| |||
Lando | Hungario | ||
Loĝantaro | 29 306 | ||
Kiskunfélegyháza estas urbo en sudorienta parto de Hungario.
Kompreni redakti
Kiskunfélegyháza situas sur ebenaĵo. Bugac troviĝas 13, Kecskemét 25, Ópusztaszer 29, Szeged 56, Budapeŝto 107 kilometrojn (aere).
Historio redakti
Laŭ arkeologoj post alveno de hungaroj (895) ili vivis en tiu areo. En la 13-a jarcento kumanaj rifuĝintoj alvenis amase. La unua mencio pri Kiskunfélegyháza okazis en 1389, tiam la loko ricevis doganprenan rajton. Dum dominado de turkoj la loko plene senhomiĝis. Hungaroj refondis Kiskunfélegyháza en 1743. La komunumo iĝis kampurbo en 1774 kun rajto pri foiro jare po 4. La urbeto prosperis pro la komercado kaj agrikulturo, baldaŭ alvenis la industrio.
Klimato redakti
Kiskunfélegyháza troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas pli malgranda.
Eniri redakti
Kiskunfélegyháza estas bone alirebla voje kaj trajne.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne redakti
Kiskunfélegyháza situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Szeged. Tie kruciĝas flanka linio Szolnok kaj Baja, fine estas linio al Csongrád.
Eniri voje redakti
Kiskunfélegyháza situas laŭ aŭtovojo M5 Budapeŝto-Szeged, kuras vojoj al Szolnok, Csongrád kaj Baja.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede kaj bicikle redakti
Kiskunfélegyháza havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Ankaŭ biciklaj vojetoj estis konstruitaj.
Transportiĝi taksie redakti
Estas taksiaj entreprenoj en Kiskunfélegyháza. Ĉiuj taksioj estas flavaj kaj plej supre estas lampo por signi la liberan staton. Vi povas voki ilin telefone, pli malofte mansvinge, krome en kelkaj lokoj estas stacioj, ekzemple ĉe stacidomo. Forlasi la urbon jam kostas duoble.
Publika transporto redakti
En Kiskunfélegyháza kelkaj lokaj aŭtobusaj linioj liveras la pasaĝerojn. Estas ankaŭ hospitala aŭtobusa linio.
Transportiĝi aŭte redakti
Kiskunfélegyháza havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
- w:eo:Urbodomo de Kiskunfélegyháza
- w:eo:Preĝejo Stefano la 1-a (Kiskunfélegyháza)
- w:eo:Preĝejo Vizito de Maria (Kiskunfélegyháza) (baroka el la 18-a jarcento)
- aliaj kristanaj kirkoj
- kapelo
- muzeo, memordomoj
- golgoto
- ventomuelejo
- kuracbanejo (deklarita en la 1960-aj jaroj)
Fari redakti
- bani en la kuracbanejo
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Kiskunfélegyháza.
Vendejaroj redakti
- SPAR szupermarket Kiskunfélegyháza, Dr. Holló Lajos utca 74-76; Wesselényi utca 1; Béke tér 3-4
- Penny Market Kiskunfélegyháza, Dr. Holló Lajos U. 2907/72 Hrsz.
- TESCO Kiskunfélegyháza Hipermarket, Ix. Körzet 8/B
- Lidl Kiskunfélegyháza, Majsai út 5.
Manĝi redakti
- Desperado Étterem
- Sport Étterem
- Rózsakert Vendéglő
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- ne trovita
Hosteloj redakti
- Ifjúsági Szálló és Művésztelep Diákszálló Borsihalom
Hoteletoj redakti
- Oázis Hotel Étterem Kft., Szegedi út 13.
- Belvárosi Apartmanszálló Kiskunfélegyháza
- Központi Apartman Kiskunfélegyháza
- Platán Apartman Kiskunfélegyháza
- Torony Lovarda Magánszállás
- Móra Apartman Kiskunfélegyháza
Sekureco redakti
- Kiskunfélegyháza konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas Bugac.
Rimarkoj redakti