Ligure havas mikroklimaton karakterizitan per tre mildaj vintroj, kun mezaj ĉiutagaj temperaturoj, kiuj en la periodo decembro-februaro estas +9/+10 °C.