| |||
Lando | Hungario | ||
Loĝantaro | 2 178 | ||
La rubanda bildo prezentas parton de dioramo en Ópusztaszer.
Ópusztaszer [Opustaser] estas vilaĝo kaj signifa turista celloko en sudorienta parto de Hungario.
Kompreni redakti
Ópusztaszer situas sur ebenaĵo. Hódmezővásárhely troviĝas 22, Szeged 28, Kiskunfélegyháza 29, Budapeŝto 135 kilometrojn (aere).
Historio redakti
La unua mencio pri Ópusztaszer okazis en 1138. Laŭ la origina kroniko post alveno de hungaroj (895) la plej gravaj estroj kunsidis 34 tagojn tie kaj „decidis pri ĉiuj kutimoj kaj juroj de la nova lando” (komprenu kiel la unua hungara parlamento). En la malfrua 10-a jarcento monaĥejo estis konstruita. En 1348 la loko jam estis Sövényháza kaj en la 15-a jarcento ĝi jam havis la rangon opidumo. Dum dominado de turkoj la urbeto komence pluvivis, sed senhomiĝis en 1596 kaj rehomiĝis en la 18-a jarcento. Okaze de la miljara datreveno de la hungara landokupo, en 1896 oni inaŭguris memorskulptaĵon. Ekde tiam la loko estis simbolo de la hungara landokupo. Oni fondis, kreis Nacian Historian Memorparkon en 1972 kiel signifa turista spektaklo. En 1974 la vilaĝo prenis la nomon Ópusztaszer.
Klimato redakti
Ópusztaszer troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas pli malgranda, la somera varmo estas pli granda.
Eniri redakti
Ópusztaszer estas bone atingebla nur per flankovojoj.
Eniri avie redakti
La hungara internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne redakti
La plej proksima stacidomo funkcias en Mindszent.
Eniri voje redakti
Ópusztaszer situas laŭvoje inter urbetoj Kistelek kaj Mindszent. Kistelek estas atingebla laŭ aŭtovojo M5.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede redakti
Ópusztaszer havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.
Publika transporto redakti
Ópusztaszer estas vilaĝo sen publika transporto.
Transportiĝi aŭte redakti
Ópusztaszer havas stratojn kaj apartan vojon al la Memorparko, kie estas aparta parkumejo.
Vidi redakti
- w:eo:Kastelo de Ópusztaszer
- Nacia Historia Memorparko kun pluraj spektakloj
- katolika preĝejo
- labirinto el heĝo ekde 2011
- ĉevalaro kun ĉevalaj spektakloj
- dioramo
- subĉiela entografia muzeo
- ruino de la iama monaĥejo
Fari redakti
- La memorparko donas spektaklojn en la tuta tago.
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Ópusztaszer.
Vendejetoj redakti
- Szatócsbolt
- Coop ABC
- Mini ABC
- Hegedűs ABC
Manĝi redakti
- Szeri Csárda
- Kemencés Csárda
Trinki redakti
- Pálma Eszpresszó
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Szeri Kemping Faház Ópusztaszer
Hosteloj redakti
- ne trovita
Hoteletoj redakti
- Erdei Wellness Vendégház Ópusztaszer
- Platán Vendégház Ópusztaszer
- Akhal Ménes Jurtaszállás Ópusztaszer
- Darutollas Vendégház Ópusztaszer
- Szécsényi Tanya Ópusztaszer
- Erdei Családi Vendégház Ópusztaszer
Sekureco redakti
- Ópusztaszer konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas Szeged.
Rimarkoj redakti