| |||
Lando | Hungario | ||
Kiskőrös [kiŝkOroŝ] estas malgranda urbo en suda parto de Hungario. La hungaroj konas la urbeton, kiel naskiĝurbo de w:eo:Sándor Petőfi.
Kompreni redakti
Kiskőrös situas sur ebenaĵo. Kalocsa kaj Kiskunhalas troviĝas po 26, Dunaföldvár 35, Kiskunfélegyháza kaj Kecskemét po 44, Szeged 78, Budapeŝto 99 kilometrojn (aere).
Historio redakti
Laŭ arkeologiaj restaĵoj depost diversaj popoloj ankaŭ la hungaroj vivis tie, la unua mencio okazis en 1247. La vilaĝo plene senhomiĝis dum dominado de turkoj. En 1718 slovakoj refondis Kiskőrös, kiu ricevis la statuson kampurbo en 1784. En la urbeto naskiĝis Petőfi en 1823, post la 150-jara datreveno la statuso estis levita urbo (1972). Cetere Kiskőrös estis ĉiam agrikultura urbeto.
Klimato redakti
Kiskőrös troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas iomete pli malgranda.
Eniri redakti
Kiskőrös estas bone alirebla voje kaj trajne.
Eniri avie redakti
La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne redakti
Kiskőrös situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Beogrado, estas ne funkcianta etŝpura fervojo al Kecskemét kaj ordinara relo sen persona trafiko al Kalocsa.
Eniri voje redakti
Kiskőrös alireblas el Solt, Kecskemét, Szeged, Serbio (tra limpasejo Tompa) kaj Baja.
Transportiĝi redakti
Transportiĝi perpiede kaj bicikle redakti
Kiskőrös havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj, same vojetoj por biciklantoj.
Transportiĝi taksie redakti
Estas kelkaj taksiaj entreprenoj en Kiskőrös, sed ĉiuj taksioj estas flavaj kaj plej supre estas lampo por signi la liberan staton. Vi povas voki ilin telefone, pli malofte mansvinge, krome en kelkaj lokoj estas stacioj, ekzemple ĉe stacidomo. Forlasi la urbon jam kostas duoble.
Publika transporto redakti
En Kiskőrös kelkaj aŭtobusaj linioj liveras la pasaĝerojn. Tamen la urbeto estas malgranda, perpiede alirebla la turistaj vidindaĵoj.
Transportiĝi aŭte redakti
Kiskőrös havas urban vojreton por aŭtoj.
Vidi redakti
- pluraj kristanaj kirkoj kaj sinagogo
- naskiĝdomo de Petőfi
- slovaka etnografia domo
- muzeo pri kaktoj
- muzeo pri malnovaj aŭtoj
- termala kuracbanejo
Fari redakti
- bani en la termala banejo
Aĉeti redakti
La plej necesaj vendejoj troviĝas en Kiskőrös.
Vendejaroj redakti
- SPAR express OMV Kiskőrös, Dózsa György út 99.
- Penny Market Kiskőrös, Dózsa György út 31.
- Tesco Hipermarket, Kossuth u. 61.
- Lidl Kiskőrös, Kossuth Lajos út 11
Manĝi redakti
- Thermál Étterem
- Kurta Étterem
- Fortuna Étterem
- Szarvas Fogadó
- Midi Pizzéria
Trinki redakti
Same, kiel manĝi.
Loĝi redakti
Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj redakti
- Kiskőrös Gyógy- és Strandfürdő, Tanuszoda és Kemping
Hosteloj redakti
- ne trovita
Hoteloj, hoteletoj redakti
- Kiskőrös Hotel
- Thermal Hotel Imperial
- Petőfi Vendégház
- Sarkcsillag Vendégház
- Szerencsecsillag Vendégház
- Petra Apartman
- Tölgyfa Vendégház
Sekureco redakti
- Kiskőrös konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto redakti
Lokaj esperantistoj redakti
Konsulejoj redakti
Viziti plu redakti
Proksime estas Kecskemét.
Rimarkoj redakti