| |||
Lando | Hungario | ||
Loĝantaro | 27 714 | ||
Kiskunhalas [kiŝkunhalaŝ] estas urbo kaj termala banloko en orienta parto de Hungario. La urbo famas pri puntoj.
Kompreni redakti
Kiskunhalas situas sur ebenaĵo. Kalocsa troviĝas 41, Kiskunfélegyháza 42, Baja 50, Szeged 54, Budapeŝto 123 kilometrojn (aere).
Historio redakti
La unua mencio pri Kiskunhalas okazis en 1366 kaj la vilaĝa statuso estis levita al kampurbo en 1439. Dum dominado de turkoj la urbeto pluvivis kun multe da suferoj. Post la turka erao la Habsburgoj senrajte hipotekis la urbeton en 1702 al la Ordeno de germanaj kavaliroj. La loĝantaro elaĉetis ĝin en 1745. Ĝis 1753 Kiskunhalas estis rezidejo de "Malgranda Kumanujo", sed en 1872 la urbeto ricevis plenan urban statuson.
Klimato redakti
Kiskunhalas troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas pli malgranda.
Eniri redakti
Kiskunhalas estas bone alirebla voje kaj trajne.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne redakti
Kiskunhalas situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Beogrado. Tie kruciĝas flanka linio inter Kiskunfélegyháza kaj Bátaszék.
Eniri voje redakti
Kiskunhalas situas laŭ vojo inter Solt kaj Serbio. Kuras ankaŭ vojoj al Szeged, Kalocsa, Kiskunfélegyháza kaj Mohács.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede kaj bicikle redakti
Kiskunhalas havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Ankaŭ biciklaj vojetoj estis konstruitaj.
Transportiĝi taksie redakti
Estas 3 taksiaj entreprenoj en Kiskunhalas, sed ĉiuj taksioj estas flavaj kaj plej supre estas lampo por signi la liberan staton. Vi povas voki ilin telefone, pli malofte mansvinge, krome en kelkaj lokoj estas stacioj, ekzemple ĉe stacidomo. Forlasi la urbon jam kostas duoble.
Publika transporto redakti
En Kiskunhalas publika transporto ne estas, la urbo estas trairebla perpiede. Tamen la longdistancaj aŭtobusoj haltas en kelkaj lokoj.
Transportiĝi aŭte redakti
Kiskunhalas havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
- w:eo:Urbodomo de Kiskunhalas
- w:eo:Kalvinana preĝejo (Kiskunhalas)
- aliaj kristanaj kirkoj
- termala banejo, deklarita kuracakvo en 2016
- muzeo pri puntoj
- bildogalerio
- ventomuelejo konstruita en la 1860-aj jaroj
- lago, fiŝkapta loko kaj somera banloko
Halasi csipke 2.JPG Csipkemúzeum Kiskunhalas.JPG Halastermál, pénztár, 2019 Kiskunhalas.jpg Termál Panzió, 2019 Kiskunhalas.jpg Tabán söröző, 2019 Kiskunhalas.jpg
Fari redakti
- bani en la termala banejo
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Kiskunhalas.
Vendejaroj redakti
- SPAR szupermarket Kiskunhalas, Semmelweis tér 30; Bethlen Gábor tér 1.
- TESCO Kiskunhalas Hipermarket, Fejérföld U. 24.
- Lidl, Széchenyi utca 1-3.
- ALDI Kiskunhalas, Fűzér U. 1.
- COOP Mini - 11. Sz. Élelmiszerbolt, Vadkerti U. 22.
Manĝi redakti
- Tölgyfa Vendéglő
- Sóstó Csárda
- Matéza étterem és söröző
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Napfény Termál Kemping Kiskunhalas
Hosteloj redakti
- Halas Szálló - Munkásszálló
Hoteloj redakti
- Csipke Hotel Kiskunhalas***
- Motel Penny Kiskunhalas
Sekureco redakti
- Kiskunhalas konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas Kiskunfélegyháza.